Oreando (Jalta municipo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Urbotipa loĝloko en Aŭtonoma Respubliko Krimeo
Oreando
ruse Ореанда
ukraine Ореанда
krime-tatare Oreanda
Apartenas al: Jalta municipo, Livadia komunumo
Koordinatoj: 44° 28′ N, 34° 8′ O (mapo)44.45888888888934.136388888889Koordinatoj: 44° 28′ N, 34° 8′ O (mapo)
Averaĝa alto super la marnivelo: ~120 m
Loĝantaro: 143 (laŭ 2001)
Poŝtkodoj: 98659
Telefonkodo: +380-654
Hor-zono: UTC+3

Oficiala paĝaro nekonata

Oreando (Krimeo)
Oreando (Krimeo)
DMS
Oreando
Oreando
Oreando
Situo de Oreando sur la mapo de Krimeo
Oreando (Jalto)
Oreando (Jalto)
DMS
Oreando
Oreando
Oreando
Situo de Oreando sur la mapo de la Jalta municipo (la Livadia komunumo estas prezentita per aparta koloro)
vdr

Oreando (ruse Ореанда, ukraine Ореанда, krime-tatare Oreanda) estas eta urbotipa loĝloko de la Jalta municipo de Aŭtonoma Respubliko Krimeo. La loĝloko situas ĉe la Nigra maro 5 kilometrojn okcidente de Jalto; administre apartenas al la Livadia komunumo. Oreando havas la statuson de urbotipa loĝloko ekde la jaro 1971.

Oreando estas signifa kurac-loko; ĉi tie estas kelkaj grandaj sanatorioj, en kiuj diverstempe ripozis multaj sovetiaj sciencistoj, artistoj kaj politikistoj. En la loĝloko estas filio de la vinfarejo "Masandro", produktanta la vinon "Ĥeres". La loĝloko famas ankaŭ pro sia bela parko.

"Oreando" estas ankaŭ la nomo de unu el la plej luksaj hoteloj en la centro de Jalto.


La loĝlokoj de la Jalta municipo

Urboj AlupkoJalto
Urbotipaj loĝlokoj BeregovoForosoGasproGolubozalivoGurzufoKaciveloKoreizo (kun Misĥoro)KrasnokamenkoKurpatoLivadioMasandroNikitoOreandoOtradnoParkovoPonizovkoSanatornoSimeizoSovetskoVinogradnoVosĥodo
Vilaĝoj: Opolznevoje
Loĝloketoj GornojeDanilovkaKujbiŝevoLinejnojeOlivaOĥotniĉjePartizanskojeVisokogornoje