Krásné Pole (Ostrava)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Krásné Pole
kvartalo
Krásné pole, radnice, duben 2009.jpg
Urbodomo en Krásné Pole
Krásné Pole Plesná Pustkovec Poruba Martinov Třebovice Hošťálkovice Lhotka Petřkovice Silezia Ostrava Michálkovice Radvanice kaj Bartovice Moravia Ostrava kaj Přívoz Mariánské Hory kaj Hulváky Nová Ves Vítkovice Svinov Polanka nad Odrou Proskovice Ostrava-Sudo Hrabová Nová Bělá Stará BěláSituo de urba parto Krásné Pole  en Ostrava (klakmapo)
Pri ĉi tiu bildo
Flag of Krásné Pole.png
Flago
Krásné Pole CoA.png
Blazono
Oficiala nomo: Krásné Pole
Lando Flago de Ĉeĥio  Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Ostrava-urbo
Historiaj regionoj Ĉeĥa Silezio, Sudeta ĵupo Sudetio
Parto de Ostrava
Tipo de parto Urba parto
Observatorio Observatorio kaj planetario
Situo Krásné Pole
 - alteco 330 m s. m.
 - koordinatoj 49°50′27″N 18°07′12″E  /  49.84083°N, 18.12°O / 49.84083; 18.12 (Krásné Pole (Ostrava))
Areo 5,43 km² (543 ha)
Loĝantaro 2 522 (30.06.2010)
Denseco 464,46 loĝ./km²
Unua skribmencio 1424
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 725 26
Situo de Krásné Pole enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo de Krásné Pole enkadre de Ĉeĥio
Krásné Pole enkadre de Moraviasilezia regiono
ButtonRed.svg
Krásné Pole enkadre de Moraviasilezia regiono
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Krásné Pole
Retpaĝo: www.krasnepole.mmo.cz
Portal.svg Portalo pri Ostrava

Krásné Pole estas ekde la 24-a de novembro 1990 urboparto de la statuta urbo Ostrava. Ĝi situas okcidente de Ostrava.

Historio[redakti | redakti fonton]

  • Vilaĝo fondita ĉirkaŭ la 13-a jarcento.
  • La unua skriba dokumento pri la vilaĝo Krásné Pole estas el la jaro 1424.
  • En la jaro 1447 princo Vilém lasis Krásné Pole en proprumadon de varleto Jan Donát el Velká Polom.
  • En la jaro 1486 heredinto Petr Donát vendis velkopoloman senjorujon (la vilaĝon kaj burgaron Velká Polom, Krásné Pole, Vřesina, Čavisov, Lhotka) al fratoj Matěj kaj Petr Psinskidoj z Žitné.
  • En la jaro 1492 Petr Psinský z Žitné a z Velké Polomi vendis la senjorujon al Jan z Ochab a z Bukvic, lia edzino Hedvika z Bitova kaj ilia filo Jindřich.
  • En la jaro 1494 Jindřich z Ochab donis al sia edzino Anna z Petřvaldu doton 625 hungaraj florenoj en Krásné Pole, Čavisov kaj Lhotka.
  • En la jaro 1500 tiu ĉi senjorujo transiris pro vendo je Jiřík Šíp z Bránice.
  • En la jaro 1506 ĝi denove revenis en la posedaĵon de familio de Jindřich Hukovský z Ochab. Poste la senjorujon heredis lia filino Kateřina, kiu edziniĝis al Mikuláš Pražmo z Bílkova. Lasta el la familio de Pražmidoj, Karel Štěpán Josef grafo Pražma, vendis ĝin al Jiří Štěpán grafo el Vrbno.
  • En la jaro 1685 Ferdinand Oktavián (filo de Jiří Štěpán) vendis la senjorujon al velehrada monaĥejo.
  • En la jaro 1702 la velkopoloman senjorujon aĉetis Jindřich alodulo Wilczek el Dobrá Zemice kaj el Hlučín kaj kunigis ĝin kun klimkovica senjorujo. En ilia tenado la vilaĝo restis ĝis nuligo de servuteco en la jaro 1848.
  • En la jaro 1843 en Krásné Pole estis 458 loĝantoj kaj 53 domoj.
  • En la jaro 1890 en Krásné Pole estis 645 loĝantoj kaj 115 domoj.
  • En la jaro 1921 en Krásné Pole estis 1 076 loĝantoj kaj 174 domoj.
  • En la jaro 1926 Krásné Pole estis alligita al loka tramvojo Svinov - Kyjovice.
  • La 9-an de oktobro 1938 la municipo estis surbaze de Munkena interkonsento alligita al la nazia Germanio kaj enmembrigita en la t.n. Sudetan ĵupon en registara distrikto Opava.
  • La 26-an de aprilo 1945 ĝi estis post malfacilaj bataloj liberigita fare de Ruĝa Armeo.
  • En la jaro 1947 loĝis en Krásné Pole 1 272 loĝantoj.
  • En la jaro 1955 estis komencita aŭtobusa transporto ĝis Ostrava.
  • En la jaro 1961 loĝis en 322 domoj kun 456 loĝejoj 1 643 loĝantoj.
  • La 26-an de aprilo 1976 la municipo estis aligita al Ostrava.

Interesaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Preĝejo de sankta Hedviko - patronino de Silezio
  • Fajroestingista ekipaĵarejo (110 jaroj de agado de la propravolaj fajroestingistoj en la municipo Krásné Pole)
  • Tombejo kun memorigaj arboj (buk červený)
  • tra la urboparto en ties malsupra parto kondukas kampa kaj arbara tramvojo el Ostrava-Poruba ĝis Kyjovice, temas pri transporta apartaĵo kaj kuriozaĵo (fakte tio estas restaĵo de la devena sistemo de malnova loka interurba transporto en Ostrava-regiono)