Misĥoro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Misĥoro (Krimeo)
DMS
Red pog.svg
La misĥora niksino.

Misĥoro (rus. Мисхор, ukr. Місхор, la nomo venas de la helena ἡ Μήση χώρα — "meza vilaĝo") estas ĉemara klimat-kuraca teritorio sur la Suda Bordo de Krimeo. Antaŭe ĝi estis konsiderata kiel memstara loĝloko, sed ekde la jaro 1958 administre ĝia teritorio apartenas al la urbotipa loĝloko Koreizo[1]. Malgraŭ tio la nomo "Misĥoro" estas daŭre vaste uzata, ankaŭ en diversaj nomoj (vd. sube ĉe "Vidindaĵoj").

La teritorio prezentas mallarĝan apudbordan ter-strion proksmume 10 kilometrojn larĝan; sude ĝi estas limita de la Nigra maro, norde — de la monta masivo Ajpetro.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la ruslingva presliteraturo la loko estis plej unue menciita en la vojaĝ-notoj de sciencisto Peter Simon Pallas (la jaroj 1793—1794).

Klimato[redakti | redakti fonton]

Misĥoro estas konsiderata kiel la plej varma loko de la Suda Bordo de Krimeo. Ĝin karakterizas subtropika klimato de la mediteranea tipo[2].

  • La vintro estas milda. La averaĝa aer-temperaturo en februaro estas +4,4 °C (je 0,4 °C pli varma, ol en Jalto). La kvanto de la frostaj tagoj estas 23 jare.
  • La printempo estas frua. La averaĝa aer-temperaturo de majo estas +16 °C.
  • La somero estas varma, seka kaj suna. La averaĝa aer-temperaturo de julio estas +25 °C (je 1,3 °C pli varme, ol en Jalto).
  • La aŭturno estas varma kaj longa. La averaĝa aer-temperaturo de septembro estas +21 °C.

La bansezono daŭras de junio ĝis oktobro. La jara kvanto de precipitaĵoj estas ĉ. 500 mm. La jara kvanto de la sun-brilo estas ĉ. 2300 horoj.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • La telfero "Misĥoro — Ajpetro", kiu kondukas al la Ajpetra altebenaĵo
  • Misĥora parko, fondita fine de la 18a jarcento; ĝi estas konsiderata kiel monumento de ĝarden-parka arto.
  • Palaco "Djulber", konstruita en maŭra stilo sub la gvido de arkitekto N. P. Krasnov (1895—1897 jj.)
  • Skulptaĵoj "Junulino Arzi kaj rabisto Ali-Baba", "Niksino" (kreitaj de estona skulptisto Amandus Heinrich Adamson).

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. ruse Kozeizo. La oficiala paĝaro de Aŭtonoma Respubliko Krimeo
  2. Misĥoro // Kuraclokoj. Enciklopedia vortaro. — Moskvo, eld. "Sovetskaja Enciklopedija, 1983. pp. 239—240.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


La loĝlokoj de la Jalta municipo

Urboj AlupkoJalto
Urbotipaj loĝlokoj BeregovoForosoGasproGolubozalivoGurzufoKaciveloKoreizo (kun Misĥoro)KrasnokamenkoKurpatoLivadioMasandroNikitoOreandoOtradnoParkovoPonizovkoSanatornoSimeizoSovetskoVinogradnoVosĥodo
Vilaĝoj: Opolznevoje
Loĝloketoj GornojeDanilovkaKujbiŝevoLinejnojeOlivaOĥotniĉjePartizanskojeVisokogornoje