Loĝloketo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Loĝloketo - pli-malpli libera esperantigo por la ukraina nocio "селище" (legu seliŝĉe; laŭvorte signifanta "eta loĝloko, eta vilaĝo"). Tiu nocio estas uzata por alnomi la plej malgrandan administran unuon de Rusio kaj Ukrainio.

Plej ofte loĝloketo estas malgranda loĝloko (malpli granda ol vilaĝo, kun malpli ol 100-200 loĝantoj) en kamparo, tamen ofte havanta iun pli-malpli signifan industrian entreprenon (kiu ofte estas la ĉefa entrepreno por la ekonomio de la loĝloko). Tamen, leĝe la diferenco inter vilaĝo kaj loĝloketo estas neniel indikita, tiel en iuj okazoj oni tradicie uzas tiun alnomon ankaŭ por iuj pli grandaj loĝlokoj, foje kun pli ol milo da loĝantoj.

Tiusence la diferenco inter loĝloketo kaj vilaĝo en la realo de Ukrainio estas sensignifa, ĉar ĉiuj ceteraj karakterizoj de ambaŭ tipoj de loĝlokoj estas la samaj. Loĝloko (same kiel vilaĝo) administre povas aparteni al iu komunumo (kampara administra unuo en Ukrainio) aŭ al iu urba municipo (teritorio, regata de la urba konsilantaro). Teorie (praktite - nur ege malofte) loĝloketo povas mem esti centro de iu kampara komunumo.

Teĥnika noto: la nocio, egala al la ukraina "селище", ekzistas ankaŭ en la rusa lingvo (vidu la intervikiojn), tamen ni ne certas pri la kutimoj de la rusiaj esperantistoj transdoni tiun nocion en Esperanto. Provizore ni ekuzis tiun ĉi formon.