Simferopolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Urbo en Aŭtonoma Respubliko Krimeo
Simferopolo
rus. Симферополь
ukr. Сімферополь
krim. Aqmescit
Flag of Simferopol.png Simferopol-COA.png
Apartenas al: Simferopola municipo
Koordinatoj: 44° 57′ N, 34° 6′ O44.94805555555634.104166666667Koordinatoj: 44° 57′ N, 34° 6′ O
Averaĝa alto super la marnivelo: ~350 m
Areo: 107 km²
Loĝantaro:
— Loĝdenso:
340 600 (laŭ 2006)
3183,17 hom/km²
Poŝtkodoj: 295000 — 295490
Telefonkodo: +380-652
Hor-zono: UTC+3
Antaŭaj nomoj: Akmesĝit (ĝis la jaro 1784), Kermenĉik (ĝis la XIIIa jc.)
Urbestro Viktor AGEJEV

Oficiala paĝaro

Simferopolo (Krimeo)
DMS
Simferopolo
Simferopolo
Situo de Simferopolo sur la mapo de Krimeo

Simferopolo (rus. Симферополь, ukr. Сімферополь, krim. Aqmescit) estas la ĉefurbo kaj la plej granda urbo de Aŭtonoma Respubliko Krimeo. La urbo situas en la centro de Krimea Duoninsulo ĉe la rivero Salgiro.

Geografia situo kaj klimato[redakti | redakti fonton]

Simferopolo situas en la centra parto de Krimeo, inter la Ekstera (la plej norda kaj malalta) kaj Interna montoĉenoj de la Krimea montaro. Tra la urbo fluas la rivero Salgiro (tuj ĉe la urbo situas granda Simferopola akvorezervujo). La proksimuma alto super la marnivelo – ĉ. 350 metrojn.

La klimato estas duonseka, duonkontinenta, relative varma kun milda vintro. La averaĝa aer-temperaturo en januaro estas -0,5 °C, en julio – +21,2 °C. La averaĝa kvanto de akvometeoj – 509 mm. La averaĝa kvanto de sun-horoj jare – 2469.

Historio[redakti | redakti fonton]

Oni konsideras kiel oficialan daton de la urbo-fondiĝo la jaron 1784, tamen la homoj loĝis ĉi tie delongege. La plej fama loĝ-loko ĉi tie estas la t.n. Skita Napolo – la ĉefurbo de la skita ŝtato, konstruita proksimume en la IIIa jarcento a.K. kaj detruita fare de gotoj en proksimume IIIa jarcento p.K.

Dum frua mezepoko iu granda loĝloko ĉi tie ne ekzistis. Poste ĉi tie situis malgranda urbeto-fortikaĵo Kermenĉik (el la krime-tatara lingvo – "eta fortikaĵo") kaj negranda urbo Akmesĝit (el la krime-tatara lingvo "blanka moskeo", kiu dum la periodo de la Krimea Ĥanlando estis sidejo de kalga – la dua homo en la ŝtato post la ĥano. En tiu tempo estis konstruitaj la urbo-kvartaloj, kiuj nun estas nomataj "La malnova urbo".

Post kiam Krimeo eniris la Rusian Imperion (fine de la 18a jarcento) oni decidis fondi ĉi tie la ĉefurbon de la Taŭrida gubernio. La konstruado komenciĝis en 1784 sub gvido de princo Potjomkin. La novkonstruita urbo ricevis la nomon Simferopolo (el la greka – urbo de utilo, urbo-kolektanto). Ekde tiu tempo Simferopolo senĉese estis la administra centro de Krimeo.

Dum la Interna Milito (1918-1921) en Simferopolo rezidis kelkaj sovetiaj kaj blankulaj registaretoj, kiuj rapide ŝanĝadis unu la alian; post fino de la milito la urbo fariĝis ĉefurbo de la Krimea Aŭtonoma Soveta Respubliko. En 1941-1944 Simferpolo travivis la faŝistan okupadon kaj deportadon de la krime-tatara popolo fare de la Sovetia registaro. En 1945 la Krimea Aŭtonoma Respubliko estis abolita kaj la urbo fariĝis centro de Krimea provinco. En 1954 okazis transdono de Krimeo disde la Rusio al Ukrainio (tiam – ene de la sama ŝtato USSR). En 1991 okazis restarigo de Krimea Aŭtonomio. En 1990-aj jaroj okazis amasa remigrado de la deportitaj krime-tataroj.

Nun Simferopolo estas ĉefurbo de Aŭtonoma Respubliko Krimeo, administra parto de sendependa Ukrainio.

Nuntempo[redakti | redakti fonton]

La "nekonataj soldatoj" sen insignoj, t.e. rusiaj elit-trupanoj antaŭ la Krimea Parlamento en Simferopolo, la 1-an de marto 2014
La kinejo "Simferopol"
La moskeo "Kebir-Ĝami"

La urbo estas ĉefurbo de Aŭtonoma Respubliko Krimeo, ĉi tie situas la respublika parlamento kaj ĉiuj gvid-organoj (registaro ktp). Administre la urbo estas la centro ankaŭ por la Simferopola distrikto de Krimeo, tamen mem ne estas ĝia parto, ĉar formas propran municipon. La urbo estas dividita je 3 urbo-distriktoj; la Simferopola municipo krom la urbon mem havas ankoraŭ 4 urbotipajn loĝlokojn kaj 1 vilaĝon.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Nun en Simferpolo loĝas proksimume 340 mil homoj. Nacie plej multas rusoj, ilin sekvas krime-tataroj, ukrainoj, judoj, bulgaroj; estas iom da poloj, germanoj kaj multe da diversaj aliaj (malgrand-kvantaj) naciaj komunumoj. La plej ofte uzata lingvo estas la rusa. Lastatempe okazas plifortiĝo de la pozicioj de la krime-tatara lingvo kaj apenaŭ rimarkebla pligraviĝo de la ukraina lingvo.

Dinamiko de la loĝantar-kvanto[redakti | redakti fonton]

  • 1839 — 7 000 homoj.
  • 1864 — 17 000 homoj.
  • 1887 — 38 000 homoj.
  • 1897 — 49 000 homoj.
  • 1914 — 91 000 homoj.
  • 1926 — 88 000 homoj.
  • 1939 — 143 000 homoj.
  • 1959 — 186 000 homoj.
  • 1970 — 249 000 homoj.
  • 1989 — 364 700 homoj.
  • 2001 — 363 600 homoj.
  • 2006 - 340 600 homoj.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Simferopolo estas grava industria centro. La plej ĉefaj branĉoj estas maŝin-konstruado, nutra kaj malpeza industrioj. Entute en la urbo troviĝas ĉ. 70 grandaj entreprenoj.

Transporte Simferopolo estas la plej grava urbo de Krimeo (ofte nomata "Pordego de Krimeo"). En la urbo estas fervoja stacidomo, kelkaj busstacioj, kelkajn kilometrojn for de la urbo situas la Internacia flughaveno Simferopol. Simferopolo estas ligita al Jalto per la plej longa en la mondo montara trolebusa linio (96 km). En la urbo estas pli ol 10 trolebusaj linioj, tamen la dominanta transport-speco estas la busa.

Kulturo[redakti | redakti fonton]

Simferpolo estas grava kultura kaj eduka centro. En la urbo funkcias kelkaj muzeoj (regionstuda, etnografia, arta); kelkaj teatroj: Rusa akademia dramteatro, Ukraina teatro de dramo kaj muzika komedio, Krime-tatara akademia muzik-drama teatro, pupteatro; ekzistas cirko, filharmonio. Multas la turismaj kaj ekskursaj entreprenoj.

En la urbo estas multe da diversaj altlernejoj. La plej gravaj: Taŭrida universitato, Krimea ŝtata medicina universitato "S. I. Georgijevskij", Krimea akademio de natur-garda kaj ripoz-loka konstruado, agrikultura universitato, industri-pedagogia universitato ka.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Diference de multaj aliaj urboj de Krimeo, Simferopolo ne riĉas je vidindaĵoj. En la urbo multas monumentoj, estas 1 granda parko kaj bela negranda botanika ĝardeno. Kiel arkitekturan vidindaĵon oni povas mencii malgrandan palacon de princo Voroncov kaj ankaŭ la plej malnovan konserviĝintan konstruaĵon de la urbo – la moskeon Kebir-Ĝami (de la jaro 1508). La ĉefa arĥeologia monumento de la urbo estas la restaĵoj de Skita Napolo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


La loĝlokoj de la Simferopola municipo kaj urbaj distriktoj de Simferopolo

Urbo-distriktoj Ĵeleznodoroĵnij, Centralnij, Kijevskij
Urbotipaj loĝlokoj Aeroflotsko | Agrarno | Gresovsko | Komsomolsko
Vilaĝoj Bitumnoje


Blazono de Aŭtonoma Respubliko Krimeo La loĝlokoj de Krimeo Standardo de Aŭtonoma Respubliko Krimeo
Urboj:

Alupko | Aluŝto | Armjansko | Baĥĉisarajo | Belogorsko | Ĝankojo | Eŭpatorio | Inkermano | Jalto | Kerĉo | Krasnoperekopsko | Sako | Sebastopolo | Simferopolo | Starokrimo | Sudako | Ŝĉolkino | Teodozio
(inkluzive la urbojn de la Sebastopola municipo)
La iama urbo Balaklavo nun administre estas parto de Sebastopolo

Urbo-tipaj loĝlokoj:

AeroflotskoAgrarnoAzovskoBagerovoBeregovoĈernomorskoForosoGasproGvardejskoGolubozalivoGresovskoGurzufoKaciveloKaĉoKirovskoKoktebeloKomsomolskoKoreizoKrasnogvardejskoKrasnokamenkoKujbiŝevoKurortnoKurpatoLeninoLivadioMasandroMirnoMolodeĵnoNauĉnoNiĵnegorskoNikitoNikolajevkoNovofedorovkoNovoozernoNovoselovskoNovosvetoOktjabrskoOrĝonikidzoOreandoOtradnoParkovoPartenitoPervomajskoPonizovkoPoŝtovoPrimorskoRazdolnoSanatornoSimeizoSovetsko (Jalta municipo)Sovetsko (Sovetska distrikto)ŜĉebetovkoVinogradnoVolnoVosĥodoZaozernoZujo
(inkluzive la loĝlokojn de la Sebastopola municipo)