Ostrava

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ostrava
germane: Ostrau, pole: Ostrawa
Urbo
Ostrava, pohled z Nové radnice 2.jpg
Vido al la urbo
Emblemo de Ostrava
Flag of Ostrava.svg
Flago
Ostrava CoA CZ.svg
Blazono
Oficiala nomo: Ostrava
Moto: Pli sekura Ostrava - projekto de ni ĉiuj.
Lando Flago de Ĉeĥio  Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Ostrava-urbo
Municipo Ostrava
Historiaj regionoj Moravio, Ĉeĥa Silezio
Aŭtostrado D1
 - Internacia vojo I/11 (E 75)
 - Fervojo 270, 320
Urbaj partoj
Tipo de urbo Statuta urbo
Vizitindaj lokoj
Konstruaĵoj
Riveroj
Situo Placo de Masaryk
 - alteco 260 m s. m.
 - koordinatoj 49°50′30″N 18°17′30″E  /  49.84167°N, 18.29167°O / 49.84167; 18.29167 (Ostrava)
Areo 214,23 km² (21 423 ha)
 - de metropolo 3 896 km² (389 600 ha)
Loĝantaro 314 666 (04. 12. 2009)
 - de metropolo 1 164 328 [1]
Denseco 1 468,8 loĝ./km²
Unua skribmencio 1229
Primatoro Ing. Petr Kajnar (ČSSD)
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 702 00
Aŭtokodoj T
NUTS 3 CZ080
NUTS 4 CZ0806
NUTS 5 CZ0806 554821
Katastraj teritorioj 39
Lokaj partoj 37
Bazaj sidejunuoj 265
Partoj de urbo 23
Situo de Ostrava enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo de Ostrava enkadre de Ĉeĥio
Ostrava enkadre de Moraviasilezia regiono
ButtonRed.svg
Ostrava enkadre de Moraviasilezia regiono
Partoj de urbo Ostrava
Partoj de urbo Ostrava
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Ostrava
Retpaĝo: www.ostrava.cz
Portal.svg Portalo pri Ostrava

Ostrava (Por aŭskulti bv alklaki ĉi ligon "aŭskultu" aŭskultu ) (pollingve: Ostrawa, germane: Ostrau) estas statuta urbo situanta sur limoj de Silezio kaj Moravio nordoriente de Ĉeĥio, proksime de ŝtatlimo kun Pollando. Ostrava situas sur kunfluejo de riveroj Lučina, Odra, Opava kaj Ostravice. Dank' al la situo en Moravia pordego falas Ostrava en milde varman klimatan regionon, kiu estas favora por vico da specioj de faŭno kaj flaŭro tipaj por Mez-Eŭropo. La urbo kun areo 214 km² kreas sume 23 urbaj kvartaloj, en kiuj vivas 317 mil loĝantoj. Ostrava, la sidejo de la regiona oficejo Moravia-Silezia Regiono kaj de distrikto Ostrava-urbo, tiel estas la tria plej granda urbo de Ĉeĥio. Sed se ni konsideros fakton, ke la granda ostrava aglomeraĵo aŭ kunurbaj disvastigitaj administrado de Ostrava-Regiono, kreata de distriktoj Ostrava, Karviná kaj Frýdek-Místek havas 796 000 loĝantojn, poste montriĝas, ke post granda praga aglomeraĵo estas tiu ĉi la dua plej granda en la respubliko. La denseco de enloĝiĝo estas 1443  loĝantoj en km². De la nordo suden (Antošovice- Nová Bělá) Ostrava mezuras 20,5 km, de la oriento okcidenten (Bartovice-Krásné Pole) 20,1 km. La longeco de lokaj komunikaĵoj faras 828 km. La sidejo de magistrato estas Nova urbodomo. En la urbo havas sidejon ankaŭ episkopo de diocezo ostrava-opava. Sur teritorio de Ostrava situas kvar urbaj memorigaj zonoj.[2]

Blazono kaj simbolo[redakti | redakti fonton]

La urba blazono estas blazonita: En blua ŝildo sur verda herbejo arĝenta saltetanta ĉevalo kun ora selo kaj ruĝa kovrilo, akompanata maldekstre supre de ora rozo kun verdaj kalikaj folietoj kaj ruĝa semujo. La ĉevalo estas klarigata kiel simbolo de transita situo de la urbo aŭ kiel figuro el blazono de la unua vilaĝestro en Moravia Ostrava, la ora rozo verŝajne devenas el familia blazono de olomouca episkopo Stanislav Thurzo.

Dum kunsido de reprezentantaro la 24-an de septembro 2008 estis aprobita kaj unuafoje prezentita la nova simbolo de la urbo Ostrava, kies aŭtoro estas Studio Najbrt. La simbolo konsistas el helbluaj literoj OSTRAVA akompanataj de tri krisignoj en malhelblua koloro.[3]

Historio[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Historio de Ostrava.

Devene malgranda vilaĝo estiĝis super rivero Ostrá (hodiaŭ Ostravice), kiu donis al ĝi la nomon kaj ĝis hodiaŭ ĝi dividas ĝin en du bazajn partojn, Moravian Ostravon kaj Silezian Ostravon.

La tiama vilaĝo estiĝis verŝajne en la 13-a jarcento, baldaŭ ĝi fariĝis urbo. La unua skriba mencio estas el la jaro 1279. Ĝis la jaro 1830 la urbo estis ĉirkaŭbarita per remparoj. En la 14-a jarcento la urbon okupis husanoj, en la jaro 1643 konkeris ĝin svedoj. Supraĵa karbominado datiĝas ekde la jaro 1767, kiam forĝisto Keltička ricevis permeson por karbominado. Forĝisto Keltička poste vendis la permeson al posedanto de la pola-ostrava graflando al grafo Wilczek, kies idoj apartenis pli ol unu jarcento inter ĉefaj ministoj de la karbotrovejo apud Rothschildidoj, Gutmannidoj, Norda fervojo de Ferdinando, Larisch-Mönnichidoj kaj habsburkaj arkidukoj el Český Těšín. En la jaro 1828 la posedanto de senjorujo, olomouca ĉefepiskopo Rudolfo Johano, fondis ĉi tie gisejojn nomitaj laŭ li - Gisejo de Rudolfo. Pli poste tiuj ĉi gisejoj transiris en la posedaĵon de familio Rothschildidoj kaj akiris nomon Vítkovice. Kiam en la jaro 1847 ĉi tie fervojo estis finkonstruita, okazis grandega disvolviĝo de karbominado kaj industrio. En la jaro 1844 okazis la unuaj maltrankviloj, en la jaro 1890 jam okazis ĉefstriko, kiu postulis la unuajn viktimojn. En la jaro 1894 okazis ampleksa striko pro okhora labortempo, dum kiu 13 partoprenantoj estis pafmortigitaj. La saman jaron mortis dum minejkatastrofo 235 ministoj. En la jaro 1918 okazis ampleksaj strikoj kaj la 14-an de oktobro 1918 ĉi tie estis proklamita Ĉeĥoslovaka respubliko. En la jaro 1923 estiĝis pere de kuniĝo de Moravia Ostrava, Hrabová kaj Silezia Ostrava kun vico da ministvilaĝoj ampleksa industria centro, kies nomo estis Moravia Ostrava. En la jaroj 19351938 en la fabriko Ferfabriko Vítkovice estis fabrikataj multaj konsistaĵoj por ĉeĥoslovakaj antaŭmilitaj fortikaĵoj, precipe muldaĵoj kaj blendaj elementoj. Jam la 14-a de marto de 1939 okupis la urbon naziistaj soldataroj.

Post ampleksa kolapso de la giseja kaj kemia industrioj en kombino kun fermado de elminitaj minejoj (sur la teritorio de la urbo oni jam ne plu minas ekde la 30-a de junio 1994) kaj ampleksa investo en rebonigojn de damaĝoj en vivmedio Ostrava karakterize trapuriĝis. Pli emfazas maŝinindustria aktiveco kaj pluaj fakoj. Samtempe ĝi fariĝas elirpunkto por turismaj regionoj Jeseníky kaj Beskydy. Apud centoj de hektaroj da rekultivitaj areoj la urbo havas la tutan vicon de devenaj naturaj lokoj, el kiuj la tuta vico estas konservataj kiel ŝirmataj teritorioj. Temas ezemple pri regionoj Polanka arbaro kaj Polanka ebenaĵo, kiuj estas parto de Ŝirma pejzaĝa regiono Poodří. Al naturaj raraĵoj sur la teritorio de urbo apartenas ankaŭ migraj ŝtonegoj el sveda granito (devene el Skandinavio). Plua unikaĵo estas ŝutmonto Ema.

Signifaj historiaj eventoj en datoj[redakti | redakti fonton]

Divido de la urbo[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Administra kaj teritoria evoluo de Ostrava.

Nuntempe kreas urbon Ostravon laŭ ties statuto 23 urbaj partoj. La 14-an de septembro 1990 Nacia komitato de urbo Ostrava decidis, ke Ostrava estos dividita je 22 partoj (kun valideco ekde la 24-a de novembro 1990). La 1-an de januaro 1994 apartiĝis de Poruba la plej maljuna urba disktrikto - Plesná. Kelkaj partoj ensumigas pli da katastraj teritorioj.

Flago Urba parto Lokaj partoj Katastra teritorio
Flag of Hošťálkovice.png Hošťálkovice   Hošťálkovice
Flag of Hrabová.svg Hrabová   Hrabová
Flag of Krásné Pole.png Krásné Pole   Krásné Pole
Flag of Lhotka.jpg Lhotka   Lhotka u Ostravy
Flag of Mariánské Hory a Hulváky.svg Mariánské Hory kaj Hulváky Hulváky, Mariánské Hory Mariánské Hory, Zábřeh-Hulváky
Flag of Martinov.jpg Martinov   Martinov ve Slezsku
Flag of Michálkovice.jpg Michálkovice   Michálkovice
Flag of Moravská Ostrava a Přívoz.jpg Moravia Ostrava kaj Přívoz Moravia Ostrava, Přívoz Moravia Ostrava, Přívoz
Flag of Nová Bělá.gif Nová Bělá   Nová Bělá
Flag of Nová Ves.gif Nová Ves   Nová Ves u Ostravy
Flag of Ostrava-Jih.gif Ostrava-Sudo Bělský Les, Dubina, Hrabůvka, Výškovice, Zábřeh Dubina u Ostravy, Hrabůvka, Výškovice u Ostravy, Zábřeh nad Odrou
Flag of Petřkovice.gif Petřkovice   Petřkovice u Ostravy
Flag of Plesná.svg Plesná   Nová Plesná, Stará Plesná
Flag of Polanka nad Odrou.svg Polanka nad Odrou   Polanka nad Odrou
Flag of Poruba.jpg Poruba   Poruba, Poruba-sever
Flag of Proskovice.gif Proskovice   Proskovice
Flag of Pustkovec.jpg Pustkovec   Pustkovec
Flag of Radvanice a Bartovice.png Radvanice kaj Bartovice Bartovice, Radvanice Bartovice, Radvanice
Flag of Slezská Ostrava.jpg Silezia Ostrava Antošovice, Heřmanice, Hrušov, Koblov, Kunčice, Kunčičky, Muglinov, Silezia Ostrava Antošovice, Heřmanice, Hrušov, Koblov, Kunčice nad Ostravicí, Kunčičky, Muglinov, Silezia Ostrava
Flag of Stará Bělá.jpg Stará Bělá   Stará Bělá
Flag of Svinov.jpg Svinov   Svinov
Flag of Třebovice.jpg Třebovice   Třebovice ve Slezsku
Flag of Vítkovice.jpg Vítkovice   Vítkovice, Zábřeh-VŽ

Transporto[redakti | redakti fonton]

Publika transporto[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikoloj Tramtransporto en Ostrava, Trolebusa transporto en Ostrava kaj Urba aŭtobusa transporto en Ostrava.
Preĝejo de sankta Venceslao en Ostrava
Hotelo Imperial en Ostrava
Muzeo en Ostrava
En kvartalo Ostrava-Svinov
Urbaj partoj en Ostrava kun blazonoj
Vido al la urba blazono plantita antaŭ Nova urbodomo
Strato Nádražní en Moravia Ostrava en 2009

En Ostrava tramoj komencis veturi en la jaro 1894, kiam estis komencita trafiko de vapora tramo. La iom post iom disvatiĝanta reto estis en la jaro 1901 elektrizita. Novaj tramvojoj estis konstruitaj precipe suden kaj orienten de la urbocentro, por ke ili ne transkovriĝu kun reto de mallarĝtrakaj tramvojoj inter Ostrava, Karviná kaj Bohumín. En la jaro 1934 estis elektrizita tramvojo en Vítkovice, kiun trafikis Vítkovica mineja kaj metalurgia minado. Je interŝanĝo de la 40-aj jaroj kaj la 50-aj jaroj ĉiuj kompanioj trafikantaj la elektrajn tramvojojn kunigitaj en Transportan entreprenon Ostrava. Dum socialismo estis konstruitaj tramvojoj al urbopartoj (Poruba kaj al fabrikoj (Nova gisejo). Post renverso en la jaro 1989 la konstruado de tramvojoj estis haltigita. Fine de la 90-aj jaroj estis ankoraŭ malfermita sektoro laŭlonge strato Místecká. Nuntempe la tramtransporto en Ostrava apartenas al la plej modernaj en Ĉeĥio.

Trafiko de trolebusoj komenciĝis, simile kiel en multaj aliaj ĉeĥaj urboj post la dua mondmilito, konkrete en la jaro 1952, kiam estis trafikigita ronda trolebusa vojo ĉirkaŭ la urbocentro. En la 50-aj jaroj kaj la 60-aj jaroj la trolebusa transporto iom post iom forpuŝas la mallarĝtrakajn tramvojojn el la urbo. Fine de la 70-aj jaroj estis konstruita trolebusa linio al urboparto Fifejdy. La plilongigado de la reto finiĝis nur en duono de 90-aj jaroj, kiam trolebusoj unuafoje aperis en Koblov.

Hodiaŭ en Ostrava estas 17 tramlinioj, 9 trolebuslinioj kaj 59 buslinioj. Ĉefa transporta entrepreno estas Transporta entrepreno Ostrava

Oni planas ankaŭ kunigon de Ostrava kun odra akva transporto kiel parto de konstruado de Kanalo Danubo-Odro-Elbo.[4]

Proksime de Ostrava en distanco proksimume 20 km de la urbocentro troviĝas Flughaveno de Leoš Janáček Ostrava (IATA kodo: OSR).

Trajnkonekto[redakti | redakti fonton]

Tra Ostrava veturas internaciaj EuroCity trajnoj de Vieno al Varsovio kaj ankaŭ de Prago al Žilina. Ostrava havas ankaŭ regulan trajnkonekton kun Brno. Plej rapida konekto kun Prago estas vojaĝo per elektra trajnkompleto 680, la vojaĝo daŭras 2 horoj kaj 56 minutoj.

Kulturo kaj arto[redakti | redakti fonton]

En Ostrava estas kvar daŭraj teatroj. Apartenas inter ili Nacia teatro moraviasilezia, kiu havas du scenejojn (Teatro de Antonín Dvořák kaj Teatro de Jiří Myron), plu Teatro de Petr Bezruč, Kamera scenejo Areno kaj Teatro de marionetoj Ostrava, kie okazas ĉiujare marioneta festivalo Spectaculo Interesse Ostrava kaj ĉiun malparan jaron festivalo Teatra pilgrimo sen barieroj.

Agadas ĉi tie internacie agnoskata Filharmonio de Janáček Ostrava. Ĉiujare okazas internacia festivalo de klasika muziko Majo de Janáček. En la jaro 1999 harpistino Jana Boušková fondis internacian festivalon Harpaj tagoj Ostrava. Ekde la jaro 2002 en Ostrava okazas muzika festivalo Colours of Ostrava.

En Ostrava ekzistas vico da galerioj. Historie la plej malnova estas Galerio de belartoj kun sidejo en Domo de artoj, kiu administras signifajn kolektojn de la ĉeĥa kaj la monda artoj de la 19-a kaj la 20-a jarcento kaj verkoj de regionaj artistoj.

En 2009 Ostrava anoncis sian kandidatecon por Eŭropa ĉefurbo de kulturo en 2015.

Muzeoj[redakti | redakti fonton]

Turismaj celoj[redakti | redakti fonton]

Junularo[redakti | redakti fonton]

Enkadre de Ostrava funkcias Parlamento de infanoj kaj junularo de urbo Ostrava, kiu kunigas reprezentantojn de la ostravaj lernejoj el vico de junularo, ĝi ebligas al ili interŝanĝon de opinioj kaj instigas la ostravan junularon al aktiva eluzo de libera tempo (per formo de propraj agadoj kaj agadoj de siaj partneroj). La partnero de la parlamento estas ekzemple Magistrato de urbo ostrava, Regiona oficejo de Moraviasilezia regionoAmnesty International. Nombro de membroj moviĝas ĉirkaŭ cent, la parlamenton gvidas naŭmembra konsilantaro. Siajn reprezentantojn la parlamento elsendas al regionaj renkontiĝoj kaj ĝi havas tri delegitojn de Nacia parlamento de infanoj kaj junularo de Ĉeĥio. ondita ĝi estis la 27-a de aprilo 2007 en Nova urbodomo sub ŝirmo de Petr Kajnar, la tiutempa primatoro de Ostrava

Memorigaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ĉefaj rimarkindaĵoj en la centro de la urbo estas nova urbodomo kun turo 85 m alta, en parko de Komenský staras monumento kun maŭzoleo de 656 ruĝarmeanoj kaj 5 anoj de la 1-a ĉeĥoslovaka tanka brigado. La monumento estas nacia kultura memorigaĵo. Malnova urbodomo el la 16-a jarcento, en la 17-a ĝis la 18-a jarcentoj rekonstruata, nun kreas ostravan muzeon. En la urbo troviĝas ankaŭ novrenesanca templego, kiu ampleksas 4 000 personojn. En Silezia Ostrava estas burgoruino el la 14-a jarcento.

Verkistoj Vojtěch Martínek, A. C. Nor, poeto Petr Bezruč kaj aliaj dediĉis siajn verkojn al Ostrava-regiono. En Ostrava troviĝas ankaŭ Galerio de belartoj – la ĉeĥa skulptarto kaj pentrarto de la 19-a kaj la 20-a jarcentoj, kio estas unu el la plej pretendema instalaĵoj de eminentaj verkoj de la ĉeĥaj belartistoj (Domo de arto). Hodiaŭ ĉi havas sidejon Mineja altlernejo, pedagogia fakultato, faklernejoj ka. Ostrava estas ankaŭ regiona sidejo de regiono Moravia-Silezia Regiono.

En spacon Černá louka (Nigra herbejo) estis translokigitaj "Ŝtonegoj el Rovniny" – tio estas grupo de granitaj migraj ŝtonegoj, kreata naturmemorigaĵon. Migra ŝtonego, ankaŭ naturmemorigaĵo, en urboparto Kunčice estas la plej granda en Ĉeĥio.

Sporta historio de Ostrava[redakti | redakti fonton]

Ostrava en sia historio gastis la tutan vicon de sportaj eventoj. Inter la plej signifaj el ili apartenas:

Klarigoj:
MP - Monda Pokalo
EP - Eŭropa Pokalo

Krom tio en Ostrava ĉiujare okazas atletika renkontiĝo Ora sprintŝuo Ostrava, nome de la jaro 1961.

Partneraj urboj[redakti | redakti fonton]

Teatro de Antonín Dvořák en Ostrava

Famaj naskiĝintoj[redakti | redakti fonton]

Esperantistoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]

Ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Larger urban zone, Eurostat 2003
  2. Karakterizaĵo de la distrikto Ostrava-urbo, ČSÚ Ostrava, czso.cz
  3. Ostrava havas novan simbolon, ostrava.cz
  4. Kanala kunigo Danubo-Odra-Elbo, mmr.cz