Masandro (vinfarejo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Masandro
vidindaĵoVinbienonegocoorganizaĵo
Geografia situo 44° 31′ 1″ N, 34° 11′ 12″ O (mapo)44.51694444444434.186666666667Koordinatoj: 44° 31′ 1″ N, 34° 11′ 12″ O (mapo)
Lando(j) Krimeo vd
Sidejo Masandro
Masandro (vinfarejo) (Ukrainio)
Masandro (vinfarejo) (Ukrainio)
DEC
Masandro (vinfarejo)
Masandro (vinfarejo)
Map
Masandro (vinfarejo)
Fondinto(j) Lev Sergeyevich Golitsyn vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Logotipo de la Masandra vinfarejo
La turo de la malnova uzin-konstruaĵo, kiu iĝis la ebmlemo de la vinfarejo
Unu el la subterejoj de la vinfarejo, en kiu okazas la maturigo de altkvalitaj vinoj
Enoteko de Masandro: la plej maljuna "viva" vino de la mondo - Ĥeres de la Frontera
Unu el la ekspoziciaj standoj, prezentanta la premiojn de la vinfarejo

Masandra vinfarejo (la oficiala nomo – "Nacia industri-agrokultura unuiĝo "Masandro"", ruse "Национальное производственно-аграрное объединение "Массандра"") estas la plej signifa vinproduktejo de Ukrainio, monde fama pro siaj altkvalitaj vinoj. La nomo venas de la loĝloko Masandro, kiu situas ĉe Jalto en Krimeo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Historio de "Masandro" komenciĝis en la jaro 1894, kiam sub la gvido de princo L. Golicin oni ekkonstruis la unuan vin-uzinon kaj la subterajn galeriojn. Tiutempe ĝi estis la plej granda vinfarejo de Rusio; nun ĝi estas la ĉefa uzino de "Masandro".

En la jaro 1936 estis kreita vin-kombinato "Masandro", kiun krom la ĉefa uzino formas 19 uzinoj de la primara vinfarado (ili troviĝas ĉefe en diversaj loĝlokoj de la Suda Bordo de Krimeo) kaj kelkaj memstaraj agrokulturaj entreprenoj (sovĥozoj).

En la jaro 1957 apud la malnovaj 7 galerioj oni konstruis novan subterejon, en kiu eblas teni 10 milionojn da litroj da vino.

Dum diversaj internaciaj konkursoj la vinoj de "Masandro" ricevis pli ol 200 orajn kaj arĝentajn medalojn kaj kelkajn "Grandajn Premiojn"; laŭ la kvanto de premioj "Masandro" estas la plej elstara vinfarejo de la mondo.

Nuntempo[redakti | redakti fonton]

Nun la kombinato unuigas 20 vin-uzinojn (inkluzive la ĉefan uzinon, kiu produktas la plej bonajn vinojn) kaj 9 agrokulturajn entreprenojn (sovĥozojn). Sume ĝi produktas ĉirkaŭ 60 specojn de vino, i.a. la plej multe premiitan vinon de la mondo "Blanka moskatelo de la ruĝa ŝtono". La kombinato produktas ĉ. 80 procentojn de ĉiuj altkvalitaj vinoj de Ukrainio; ĉirkaŭ duono de la vinoj, eksportataj de Ukrainio estas produktataj ĉi tie. La enoteko de "Masandro" havas ĉirkaŭ milionon da boteloj.

En la ĉefa uzino de "Masandro" oni organizas ekskursojn kaj vin-gustumadojn. La ĉefa uzino de "Masandro" estas unu el la plej allogaj vizitindaĵoj de Jalto.

Eksteraj ligvoj[redakti | redakti fonton]