Donecko
Donecko (Донецьк) estas milionurbo, tre grava industria urbo de Ukrainio kaj ĉefurbo de Donecka regiono. La urbo havas 1 059 800 loĝantojn.
Urbo havis nomojn Juzovka (Юзовка), Trock (Троцк) kaj Stalino (Сталино). Juzovka havis statuson de fabrika urbeto.
La 3-an de julio 1917 Juzovka ekhavis statuson de urbo.
La 6-an de junio 1924 Juzovka estis renomita Stalino.
La 9-an de novembro 1961 Stalino estis renomita Doneck'.
Enhavo |
Geografio [redakti]
Donecko situas en orienta parto de la lando, sur ebenaĵo, laŭ Kalmiuso-rivero. Koordinatoj: 48°00′N 37°48′O / 48°N, 37.8°OKoordinatoj: 48°00′N 37°48′O / 48°N, 37.8°O Tuta areo estas 385 km2.
Longo de nordo al sudo estas 28 km.
Longo de oriento al okcidento estas 55 km.
Kvanto da distriktoj - 9.
Kvanto da placoj - 21.
Kvanto da stratoj, bulvardoj, avenuoj - 2200.
Stratoj havas longon - 2500 km.
Akvujoj - Kalmiuska akvujo (60 hektaro) kaj Donecka maro (206 hektaro).
Riveroj - 5:, Kalmiuso, Asmolovka (13 km), Ĉeripaŝkina (23 км), Skomoroŝka, Baĥmutka.
Kvanto da terrikonoj - 125.
Historio [redakti]
Donecko estiĝis somere de 1869 sur lokoj de vilaĝetoj: Aleksandrovka, Avdotino, Grigorjevka(Georgievka), Lubimovka (Zakop), Nikolaevka, Jekaterinovka, Larinka, Semenovka, Oveĉij, kiujn fondis dum la 17-a jarcento zaporoĵskaj kozakoj. Kimra negocisto fondis tie fabrikon pri feraĵoj. En 1917 ribelo okazis. Dum la 2-a mondmilito la urbo detruiĝis. La germanoj havis la urbon inter 1941-1943.
Antaŭ Dua mondmilito en Stalino loĝis ĉirkaŭ 507 mil homoj, post kiam liberigis la urbo ĉi tie loĝis nur 175 mil homoj. En jaro 2012 urbo gastigas Eŭropan Futbal-Ĉampionadon 2012. En la urbo funkcias Donecka Universitato.
Vidindaĵoj [redakti]
Distriktoj de la urbo [redakti]
- Kievskij (Киевский)
- fondita je la 1967-a j.
- areo - 33 km2.
- loĝantaro - 143,7 mil.
- Kujbiŝevskij (Куйбышевский)
- fondita je la 1937-a j.
- areo - 51 km2.
- loĝantaro - 120,8 mil.
- Kirovskij (Кировский)
- fondita je la 1937-a j.
- areo - 68 km2.
- loĝantaro - 171,7 mil.
- Kalininskij (Калининский)
- fondita je la 1937-a j.
- areo - 19 km2.
- loĝantaro - 109,7 mil.
- Leninskij (Ленинский)
- fondita je la 1937-a j.
- areo - 37 km2.
- loĝantaro - 107,8 mil.
- Voroŝilovskij (Ворошиловский)
- fondita je la 1937-a j.
- areo - 10 km2.
- loĝantaro - 97,3 mil.
- Petrovskij (Петровский)
- fondita je la 1937-a j.
- areo - 57 km2.
- loĝantaro - 88,6 mil.
- Budjenovskij (Будёновский)
- fondita je la 1980-a j.
- areo - 25 km2.
- loĝantaro - 100,3 mil.
- Proletarskij (Пролетарский)
- fondita je la 1937-a j.
- areo - 58 km2.
- loĝantaro - 102,8 mil.