Ŝutmonto Ema

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Fumo ascendanta sur pinto de la ŝutmonto

Ŝutmonto Ema (iam ankaŭ skribata kiel Ema-Terezie aŭ Terezie-Ema) estas ostrava konusa ŝutmonto kun pinto en alteco ĉirkaŭ 315 m.s.m.. Ĝi troviĝas en regiono de Silezia Ostrava sur la dekstra bordo de rivero Ostravice. Kreas ĝin milionoj da tunoj de minita rubaĵo el la ostravaj minejoj (areo 82 hektaroj, volumeno: pli ol 4 mil. m³). Komencoj de ties fondo verŝajne tuŝas ĝis tempo antaŭ la jaro 1920. La ŝutmonto senĉese laboras, tial emisias el ĝi blanketaj nubetoj de gasoj enhavantaj precipe sulfuran dioksidon. Ties surfaco estas senĉese varmigata per la internaj procedoj - interne de la brulanta ŝutmonto la temperaturo atingas ĝis 1500 °C. Dum tiu ĉi temperaturo estiĝas krom alia raraj mineraloj - porcelanitoj kaj jaspoj. Rilate al tiuj ĉi cirkonstancoj la eniro sur ĝin estas sole je propra danĝero.

Dank' al la varmo, kiu ascendas el la monto, kreskas sur la ŝutmonto termofila flaŭro. Troviĝas ĉi tie ankaŭ stepa faŭno. Sur la norda flanko estas densa arbaro, la suda flanko (kiu senĉese estas bruletanta) estas dume nuda.

Al la ŝutmonto eblas aliri de ostrava ekspoziciejo Nigra herbejo (respektive de Ponto de Miloš Sýkora) aŭ de zoo laŭ flava turisma marko. Klubo de ĉeĥaj turistoj nomigis tiun ĉi vojlinion laŭ Adolf Podroužka, la fondinto de la ĉeĥa turismo.

Ema ne estas la plej alta loko de Ostrava, tiu estas monteto en Krásné Pole (334 m n. m.).

[redakti] Fotografioj

[redakti] Eksteraj ligiloj


Ostrava CoA CZ.svg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Ostrava
Moers-Zeche Rheinpreußen Schacht 4-Förderturm.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Minado
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj