Jalto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Jalto
ukraine: Ялта, ruse: Ялта, krime-tatare: Yalta
urbo
Ялта Южный берег ДДима.jpg
Suda bordo de Jalto
Flag of Yalta.png
Flago
Gerb Yalty.jpg
Blazono
Oficiala nomo: Ялта
Lando Flago de Ukrainio  Ukrainio
Respubliko Aŭtonoma Respubliko Krimeo
Regiono Jalta municipo
Aparta regiono Suda Bordo de Krimeo
Historiaj regionoj Krimea Ĥanlando, Rusia Imperio
Parto de Krimeo
Montaro Krimea montaro
Konataj lokoj Forosa preĝejo, Masandro
Konstruaĵoj Hirunda nesto, Livadia palaco
Riveroj Uĉansuo, Derekojko
Situo Jalto
 - alteco 40 m s. m.
 - koordinatoj 44°29′58″N 34°09′19″E  /  44.49944°N, 34.15528°O / 44.49944; 34.15528 (Jalto)
Plej alta punkto
 - alteco 200 m s. m.
Plej malalta punkto
 - alteco 20 m s. m.
Areo 28,29 km² (2 829 ha)
Loĝantaro 78 032 (01.01.2011)
Denseco 2 758,29 loĝ./km²
Biomo Krimea arbarmasivo
Maro Nigra Maro
Fondita 12-a jarcento
 - statuso de urbo 1837
Horzono MSK (UTC+4)
Poŝtkodo 98600 — 98639
Kodo +380-654
OKATO 111900000
Aŭtokodoj AK / 01
Okazejo Jalta konferenco
Situo enkadre de Ukrainio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ukrainio
Situo enkadre de Krimeo
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Krimeo
Situo rilate al Nigra Maro
ButtonRed.svg
Situo rilate al Nigra Maro
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Yalta
Retpaĝo: jalita.com

Jalto (rus. Ялта, ukr. Ялта, krim. Yalta) estas urbo sur la Suda Bordo de Krimeo (Ukrainio), tre fama kaj populara historia, ripoza kaj kuraca loko. Administre ĝi apartenas al la Jalta municipo (foje nomata ankaŭ "Granda Jalto", montrita densblue sur la bildo). La nomo de la urbo laŭ la plej populara hipotezo venas el la helena vorto ιαλος, kiu signifas "bordo". Tamen nemalverŝajnas, ke la nomo havas tjurkan devenon (en la krime-tatara lingvo la esprimo ĝalidajalita signifas "sur bordo").

La urbo Jalto vidata de supre

Naturo kaj klimato[redakti | redakti fonton]

Jalto situas sur la Suda Bordo de Krimeo ĉe la Nigra Maro. Denorde Jalton ŝirmas la ĉefa montovico de la Krimea montaro (la montaro en la regiono de Jalto situas je ĉ. 2-4 km for de la marbordo kaj altas ĉ. 1300-1500 metrojn.

Pro la unika situo en Jalto estas tre mola, subtropika mediterane-tipa klimato. La vintroj estas ne tre malvarmaj (averaĝa vintra aer-temperaturo estas ĉ. 7 °C), dum la someroj - ne tro varmergaj (averaĝa somera temperaturo estas ĉ. 24 °C). Averaĝa jara aer-temperaturo estas 13,1 °C. Dum la jaro en Jalto estas 2223 sunhoroj. La neĝo en Jalto kuŝas nur kelkajn tagojn jare. La printempoj estas ĉiam malfruaj (pro tio ke la maro forprenas la varmon).

La "malsupra" kajo kaj la monteto Polukuro

Bansezono en Jalto komenciĝas fine de majo kaj daŭras ĝis mezo de oktobro. Averaĝa martemperaturo somere estas ĉ. 22-24 °C (maksimuma - ĝis 28 °C). Averaĝa jartemperaturo de la maro estas 14,1 °C.

La montoj ĉirkaŭ Jalto estas kovritaj de pinarbaroj, parte - de miksitaj arbaroj. La urbo mem estas tre verda, kun multaj parkoj kaj surstrataj kreskaĵoj.

La urbo staras sur 3 montetoj: Polikuro (el la helena "multedoma, multekorta"), Darsano (el la tjurkaj lingvoj - "kalva, senhara") kaj Te-monteto. La montetoj altas ĝis 200 metrojn kaj estas dispartigitaj fare de du riveroj - Derekojko kaj Uĉansuo (la akvofala).

Historio[redakti | redakti fonton]

La ĉeesto de prahomoj en la loko de la nuna urbo estas pruvita por paleolito (ĉ. 40 mil jaroj a.K.). La unua loĝ-loko ĉi tie estis fondita supozeble en la 1-a jarcento p.K. fare de helenoj. Tamen la unua skriba mencio pri Jalto aperas nur en 1154 (ĝi estas menciita sub la nomo Ĝalita).

Ĝis fino de la 15a jarcento ĉi tie loĝis kaj aperadis helenoj (kaj iliaj posteuloj), romanoj, ĝenovanoj, venecianoj kaj indiĝenoj - taŭridanoj (kies origino ne estas konata, la nomo estas derivaĵo el la antikva nomo de Krimeo - Taŭrido), skitoj, gotoj kaj hunoj (Azi-devena popolo). Dum certa tempo la urbo politike apartenis jen al la Bizanca Imperio, jen al la krimea princlando Teodoro, jen al ĝenovaj kolonioj sur la nordaj bordoj de la Nigra Maro. Diference de Gurzufo kaj Aluŝto Jalto neniam havis ian militan signifon kaj ne havis fortreson (tamen en la ĉirkaŭaĵo de Jalto, plejparte en montaro konserviĝis la restaĵoj de mezepokaj fortresoj, kiuj gardis gravajn mont-pasejojn).

En la 13a jarcento ĉi tie aperas tataroj. Inter la jaroj 1475 kaj 1774 Jalto apartenas al la Otomana Imperio.

En la jaro 1771 en Krimeo aperas armeo de Rusujo, kaj Jalto fariĝas unu el multaj defendo-lokoj, ĉi tie estis konstruita milita fortikaĵo (ne konserviĝis). Kiam en la jaro 1783 Krimeo estis definitive aneksita fare de Rusujo, Jalto aspektis kiel malgranda vilaĝeto, tamen havanta preĝejon kaj moskeon. Pro la amasa elmigrado de krime-tatara loĝantaro komence de la XIXa jarcento la urbo preskaŭ senhomiĝis. La ĉefaj okupoj de la tiama loĝantaro estis fiŝ-kaptado kaj ĝarden-kultivado.

En 1823 kiel generalo-guberniestro de la Novrusia gubernio (kies parto estis Krimeo) estis nomumita princo M. S. Voroncov, kiu multon faris por la evoluo de la Suda Bordo de Krimeo. Sub lia gvidado estis konstruitaj multaj vojoj (en 1837 - inter Jalto kaj Simferopolo, en 1848 - inter Jalto kaj Sebastopolo kaj estis grave vigligita la ekonomio de la regiono. Danke al liaj klopodoj la cara registaro decidis organizi apartan municipon en la Suda Bordo de Krimeo, kaj Jalto estis elektita esti centro de tiu municipo. Tial en la jaro 1838 estis organizita Jalta urba municipo kaj Jalto ricevis statuson de urbo. La 15a de aprilo 1838 estas konsiderata kiel dato de oficiala naskiĝo de la urbo.

Meze de la XIXa jarcento Jalto naskiĝis kiel kurac-loko. Granda rusa kuracisto Sergej Petroviĉ Botkin (li estis kuracisto de la cara familio) estis la unua, kiu supozis, ke la klimato de Jalto estas simila al la klimato de multaj popularaj mediteraneaj kurac-lokoj. Poste kuracisto V. N. Dmitrijev efektivigis multjaran klimatologian esploron, kiu pruvis, ke tiu supozo estas plene vera. Laŭ la sugesto de Botkin la caro aĉetis bienon en Livadio (nun - antaŭurbo de Jalto). Post tio multaj riĉuloj kaj nobeloj strebis aĉeti teron en la Suda Bordo de Krimeo. Jalto fariĝis populara ripoz-loko de rusuja aristokratio. Ekde fino de la XIXa jarcento ĉi tie ripozas kaj vivas multaj rusujaj eminentuloj kaj artistoj.

Ekde komenco de 1920-aj jaroj Jalto rapide disvolviĝas kiel kurac-loko de tutsovetia graveco. En 1930 Jalto iĝis regiona centro de Krimea Aŭtonoma Sovetia Respubliko. La disvolviĝo de sanig-industrio estis rompita de la Dua Mondmilito. En Jalto la germana okupacio finiĝis en aprilo 1944. Inter la 4a kaj 11a de februaro 1945 en Jalto (en la Livadia palaco de caro Nikolao la Dua) okazis la Jalta konferenco inter Stalin, Roosevelt kaj Churchill, danke al kiu la urbo famiĝis internacie.

En la postmilita tempo Jalto kiel kurac-loko evoluas eĉ pli rapide kaj fariĝas unu el la plej gravaj kaj popularaj ripoz- kaj kurac-lokoj de Sovetunio. En la 1960-aj jaroj oni konstruis novan sudbordan ŝoseon, kiu signife mallongigis la vojon de Jalto al Sebastopolo, Aluŝto kaj Simferopolo. Samtempe oni aranĝis trolebusan trafikon inter Jalto kaj Simferopolo.

En 1980-aj jaroj en la Suda Bordo de Krimeo ekzistis preskaŭ 150 sanigejoj, kiuj sume povis akcepti samtempe ĉ. 50000 ripozantojn. Post la disfalo de Sovetunio Jalto kiel kurac-loko dum ioma tempo malprogresis, sed nun la situacio pli-malpli normaliĝas (tamen, multaj iamaj ŝtataj sanigejoj nun estas privatigitaj, kaj do ne laboras por ordinaraj laboristoj).

Nun Jalto estas la plej fama kurac-loko de Ukrainio kaj unu el la plej interesaj kaj vizitindaj turismaj objektoj. Ĉiusomere en Jalto ripozas sume kelkaj milionoj da homoj. Krome, Jalto estas grava kultura (ĉiusomere okazas multaj festivaloj kaj konkursoj, i.a. internaciaj) kaj politika centro (ĉi tie ofte okazas diversaj internaciaj simpozioj kaj renkontiĝoj).

En la jaro 2006 en Jalto loĝis ĉ. 80 mil homoj; en la Granda Jalto (la tuta urba municipo) loĝas ĉ. 125 mil homoj.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La ĉefa promen-strato de la urbo - la kajo

La bazo por la urba (kaj regiona) ekonomio estas turism-, ekskurs-, ripoz- kaj kurac-industrioj. Plej ekonomie aktivaj kaj profitaj monatoj estas tiuj de la ripoz-sezono (proksimume ekde majo ĝis mezo de oktobro); la resta tempo estas la tiel nomata "morta sezono", kiam la urbo malpleniĝas kaj la vivo malaktiviĝas.

Sume en Jalto kaj Jalta regiono aktivas ĉirkaŭ cent diversaj kuracejoj, kiuj ĉefe specialiĝas pri kuracado de spira kaj nerva sistemoj.

Iu ajn peza industrio en la urbo mankas. Multas diversaj nutraĵ-produktejoj (la plej signifaj laŭ la ekonomiaj efikoj estas la vin-fabrikado kaj fiŝ-prilaborado), inter ili la mondfama vinfarejo "Masandro", estas kelkaj malpez-industriaj entreprenoj.

Transporto[redakti | redakti fonton]

La ĉefa speco de transporto estas la busa, kiu ligas Jalton kun ĉiuj urboj de Krimeo kaj kun multaj loĝlokoj de la Suda Bordo de Krimeo. Krome, Jalto estas ligita al Aluŝto kaj Simferopolo per interurba trolebusa linio. Somere aktivas la apudbordaj ŝip-linioj, kiuj ligas Jalton kun proksimaj loĝlokoj.

Socia sfero[redakti | redakti fonton]

En la Granda Jalto estas 26 bazlernejoj, 30 infan-ĝardenoj, kelkaj altlernejoj (i.a. ekonomika, pedagogia), du muzik-lernejoj, kelkaj historiaj kaj kelk-fakaj region-studaj muzeoj, multaj bibliotekoj, 2 kinejoj, granda koncertejo. La urba teatro, bedaŭrinde, jam dum multaj jaroj estas riparata.

Famaj personoj, vizitintaj Jalton[redakti | redakti fonton]

Jalto ĉiam altiris al si diversajn eminentajn homojn, artistojn, sciencistojn ktp. Kun multaj el ili estas ligitaj diversaj memorlokoj. Jen listo de la plej famaj homoj, kies nomoj estas ligitaj al Jalto:

  • N. A. Nekrasov (fama rusa poeto) - kelkfoje ripozis ĉi tie kaj laboris pri sia la plej grava poemo "Kiu bone vivas en Rusujo?"
  • M. P. Musorgskij (fama rusa komponisto) - ripozis kaj koncertis ĉi tie.
  • Je. K. Mravina (fama opera kantistino) - loĝis ĉi tie 10 lastajn jarojn de sia vivo; estas enterigita en la Polikura tombejo.
  • V. V. Majakovskij (fama rusa poeto) - ripozis ĉi tie, laboris pri sia poemo "Bone!".
  • A. M. Gorkij (fama sovetia verkisto) - dum kelkaj jaroj loĝis kaj laboris ĉi tie, estis aktiva socia aganto.
  • D. A. Usatov (fama opera kantisto, la unua instruisto de F. Ŝaljapin) - loĝis en la urbo preskaŭ 20 jarojn; estas enterigita en la Polikura tombejo.
  • Lesja Ukrajinka (fama ukraina poetino) - kelkajn monatojn loĝis kaj laboris ĉi tie. En la urbo estas muzeo pri ŝi.
  • S.V. Rudanskij (fama ukraina poeto) - loĝis tie ĉi dum 12 lastaj jaroj de sia vivo, laboris kiel kuracisto, enterigita en Masandra tombejo.
  • A. A. Ĥanĵonkov (unu el la fondintoj de la Rusuja kin-industrio) - loĝis en la urbo multajn jarojn, fondis ĉi tie la jaltan kin-studion, kiu estis unu el la plej unuaj en Rusujo; li estas enterigita en la Polikura tombejo.
  • A. P. Ĉeĥov (famega rusa verksito) - kelkfoje ripozis en la urbo, kaj ekde 1898 loĝis ĉi tie konstante ĝis la morto. Ĝuste en Jalto li kreis siajn plej gravajn verkojn; dum loĝado ĉi tie li estis aktiva socia aganto. En la urbo ekzistas Ĉeĥov-muzeo (la plej riĉa laŭ la kvanto de ekspoziciaĵoj el ĉiuj Ĉeĥov-muzeoj). Omaĝe al la verkisto estis nomitaj la urba teatro, strato, lernejo kaj la urba biblioteko.
  • N. Z. Birjukov (fama sovetia verkisto) - en la urbo konserviĝis lia domo-muzeo.
  • M. I. Cvetajeva (fama rusa poetino) - kelkfoje ripozis ĉi tie.
  • D. K. Ĉernov (fama metalografiisto) - rusa sciencisto, fondinto de metal-scienco kaj de teorio de varm-prilaboro de ŝtalo. Siajn lastajn jarojn li loĝis en Jalto, estis enterigita en la Polikura tombejo.
  • K. A. Trenjov kaj P. A. Pavlenko (famaj sovetiaj verkistoj) - en la urbo konserviĝis ilia domo-muzeo.
  • V. S. Kalinnikov (fama rusa komponisto) - loĝis ĉi tie siajn lastajn jarojn. Komponis ĉi tie sian unuan (kiu alportis al li tutmondan famon) kaj la duan simfonion. Estas enterigita en la Polikura tombejo.
  • M. S. Ŝĉepkin (fama rusa aktoro, fondinto de la aktora realismo en Rusujo) - kelkfoje ripozis ĉi tie, mortis dum koncerto en la palaco de Voroncov.
  • F. A. Vasiljev - fama rusa pentristo, loĝis kaj mortis ĉi tie, estis enterigita en la Polikura tombejo.
  • A. A. Spendiarov - fama armena komponisto, loĝis en la urbo 15 jarojn, omaĝe al li estis nomita unu el urbaj muzik-lernejoj.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Konstruaĵo de la Nikita Botanika Ĝardeno
Interna trairejo de la palaco de Voroncov
La palaco Hirunda Nesto apud Jalto

Jalto estas popularega turisma loko ne nur pro la vidindaĵoj, kiuj troviĝas en la urbo mem, sed ankaŭ pro la naturaj kaj historiaj vidindaĵoj, kiuj situas ene de la Jalta urba municipo kaj facile atingeblas. Jen la listo de la plej famaj kaj allogaj vidindaĵoj de la Granda Jalto.

Naturaj vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • La akvofalo Uĉansuo - troviĝas 6 kilometrojn for de Jalto en pinarbaro, altas 98 metrojn, plej belas printempe, kiam en la montoj degelas neĝo kaj la akvofalo pleniĝas je akvo.
  • La monto Aj-Petro - altas 1254 metrojn, de sur ĝi estas tre bela vidaĵo de la maro kaj la bordo; la monto apartenas al la Jalta mont-arbara naturrezervejo, kie la naturo grave diferencas de tiu sur la bordo. La monton eblas atingi per buso (vojaĝ-dauro ĉ. 1 horo) aŭ per telfero, kiu startas en la loĝ-loko Misĥoro apud Jalto.
  • Urso-monto (nomata ankaŭ Ajudago) - troviĝas ĉ. 20 kilometrojn for de Jalto, havas tre belan aspekton (similas la urson, trinkantan la maran akvon); laŭorigine estas "neekvivinta" vulkano. Altas iom pli ol 500 metrojn, de sur ĝi estas bela vidaĵo de la loĝloko Gurzufo kaj du enmaraj rokoj Adalari, kiuj kune formas tre belan ensemblon. Suriri la monton eblas laŭ la pado.
  • La Botkin-pado - startas rande de la urbo, gvidas supren al la roko Staŭri-Kaja kaj poste - al la akvofalo Uĉansuo. Tre pitoreska pado iras tra pin-arbaro; ir-daŭro - ĉ. 4-5 horojn.
  • La Sun-pado - startas de la Livadia palaco, iras super la marbordo tra miksitaj arbaretoj, longas preskaŭ 8 kilometrojn.
  • Nikita Botanika Ĝardeno - unu el la plej bonaj en la mondo, troviĝas ĉ. 10 kilometrojn for de Jalto kaj konservas grandegan kvanton de plej diversaj specioj. Aŭtune en la ĝardeno okazas tradicia ekspozicio de krizantemoj.
  • Masandra parko - granda kaj bela parko, troviĝas rande de la urbo, tre bona promenloko, same kiel Nikita botanika ĝardeno havas multege da diversaj plantoj, sed diference de ĝi estas senpage vizitebla.
  • La monto Koŝko (katino) kaj 3 rokoj en Simeizo - natura monumento de ĉarma beleco, ĝin eblas ekvidi dum vojaĝo el Jalto en Sebastopolon.

Historiaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • La Livadia palaco - iama somera rezidejo de la familio de la lasta rusa caro Nikolao la Dua; en la palaco okazis la fama Krimea konferenco de Stalin, Roosevelt kaj Churchill. Funkcias apartaj ekspozicioj pri la konferenco kaj pri la vivo de la cara familio. La palaco troviĝas en Livadio (antaŭurbo de Jalto) kaj tre facile atingeblas. Ĉirkau la palaco troviĝas bela parko.
  • La alupka palaco (nomata ankaŭ Palaco de Voroncov) - tre bela kaj interesa arkitekte konstruaĵo (la norda parto estis konstruita en la brita stilo, dum la suda - en la araba). La palaco estis kreita en la unua duono de la 19a jarcento; ĉirkaŭ ĝi troviĝas belega kaj granda parko. En la palaco funkcias ekspozicioj pri la vivo de rusujaj nobeloj. La palaco troviĝas en Alupko (urbeto je ĉ. 15 kilometroj for de Jalto).
  • Palaco de la caro Aleksandro la Tria - troviĝas tute aparte en arbaro super Masandro, tre originala konstruaĵo.
  • La Polikura tombejo - la loko, kie estas enterigitaj famaj jaltanoj; troviĝas en la plej malnova parto de la urbo.
  • Muzeo de A. P. Ĉeĥov - la granda rusa verkisto dum longa tempo loĝis kaj laboris en Jalto, tial la jalta muzeo estas la plej riĉa inter ĉiuj Ĉeĥov-muzeoj.
  • Muzeo de Lesja Ukrajinka - la granda ukraina verkistino dum ioma tempo loĝis en Jalto; nun en ŝia eksa domo funkcias ekspozicio.

Diversaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • "Hirunda nesto" - eta kastelo, konstruita sur la rando de roko tiel, ke ĝi kvazaŭ pendas super la maro; la kastelo fariĝis emblemo de Jalto.
  • "Kampeto de fabeloj" - plej originala muzeo sub klara ĉielo, kiu prezentas heroojn de diversaj literaturaĵoj, fabeloj, filmoj ktp (ne nur rusaj!), faritajn el ligno, ŝtono kaj aliaj materialoj. Malgraŭ ke la loko celas unuavice infanojn, ankaŭ plenkreskuloj devas almenaŭ unufoje viziti tiun interesan kaj tre pitoreskan lokon. La muzeo troviĝas du kilometrojn for de Jalto kaj facile atingeblas per urbaj busetoj.
  • La jalta zoo - ĝi estas ne tre granda, ĉar privata, sed tamen sufiĉe interesa loko, troviĝas tuj ĉe la "Kampeto de fabeloj".
  • Urba telfero - startas en la centro de la urbo kaj post 12 minutoj levas onin sur la mezan monteton Darsano. Ĝi estas plej bona maniero pririgardi la urbon desupre. Apud la supra stacio de la telfero troviĝas granda monumentego kaj parko omaĝe al la soldatoj, kiuj pereis dum la Granda Patruja Milito (1941-1945).
  • Forosa preĝejo - troviĝas sur 500-600-metra alteco sur la roka elstaraĵo, prezentas tre belan vidindaĵon (ŝajnas, ke la preĝejo kvazaŭ ŝvebas en aero). La preĝejo troviĝas apud la loĝloko Foroso, sed iom for de la gravaj vojoj, tial neatingeblas per itineraj busetoj (necesos aŭ piediri kelkajn kilometrojn, aŭ lui taksion). De sur la roko estas belega vidaĵo de la bordo.
  • Armena preĝejo - troviĝas en la urbo mem, estas tre bela arkitekta ensemblo de la preĝejo kaj la ŝtuparo, kondukanta al ĝi; malgraŭ tio, ke la preĝejo tute ne estas granda, danke al la ŝtuparego ŝajnas, ke la konstruaĵo estas grandega; la preĝejo estis pripentrita de fama armena pentristo Surkesjanc.
  • Rom-katolika preĝejo - troviĝas meze de la urbo, havas bonan orgenon.
  • Livadia orgena halo - la tiea orgeno estas laŭ certaj karakterizoj unika en la mondo; oni aranĝas koncertojn tie.
  • La jalta kajo (ĉemara strato) - estas plej grava strato de la urbo kaj ĉefa promenejo. Antaŭ kelkaj jaroj oni plene marmoris ĝin kaj ĝi fariĝis aparte bela.
  • Masandra vinfarejo - unu el la plej famaj en la mondo, ĝuste ĉi tie estas produktata la plej multe premiita vino de la mondo (Muskat belij krasnogo kamnja). Oni aranĝas ekskursojn tra la vinfarejo kaj gustumadon de la plej famaj masandraj vinoj. La vinfarejo troviĝas en Masandro (antaŭurbo de Jalto) kaj facile atingeblas.

Esperanta vivo[redakti | redakti fonton]

La Livadia palaco de caro Nikolao la Dua

En Jalto la Esperanto-movado estis vigla ekde la naskiĝo de Esperanto. Fine de la XIXa - komence de la XXa jarcentoj ĉi tie vivis kaj aktive laboris por Esperanto famaj esperantistoj I. Ostrovskij kaj N. Borovko (en la urbo ekzistas du memor-tabuloj omaĝe al la pioniroj, kiuj estis samtempe elstaraj urbanoj kaj civitanoj).

Dum Sovetia tempo (ekde la 60aj jaroj de la 20a jarcento) en la urbo aktivis la ĝis nun aktiva E-klubo "Tero", kies ĉefa motoro estis kaj plu estas fama esperantisto Je. Zajdman. En la 80-aj jaroj de la 20a jarcento en la urbo estis organizata ĉiujara E-festivalo "Velura Sezono" (post pli ol 15 jara paŭzo ĝi estis renaskita en 2004), kiu estis unu el la plej brilaj kaj popularaj E-aranĝoj de Sovetio.

Nun en la urbo estas regule organizataj du grandaj E-aranĝoj: maje la aranĝo "Aroma Jalto" kaj somere/aŭtune la "Velura Sezono". En la urbo estas kelkaj gastigantoj de la Pasporta Servo.

En 2012 (11a al 18a de aŭgusto) okazis la 85-a SAT-kongreso de SAT en Jalto.

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Jalto havas ĝemelrilatojn kun la jenaj urboj:

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


La loĝlokoj de la Jalta municipo

Urboj AlupkoJalto
Urbotipaj loĝlokoj BeregovoForosoGasproGolubozalivoGurzufoKaciveloKoreizo (kun Misĥoro)KrasnokamenkoKurpatoLivadioMasandroNikitoOreandoOtradnoParkovoPonizovkoSanatornoSimeizoSovetskoVinogradnoVosĥodo
Vilaĝoj: Opolznevoje
Loĝloketoj GornojeDanilovkaKujbiŝevoLinejnojeOlivaOĥotniĉjePartizanskojeVisokogornoje


Blazono de Aŭtonoma Respubliko Krimeo La loĝlokoj de Krimeo Standardo de Aŭtonoma Respubliko Krimeo
Urboj:

Alupko | Aluŝto | Armjansko | Baĥĉisarajo | Belogorsko | Ĝankojo | Eŭpatorio | Inkermano | Jalto | Kerĉo | Krasnoperekopsko | Sako | Sebastopolo | Simferopolo | Starokrimo | Sudako | Ŝĉolkino | Teodozio
(inkluzive la urbojn de la Sebastopola municipo)
La iama urbo Balaklavo nun administre estas parto de Sebastopolo

Urbo-tipaj loĝlokoj:

AeroflotskoAgrarnoAzovskoBagerovoBeregovoĈernomorskoForosoGasproGvardejskoGolubozalivoGresovskoGurzufoKaciveloKaĉoKirovskoKoktebeloKomsomolskoKoreizoKrasnogvardejskoKrasnokamenkoKujbiŝevoKurortnoKurpatoLeninoLivadioMasandroMirnoMolodeĵnoNauĉnoNiĵnegorskoNikitoNikolajevkoNovofedorovkoNovoozernoNovoselovskoNovosvetoOktjabrskoOrĝonikidzoOreandoOtradnoParkovoPartenitoPervomajskoPonizovkoPoŝtovoPrimorskoRazdolnoSanatornoSimeizoSovetsko (Jalta municipo)Sovetsko (Sovetska distrikto)ŜĉebetovkoVinogradnoVolnoVosĥodoZaozernoZujo
(inkluzive la loĝlokojn de la Sebastopola municipo)



Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por elstara artikolo.