Zaozerno (Eŭpatoria municipo)
El Vikipedio
| Urbotipa loĝloko de Krimeo | |||
| Zaozerno rus. Заозёрное ukr. Заозерне krim. Yalı Moynaq |
|||
| Apartenas al: | Eŭpatoria municipo, Zaozerna komunumo | ||
| Koordinatoj: | 45°09′37″N 33°16′32″O / 45.16028°N, 33.27556°OKoordinatoj: 45°09′37″N 33°16′32″O / 45.16028°N, 33.27556°O | ||
| Averaĝa alto super la marnivelo: | ~10 m | ||
| Loĝantaro: | 4 161 (laŭ 2001) | ||
| Poŝtkodoj: | 97493 | ||
| Telefonkodo: | +380-652 | ||
| Hor-zono: | UTC+2 | ||
| Antaŭa nomo: | Yali Mojnak (ĝis 1948) | ||
|
Oficiala paĝaro nekonata |
|||
|
|||
Zaozerno (rus. Заозёрное, ukr. Заозерне, krim. Yalı Moynaq) estas urbotipa loĝloko de la Eŭpatoria municipo de Aŭtonoma Respubliko Krimeo (Ukrainio). La loĝloko situas en la nord-okcidenta parto de la Krimea duoninsulo sur la Eŭpatoria kabo ĉe la Nigra maro, kelkajn kilometrojn for de Eŭpatorio.
Same kiel Eŭpatorio mem, Zaozerno estas centro de somera ripozado kaj perklimata kuracado. La loĝloko estas ligita al Eŭpatorio per busa trafiko.
|
La loĝlokoj de la Eŭpatoria municipo |
|||
|---|---|---|---|
| Urbo: | Eŭpatorio | ||
| Urbotipa loĝloko: | Novoozerno • Mirno • Zaozerno | ||