Aluŝto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Urbo en Aŭtonoma Respubliko Krimeo
Aluŝto
rus. Алушта
ukr. Алушта
krim. Aluşta
Flag of Alushta.png Coat of Arms of Alushta.png
Apartenas al: Aluŝta municipo
Koordinatoj: 44° 40′ N, 34° 24′ O44.66722222222234.397777777778Koordinatoj: 44° 40′ N, 34° 24′ O
Averaĝa alto super la marnivelo: ~50 m
Areo: 7 km²
Loĝantaro:
— Loĝdenso:
29.900 (laŭ 2006)
4281,83 hom/km²
Poŝtkodoj: 298500 — 298519
Telefonkodo: +380-6560
Hor-zono: UTC+3
Antaŭaj nomoj: Aluston (ĝis XVa jc.), Lusta

Oficiala paĝaro

Aluŝto (Krimeo)
DMS
Aluŝto
Aluŝto
Situo de Aluŝto sur la mapo de Krimeo
Aluŝto (Aluŝta municipo)
DMS
Aluŝto
Aluŝto
Situo de Aluŝto sur la mapo de la Aluŝta municipo

Aluŝto (rus. Алушта, ukr. Алушта, krim. Aluşta) — urbo en Krimeo ĉe la Nigra Maro (en la Suda Bordo de Krimeo), fama kurac-loko. La Aluŝta regiono (urba municipo), konata ankaŭ kiel "Granda Aluŝto" (montrita flave sur la mapo), havas ankoraŭ kelkajn loĝlokojn.

La nomo de la urbo devenas de la originala helena nomo Aluston, kiu signifas "nelavita".

Historio[redakti | redakti fonton]

La plej malnovaj arĥeologiaj trovaĵoj sur la loko de Aluŝta rilatas al neolito.

La unua skriba mencio pri la loko rilatas al la VI jarcento p.K., kiam ĉi tie laŭ la ordono de bizanca imperiestro Justiniano la Unua estis konstruita la fortreso Aluston.

Dum la mezepoko la fortreso estis grava defend-loko por ĉiuj ŝtatoj, kiuj regis la Sudan Bordon de Krimeo: Bizanca Imperio, princlando Teodoro ka. Dum la regado de ĝenovanoj la urbo estis unu el la fortresoj de la Kapitanejo Gotio (tiel nomiĝis parto de la ĝenovaj kolonioj sur la nordaj bordoj de la Nigra Maro. Italoj nomis la urbon Lusta. Ĝis nun konserviĝis nur unu turo de la mezepoka fortreso.

Post okupo de la Suda Bordo de Krimeo fare de Otomana Imperio la urbo perdas sian militan signifon kaj iĝas eta fiŝkaptista vilaĝeto.

Post anekso de Krimeo fare de Rusujo Aluŝto iĝas regiona centro de la Simferopola kaj poste Jalta urbaj municipoj. Fine de la XIXa - komence de la XXa jarcento Aluŝto famiĝas kiel kuracloko kaj en 1902 ĝi ricevas la statuson de urbo.

Multaj loĝantoj de la urbo pereis dum la Interna Milito (1918-1921). En la jaro 1930 Aluŝto iĝis centro de la Aluŝta regiono de Krimea Aŭtonoma Socialisma Soveta Respubliko, tiam ĝi havis ankaŭ la statuson de nacia krime-tatara regiono.

Dum la dua mondmilito la urbo estis sub germana okupado de la 4a de oktobro 1941 ĝis 5a de aprilo 1944. Post la ekzilo de la krime-tataroj, kiu okazis la 18an de majo 1944 la urbo preskaŭ plene senhomiĝis.

En postmilitaj jaroj Aluŝta evoluis ĉefe kiel ĉemara ripoz- kaj kurac-loko; en la urbo estis konstruitaj multaj ripozejoj kaj sanatorioj.

Geografio kaj klimato[redakti | redakti fonton]

Panoramo de la urbo

La urbo situas ĉe la Nigra Maro, en la valoj de la riveretoj Ulu-Uzeno kaj Demerĝio. Ĉirkaŭ la urbo troviĝas la amfiteatro de la ĉefa montoĉeno de la Krimea montaro - okcidente la Babugana alt-ebenaĵo, norde - Ĉatirdago kaj nord-oriente - la monto Demerĝio. Aluŝto situas 45 kilometrojn for de Simferopolo kaj 32 kilometrojn for de Jalto.

La klimato estas subtropika, mediteraneeca, seka, kun varma vintro. La averaĝa temperaturo de decembro estas +2,8°C, de aŭgusto — +23,8 °C. La jara kvanto de hidrometeoj - 430 mm/jare, la kvanto de sun-horoj jare - ĉ. 2320, la malplej granda relativa humideco de la aero - 63-68%. La bansezono komenciĝas meze de majo kaj daŭras ĝis oktobro (la mar-temperaturo somere +22-26°C).

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La ĉefaj por la ekonomio de Aluŝto estas ripoz- kaj kurac-sektoro. En la urbo estas ankaŭ la fer-betona uzino, lakto- kaj pan-fabritoj. Famas ankaŭ la vin-produktaj entreprenoj, kiuj apartenas al la vinproduktejo "Masandro".

Transporto[redakti | redakti fonton]

En la urbo estas bus-stacio, kiu ligas Aluŝton kun ĉiuj grandaj urboj de Krimeo. Per interurba trolebusa linio la urbo estas ligita al Simferopolo kaj Jalto. Somere aktivas ankaŭ ŝipa konekto al Jalto, Sudako kaj Teodozio.

Demografio[redakti | redakti fonton]

La dinamiko de la loĝantar-kvanto

  • 1805 - 208 homoj (ĉiuj - krime-tataroj)
  • 1926 - 4 800 (2 070 krime-tataroj, 1 450 rusoj, 480 ukrainoj, 270 judoj, 250 grekoj, 30 germanoj, 20 armenoj, 10 bulgaroj)
  • 1939 - 9 689
  • 1989 - 36 413
  • 2001 - 29 781

Nuntempe en la urbo loĝas ĉefe rusoj, ukrainoj kaj krime-tataroj, krom ili en la urbo troveblas la reprezentantoj de pli ol 10 nacioj. La ĉefe uzata lingvo estas la rusa.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Restaĵoj de la ĝenova fortikaĵo en Aluŝto
  • La restaĵoj de la fortreso Aluston (VIa jarcento p.K.)
  • La restaĵoj de la mezepoka fortreso Funa (XIIa-XVa jarcentoj)
  • La akvofalo Ĝurĝuro (troviĝas kelkajn kilometrojn for de la urbo, unu el la plej famaj akvofaloj de Krimeo, 15 metrojn alta)
  • Monaĥejo de Kozjma kaj Demian (troviĝas sur la teritorio de la Krimea naturrezervejo kelkajn kilometrojn for de la urbo, fama religia pilgrimejo)

Ceteraĵoj[redakti | redakti fonton]

En la 19a jarcento la urbon vizitis interalie la fama pola poeto Adam Mickiewicz, kiu dediĉis al la urbo du el siaj "Krimeaj sonetoj".


Flag of Alushta.png

La loĝlokoj de la Aluŝta municipo

Urboj Aluŝto
Urbotipaj loĝlokoj Partenito
Vilaĝoj: GeneralskojeIzobilnojeKiparisnojeLavrovojeLuĉistojeMalomajakoMaloreĉenskojeNiĵneje ZaprudnojeNiĵnjaja KutuzovkaPrivetnojePuŝkinoRibaĉjeSolneĉnogorskojeVerĥnaja KutuzovkaZaprudnojeZelenogorje
Loĝloketoj BondarenkovoĈajkaLavandaLazurnojeRozovijSemidvorjeUtjosVinogradnij


Blazono de Aŭtonoma Respubliko Krimeo La loĝlokoj de Krimeo Standardo de Aŭtonoma Respubliko Krimeo
Urboj:

Alupko | Aluŝto | Armjansko | Baĥĉisarajo | Belogorsko | Ĝankojo | Eŭpatorio | Inkermano | Jalto | Kerĉo | Krasnoperekopsko | Sako | Sebastopolo | Simferopolo | Starokrimo | Sudako | Ŝĉolkino | Teodozio
(inkluzive la urbojn de la Sebastopola municipo)
La iama urbo Balaklavo nun administre estas parto de Sebastopolo

Urbo-tipaj loĝlokoj:

AeroflotskoAgrarnoAzovskoBagerovoBeregovoĈernomorskoForosoGasproGvardejskoGolubozalivoGresovskoGurzufoKaciveloKaĉoKirovskoKoktebeloKomsomolskoKoreizoKrasnogvardejskoKrasnokamenkoKujbiŝevoKurortnoKurpatoLeninoLivadioMasandroMirnoMolodeĵnoNauĉnoNiĵnegorskoNikitoNikolajevkoNovofedorovkoNovoozernoNovoselovskoNovosvetoOktjabrskoOrĝonikidzoOreandoOtradnoParkovoPartenitoPervomajskoPonizovkoPoŝtovoPrimorskoRazdolnoSanatornoSimeizoSovetsko (Jalta municipo)Sovetsko (Sovetska distrikto)ŜĉebetovkoVinogradnoVolnoVosĥodoZaozernoZujo
(inkluzive la loĝlokojn de la Sebastopola municipo)