Ĉeĥa Silezio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ĉeĥa Silezio
ĉeĥe: České Slezsko, germane: Tschechisch-Schlesien, pole: Śląsk Czeski
teritorio
Opava - Slezské Divadlo 01.jpg
Silezia teatro en Opava
Flag of Czech Silesia.svg
Flago
Silesia.svg
Blazono
Oficiala nomo: České Slezsko
Lando Flago de Ĉeĥio  Ĉeĥio
Apartaj regionoj Teŝinio, Hluĉinio
Administraj regionoj Regiono Olomouc parte, Moraviasilezia regiono parte
Historiaj regionoj
Parto de Silezio
Montaroj
Najbaras kun Pola Silezio Pollando, Slovakio ŝtato, Moravio Ĉeĥio
Plej grandaj urboj
Kelkaj riveroj
Ĉefurbo Opava historie
Plej alta punkto
 - situo Praděd
 - alteco 1 492 m s. m.
Areo 4 459 km² (445 900 ha)
Loĝantaro 1 000 000
Denseco 224,27 loĝ./km²
Situo de Ĉeĥa Silezio enkadre de Ĉeĥio
Situo de Ĉeĥa Silezio enkadre de Ĉeĥio
Ruĝe estas markitaj Moraviaj enklavoj en Silezio
Ruĝe estas markitaj Moraviaj enklavoj en Silezio
Mapo de Ĉeĥa Silezio (limigita per dika linio, strekume hodiaŭa Moraviasilezia regiono) post la jaro 1920
Mapo de Ĉeĥa Silezio (limigita per dika linio, strekume hodiaŭa Moraviasilezia regiono) post la jaro 1920
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Czech Silesia

Ĉeĥa Silezio (loĝata de Silezianoj) – iam ankaŭ Moravia Silezio, ĝis 1918 Aŭstria SilezioAŭstruja Silezio, 19181945 ankaŭ Sudeta Silezio – estas historia teritorio situanta oriente en Ĉeĥio kun areo 4 452 km2 kaj proksimume 1 miliono da loĝantoj. Historia ĉefurbo estas Opava. Escepte de la moderna distrikto Jeseník (kiu estas parto de Regiono Olomouc), la teritorio apartenas al Moravia-Silezia Regiono. Sude ĝi najbaras kun Moravio; sudoriente kun Slovakio; oriente, norde kaj sudokcidente kun Pola Silezio (konkrete kun provincoj Malsupra Silezio, Silezio (provinco de Pollando), Opolio).

Ĉeĥa Silezio situas en regiono de Sudetoj, kiuj oriente ŝanĝiĝas en Karpatoj. Ĉeĥa Silezio estadas ofte erare konsiderata kiel parto de Moravio. La plej gravaj riveroj estas Odro, Opava kaj Olše, kiuj parte fermas limon kun Pollando. La riveroj Odro kaj Ostravice poste kreas ankaŭ parton de la historia landa limo kun Moravio. Krom urbo Ostrava situanta en la historia landa limo kun Moravio (Moravia Ostrava kaj Silezia Ostrava) apartenas inter signifaj sileziaj urboj la historiaj metropoloj de la ĉeĥa Silezio urboj Opava, Krnov, Český Těšín, Karviná, Třinec kaj pluaj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Silezio ekde mezepoko ĝis la 17-a jarcento[redakti | redakti fonton]

Silezio fariĝis kiel apuda lando de Krono parto de Ĉeĥio dum regado de Karolo la 4-a la 9-an de oktobro de 1356, kvankam sub kontrolo de la ĉeĥa ŝtato ĝi estis jam dum Boleslav la 1-a. Sed liaj sekvintoj ne sukcesis ĝin teni kaj Silezion priregis Piastidoj, kiuj ĉi tie en unuopaj sileziaj princlandoj en la plej diversaj linioj regis ĝis fino de la 17-a jarcento.

Periodo 17421849[redakti | redakti fonton]

Post batalo ĉe Molvico la 10-an de aprilo de 1741 estis decida parto de Silezio en la fakto perdita por Maria Teresia. Per Vroclava (Berlina) paco el la 11-a de junio de 1742 prusia reĝo Frederiko la 2-a akiris pli ol 85 % da silezia teritorio inkluzive de regiono de Klodsko (sume 40 182 km2). La restanta parto de Silezio (kiu restis en habsburga monarĥio, mezuris 5 147 km2) estis organizita kiel memstara lando, senĉese pli ofte nomata kiel Aŭstria Silezio / Österreichisch-Schlesien (la hodiaŭa Ĉeĥa Silezio). Aŭstria Silezio ensumigis la tutan princlandon teŝinan, sudan parton de princlando opava kaj krnova kaj malgrandan montoriĉan parton de Nisa princlando kun Cukmantl (hodiaŭ Zlaté Hory), Frývaldov (la hodiaŭa Jeseník), Vidnava kaj Javorník. La ĉefurbo de Aŭstria Silezio fariĝis Opava, kie estis establita sidejo de reĝlanda oficejo. En la jaroj 17821849 Silezio estis kunigita kun Moravio kaj subordigita al moravia-silezia gubernio. Polico en Aŭstria Silezio post establo de polica direkcio en Opava (1786) estis organizita memstare. En silezia koncilio (princa koncilio, publika konvento) kunvenis 4 sileziaj princoj kaj reprezentanto de opava-krnova nobelaro. La princan koncilion kunvokis kutime unufoje dum jaro ĉeĥa reĝo, kutimajn aferojn oni solvis kelkfoje dum jaro en traktadoj de la t.n. publika konvento. La silezia koncilio sesiis eĉ en la tempo, kiam Aŭstria Silezio estis kunigita kun Moravio. Ankaŭ en unuopaj sileziaj princlandoj funkciis registaroj, sed ties kompetencoj ĝenerale transiris al regionaj oficejoj. El la koncilioj de la unuopaj princlandoj evoluigis certan aktivecon nur koncilio de opava-krnova nobelaro. La politika administracio estis transprenata en tri regionojn destinitaj en la jaro 1744 (Teŝina, Opava-krnova kaj Nisa) kaj iliaj ĉiujare alternataj landaj urbestroj. Jozefo la 2-a dividigis en la jaro 1783 Aŭstrian Silezion en du regionojn: Opavan kaj Teŝinan. Jozefo la 2-a administracie subigis al opavia regiono ankaŭ teritoriojn de moraviaj enklavoj en Silezio, kiuj estis ekde tiu tempo administrataj enkadre de Aŭstria Silezio, kvankam ili plu estis kalkulataj al Moravio kaj ili estis administrataj laŭ moraviaj leĝoj. Al opava regiono apartenis memstara nobelaraj sinjorujoj (status minor) de Bruntál, Albrechtice kaj bienoj de urbo Opava; al Teŝina regiono sinjorujoj de Bílá, Orlová, Ráj, Rychvald, Lutyň, Frýdek, Fryštát, Doubrava kaj la restinta parto de sinjorujo al Bohumín. El la sinjorujo de Bílá estiĝis aloda sinjorujo kun voĉo en la princa koncilio (status maior), kiu estis en la jaro 1754 avancita je princlando (Bílá princlando; Nisan princlandon tenis vroclava episkopo, Regionon Opava kun regiono Krnov apertenis al Liĥtenŝtejnoj, feŭdaj tenantoj de regiono Těšín estis ekde la jaro 1722 dinastio de Lotrinoj kaj ekde 1765 apudaj branĉoj de la reganta habsburga-lotrina dinastio, regionon de Bílá akiris princoj Sulkowidoj.

Dum regado de Jozefo la 2-a estis krom aliaj farataj reformoj, kiuj krom jam la menciitaj ŝanĝoj en la areo de la regionoj, rilatis al klopodoj pri anstataŭigo de la urba aŭtonomio de birokratia magistrato, ili montriĝis ankaŭ en kreskanta influo de la ŝtato al administrado de la sinjorujoj, en ŝanĝoj en kompetencoj de juĝejoj, en fiska politiko k.s. El disponoj de la eklezia administrado estis la plej grava establo de aŭgsburga konsistorio en Těšín, kiu estis dum Jozefo la 2-a transportita ĝis Vieno. Jozefo la 2-a provis, sed ĉifoje sensukcese, establi episkopejon en Opava, per kio li volis forigi splitiĝon en la katolika eklezia administrado.

Pro la divido de Silezio en la jaro 1742 militsuferoj de la loĝantaro ne finiĝis. Dum la 2-a silezia milito prusiaj soldataroj en la jaro 1744 denove konkeris urbojn Těšín, Opava kaj Krnov, poste la aŭstria soldataro enpenetris ĝis malantaŭ Racibórz kaj Opole, post tio ĝi denove retiriĝis kaj per paco en Dresdeno (1745) la milito inter Prusio kaj Aŭstrio estis finigita kun la sama rezulto kiel antaŭ tri jaroj en Vroclavo. En la sepjara milito prusoj denove konkeris urbojn Opava kaj Těšín, ambaŭ rivalantaj armeoj kelkfoje alternis en la silezia teritorio kaj ankoraŭ en la jaro 1762 prusia generalo Werner denove transire konkeris regionon de Opava. La paco en Hubertsburg (1763) denove renovigis la antaŭan staton. Post 15 jaroj Prusio denove militis kontraŭ Aŭstrio en la t.n. terpoma milito. Somere 1778 prusiaj soldataroj invadis ĝis regionon Opava, konkeris urbojn Cukmantl kaj Vidnava kaj post kelkaj interbataloj, en kiuj ambaŭ flankoj batalis kun alternaj sukcesoj, ankaŭ urbojn Opava kaj Vítkov. Post nelonge prusoj estis denove forpuŝitaj. Sed decida batalo en Silezio eĉ ne en Bohemio ne okazis. La 8-an de marto de 1779 estis fermita paco en Těšín. La pacon en Těšín oni tre brue solenis, teŝinaj burĝaninoj, kiuj ankoraŭ iradis en popolkostumoj, mendis tualetojn por la solenoj jen el Vieno, por ke ili povu konkurenci al opavaninoj en „modaj vestoj“. La senĉesaj militoj kaj pligrandiĝanta laborega devo estis kaŭzo de oftaj kamparanaj ribeloj. En la prusia flanko ili okazis en la jaro 1765; servutuloj tiam ekribelis en Oldřišov, Kobeřice, Chuchelná kaj Krzanowice. En la aŭstria parto de Silezio la servutuloj prezentiĝis je unu jaro pli malfrue en regiono de Klimkovice kaj precipe en regiono de Těšín. Gvidanto de deputitaro de la servutuloj Ondro Foltýn sukcesis enpenetri ĝis Vieno, kie li transdonis ĉe la kortego la servutulan plendon. Lia arestigo poste estis iniciato al ribelo de servutuloj el 58 vilaĝoj. En pluaj jaroj ekribelis servutuloj en Stěbořice en Regiono Opava kaj denove subgvide de Ondro Foltýn en sinjorujo en Fryštát. La granda malkontenteco de la servutula popolo estis kaŭzo de eldono de laboregpatento por Silezio (1771). La laboregpatento iom limigis la libervolan konduton de la superularo, sed pli principan signifon por posteno de la servutuloj kaj por pli libera entreprenado en agrikulturo kaj industrio havis nur la konata patento de Jozefo la 2-a – la patento pri nuligo de servuteco (1781). La laboregdevoj kaj kelkaj pluaj formoj de jura dependo de la servutuloj pludaŭris ĝis la revolucia jaro 1848. Netuta monato antaŭ la nuligo de la servuteco estis eldonita patento tolerema, kiu leĝigis aŭgsburgan, kalvinan kaj ortodoksan konfesiojn kaj evangelistojn (tiuj jam antaŭ en regiono Těšín havis certajn eblecojn de la religia vivo) civite egalrajtigis kun katolikoj. La posteno de la eklezio cetere estis jam antaŭe malfortigita pro nuligo de la jezuita ordeno. En la jaro 1782 poste estis nuligitaj ĉiuj monaĥejoj krom tiuj, kiuj okupiĝis per edukado de junularo, flegado de malsanuloj k.s. En Opava estis tiam nuligita dominikana monaĥejo kaj monaĥejo de klaristinoj, el la li malnovaj restis nur minorita, en Krnov restis nur monaĥejo de minoritoj, en Frývaldov kaj Bílá Voda restis piaristaj kolegioj, sed en Těšín estis konservitaj ĉiuj monaĥejoj. El la nuligita havaĵo estis kreata eklezia fonduso, kiu estis uzata por establo de novaj paroĥejoj. Ekde la 40-aj jaroj de la 19-a jarcento en Opava agadis fratinoj de Ordeno de germanaj kavaliroj (zorgo pri malsanuloj, malriĉula zorgo, edukado de junulinoj) kaj kelkaj pluaj virinaj ordenoj kun humanisma misio. Novaj virinaj ordenoj komencis agadi ankaŭ en aliaj lokoj de Aŭstria Silezio (Bruntál, Albrechtice, Vidnava, Cukmantl). Iom moderiĝis persekutado de judoj, kiuj estis ekde la jaro 1752 en Aŭstria Silezio tolerataj. En duono de la 18-a jarcento vivis en Aŭstria Silezio netutaj 600 judoj. Ĉeĥa Silezio ne fariĝis batalkampo dum la militoj de Aŭstrio kontraŭ revoluciema Francio kaj dum la militoj de Napoléon Bonaparte. Sed junaj homoj estis perforte rekrutigataj en la armeon, ĉirkaŭ la jaro 1800 estis eĉ rekrutigita 22 lernantoj de gimnazio en Opava. Inflacio kreskis, impostoj kaj eksterordinaraj kontribuoj, la lando suferis pro marŝoj de aliancanaj armeoj. Jam en la jaro 1798 trairis tra regiono de Těšín 60 000 soldatoj de la rusia helpkorpuso kaj taĉmentoj de la francaj elmigrintoj. En la jaro 1805 tra regionoj Opava kaj Těšín direktis sin la rusa armeo al Slavkov (vidu: Batalo ĉe Slavkov) kaj post malvenko kontraŭ Silezio la rusa armeo revenis eĉ kun la familio de habsburga monarĥo. En la soldataro kaj inter civilula loĝantaro disvastiĝis kontaĝaj malsanoj. En lastaj militjaroj estis rekviziciataj la oraj kaj la arĝentaj objektoj, la monerbiletoj estis devalorigitaj, ĝenerale kreskis multekosteco, kiu cedis nur en la 20-aj jaroj. Ekde la 20-a de oktobro ĝis la 20-a de decembro de 1820 en Opava okazis unu el kongresoj de la t.n. sankta alianco. La aŭstria imperiestro Francisko Jozefo la 1-a, la rusa caro Aleksandro la 1-a kaj la prusia reĝo Frederiko Vilemo la 3-a kaj reprezentantoj de Anglio kaj Francio traktis pri interveno kontraŭ la revolucio en Napolo. La opavanoj en la tempo de la kongreso ja enspezis multe da mono, sed ili havis ankaŭ grandajn elspezojn pro solena lumigo, pro instaligo de diversaj solenpordegoj kaj pro establo de speciala promenejo (Aleo de amikeco). Sekvis periodo de sukcesa ekonomia kaj socia evoluo, sed kiu estis rompata de proporcie oftaj epidemioj kaj pro mizerigado de kamparanaj tavoloj. En la jaro 1846 sekve de infekto de terpomoj eksplodis malsatmortado, kiu estis unu el kaŭzoj kaj montroj de profunda socia krizo. En la jaro 1847 nur en regiono Těšín mortis pro la epidemio pli ol 5 000 kaj en la jaro 1848 eĉ preskaŭ 16 000 homoj. En regiono Opava, sed ankaŭ en aliaj partoj de Ĉeĥa Silezio estis notataj reagoj de ribeloj de sileziaj teksistoj. Gravaj ŝanĝoj okazis en baza lernejafero. La grandega analfabeteco estis iom post iom forigata. En la jaro 1772 el 25 339 infanoj en regionoj Opava kaj Krnov vizitis lernejon nur 1 604 (en Opava mem el 500 – 600 infanoj vizitis lernejon en la fakto nur 40). En regiono Těšín kaj en Bílá-princlando el 25 696 infanoj vizitis lernejon 310, nome nur dum vintraj monatoj. Lernejregularo de Maria Teresia el la jaro 1774 enpraktikigis devan lernejan viziton por infanoj de 6 ĝis 12 jaroj kaj ĝi ordonis fondi la t.n. trivialajn lernejojn en provinco. En Opava (1775), en Těšín (1777), en Krnov (1780) kaj poste en pluaj pli grandaj urboj estis fondataj ĉefaj lernejoj, en kiuj oni instruis ankaŭ fakturadon, geometrion, geodezion, meĥanikon, konstruaferojn, skribadon de leteroj, natursciencon, historion. La ĉefa lernejo en Opava estis samtempe la t.n. normala lernejo, kiu preparis ankaŭ estontajn instruistojn. Piarisma gimnazio en Bruntál en la jaro 1778 ŝanĝiĝis en ĉefan lernejon, simile kiel en la jaro 1829 latina lernejo en Bílá Voda. Ankaŭ la eksa jezuita gimnazio en Těšín estis subgvide de eksjezuito reformita kaj nombro de lernejjaroj estis plinombrigita el 4 al 6. En Těšín agadis apud ĝi ankaŭ evangelia lernejo, kiu ŝanĝiĝis en la jaro 1810 en gimnazion. Antaŭ la reformo de Maria Teresia estis en partoj de Silezio apartenantaj al vroclava episkopujo sole 48 sporade vizitataj paroĥejaj lernejoj, en la tempo de Jozefo la 2-a tio estis jam 3 ĉefaj lernejoj, 85 trivialaj lernejoj kaj 39 filiaj lernejoj. En la jaro 1831 en regiono Opava estis 4 ĉefaj lernejoj kaj 222 trivialaj lernejoj kun preskaŭ 50 000 lernantoj. El la suma nombro 238 lernejoj en tiu ĉi parto de Silezio tio estis 192 germanaj kaj 46 slavaj.

En la observata periodo okazis en Aŭstria Silezio neordinara kresko de civilizacia nivelo kaj kulturvivo precipe en gravaj centroj. En Opava aperis ekde la jaro 1788 ĵurnaloj (Oesterreichische Kriegs- und Friedenschronik, ekde la jaro 1807 Troppauer Zeitung), en 1805 urba teatro en Opava ricevis memstaran konstruaĵon kaj en 1814 estiĝis Gimnazia muzeo, evidente la plej malnova publika muzeo en la teritorio de Ĉeĥio. Klerigaj ideoj trairadis agilan nelacigeblan agadon de opava urbestro Johann Schössler (17971834), de historiisto Faustin Ense kaj de iliaj kunlaborantoj. El sileziaj politikistoj eminentis la unua prezidanto de opava reĝa oficejo Friedrich Wilhelm Haugwitz, signifa organizanto de la administraj reformoj de Maria Teresia. El kulturhistorio de la plej okcidenta parto de Silezio ni nomu almenaŭ kortegan kapelestron de nisa episkopo Filipo Schaffgotsch, Karolon Ditters el Dittersdorf, Reginaldon Kneifelon, konsistanto de ampleksa historia topografio de aŭstria Silezio, kaj W. Priessnitz, fondinto de banloko en Jeseník. En Těšín agadis Leopold Šešrník, aŭtoro de vico da sciencaj diskutoj kaj fondinto de teŝina muzeo, kiu estiĝis ankoraŭ antaŭ la opava. Tie vivis ankaŭ signifa historiisto Albin Heinrich, el regiono Těšín devenis inventisto Josef Božek k.a. En la dua duono de la 18-a jarcento kaj en la unuaj dekjaroj de la 19-a jarcento estis en Silezio fondataj banlokoj, kiuj same fariĝadis centroj de komuna vivo. Al la plej konataj apartenis Karlova Studánka, Jánské Koupele, Gräfenberg kaj Dolní Lipová. Ekde duono de la 18-a jarcento venas en Silezio abrupta germaniga kurso, realigata jam celkonscie pere de oficejoj kaj lernejoj. En la opava parto de Silezio ĝi estis multe pli karakteriza ol en la teŝina. En regiono Krnov la ĉeĥa lingva teritorio preskaŭ malaperis kaj ankaŭ en regiono Opava ĝi malgrandiĝis. En Opava ĉeĥe parolis nur pli malaltaj tavoloj kaj loĝantoj de periferioj. En la urbo oni predikis ĝis fino de la 18-a jarcento. Por la popolo tie aperis ankoraŭ kelkaj ĉeĥaj presaĵoj de plimulte religia enhavo. Evidente la plej signifa ĉeĥa aŭtoro estis Jan Novák el Velká Polom, instruisto de teŝina kaj opava gimnazio, aŭtoro de kelke da lernolibroj de la germana lingvo. Maria Teresia ja ankoraŭ konfirmis rajtojn de la opava kaj la teŝina nobelaro ĉeĥe, sed la germana lingvo iom post iom venkis kiel en la ŝtata, same ankaŭ en nobelara oficado. Post la jaro 1790 la germana lingvo fine superis eĉ en la teŝinaj oficejoj, eĉ kiam tie oni oficis ĉeĥe ĝis la jaro 1817. La ĉeĥa lingvo pluekzistis en oficejoj en Frýdek kaj en Klimkovice, ĝi estis kutima en patrimoniala oficado, ankaŭ proklamojn de moravia-silezia gubernio oni presis ĉeĥe, en la ĉeĥa teritorioj kaj en regiono Těšín ĝi superis en provincaj lernejoj. La moderna nacia konscio estis en Silezio antaŭ la jaro 1848 relative la plej forta ĉe germanoj. Tiuj, kiuj proklamis pri si, ke ili estas patriotoj, tiuj komprenis sian „patriotecon“ prefere en rilato al la ŝtato aŭ al naskiĝregiono. Inter ĉeĥoj procedo de la nacia renaskiĝo trafis nur mallarĝan amaseton da homoj. Tute unika estis publicisma kaj nacie konscia agado de Cyprián Lelek, vikario el Hlučín, aŭtoro de Reskribo de Silezio (1846) kaj Silabolernolibro kaj legolibro por la plej malgrandaj infanoj (1846). En regiono Těšín ekzistis en la 40-aj jaroj du polaj kaj unu ĉeĥa legrondeto de studentoj de evangelia gimnazio.

Periodo 18501918[redakti | redakti fonton]

Silezia landa asembleo en Opava en la jaro 1900

En la jaro 1850 la t.n. Aŭstria Silezio estas apartigita de Moravio kaj ĝi fariĝas unu el kronaj landoj, dukolando Supra Silezio kaj Malsupra Silezio kun ĉefurbo Opava. Tiutempe ĝi havis sen teritorioj de la moraviaj enklavoj 5 147 km2. Tiu estis poste por mallonga tempo (ekde la 5-a de novembro de 1860 ĝis la 29-a de marto de 1861) denove kunigita kun Moravio.

En la jaro 1850 samtempe okazas nuligo de ambaŭ regionoj kaj ties divido inter 22 nove estiĝintaj la t.n. miksitaj distriktoj kaj 1 laŭstatuta urbo (Opava). Tiu ĉi divido estis poste en la jaro 1868 anstataŭigita per divido en 7 politikajn distriktojn (Bílsko, Bruntál, Fryštát, Frývaldov, Krnov, Opava, Těšín) kaj 3 laŭstatutajn urbojn, kiuj ne apartenis al tiuj ĉi distriktoj (Bílsko, Frýdek, Opava). En la jaro 1896 estiĝas el parto de la teritorio de la politika distrikto Opava nova politika distrikto Bílovec, kaj la 1-an de oktobro de 1901 ankaŭ politika distrikto Frýdek, aparenanta devene ĝis politika distrikto Těšín. La nombro de politikaj distriktoj ĝis la jaro 1918 plinombriĝis per tio al 9.

La teritorioj de la politikaj distriktoj plu dividiĝis en juĝejajn distriktojn, kio estis teritoriaj unuoj, laŭ kiuj estis organizita justico. Pli malfrue ekzemple okazadis, ke unu juĝeja distrikto estis dividita inter 2 aŭ pli da politikaj distriktoj. Administradon de la miksitaj kaj pli malfrue politikaj distriktoj gvidis distrikta hetmanujo frunte kun hetmano.

Proksima nacieca konsisto laŭ interrilata lingvo laŭ popolnombrado el la jaro 1910:

  • ĉeĥoj: 180 348 (24,33%)
  • germanoj: 325 523 (43,90%)
  • poloj: 235 224 (31,71%)

noto: La interrilata lingvo, do la lingvo de kutima, ĉiutaga interrilato, estadas misinterpretita utile al majoritata lingvo de la monarĥio, do al la germana. En tiun ĉi kategorion ensumiĝas ankaŭ judoj, kiuj en Moravio kaj en aŭstria Silezio grandparte elektis la germanan, kaj ili plinombriĝas tiel la germana kvocienton.

Periodo 19181948[redakti | redakti fonton]

Kiam Ĉeĥoslovakio estis estiĝinta, al Ĉeĥa Silezio estas aligita en la jaro 1920 Regiono Hlučín (iama parto de prusia anekso) kaj post pli longa disputo kaj mallonga armea konflikto sekvata de internacia arbitracio estas rezignita al Pollando parto de regiono Těšín oriente de rivero Olše.

Ĉeĥa Silezio administracie (post la estiĝo de Ĉeĥoslovakio Lando Silezia) post la aligo de Regiono Hlučín kaj la rezigno de la parto de regiono Těšín utile al Pollando, membriĝis en 11 politikajn distriktojn: Bílovec, Bruntál, Český Těšín, Frýdek-urbo, Frýdek-provinco, Fryštát, Frývaldov, Hlučín, Krnov, Opava-urbo, Opava-provinco (el ili Opava-urbo kaj Frýdek-urbo estis laŭstatutaj urboj). Pli malfrue la nombro de la politikaj distriktoj malplinombriĝis al 10 (urbo Frýdek perdis postenon de la laŭstatuta urbo, tial la politikaj distriktoj Frýdek-urbo kaj Frýdek-provinco estis kunigitaj en politikan distrikton Frýdek).

En la jaro 1928 ĉeĥa Silezio estas kunigita kun Moravio en Landon Moravia-Silezian. La kaŭzo de tiu ĉi akto estis ne nur la malgranda grandeco de Ĉeĥa Silezio, sed ankaŭ klopodo pri malfortigo de politika influo de ĉi tieaj sudetaj germanoj. Post munkena interkonsento estas en oktobro de 1938 plimulto da Ĉeĥa Silezio aligita al la nazia Germanio (Regiono Hlučín estas aligita rekte al Regno, kie ĝi fariĝas parto de Prusia Silezio; la eksa Regiono Opava fariĝas parto de sudeta regiono (Gau Sudetenland); parton (proksimume la teritoriojn de la politikaj distriktoj Fryštát kaj Český Těšín) poste okupas Pollando (post atako kontraŭ Pollando en la jaro 1939 kaj ties sekva malvenko ankaŭ tiu ĉi teritorio fariĝas parto de la nazia Germanio kaj ĝi estas aligita al Prusia Silezio). La restanta parto (proksimume en amplekso de la politika distrikto Frýdek) estas aligita al Moravio kaj komune kun ĝi post okupacio el la 15-a de marto de 1939 ĝi fariĝas parto de Protektorato Bohemio kaj Moravio. Kiam la dua mondmilito finiĝis, la limo estas revenanta al la antaŭmunkena stato, dum kio preskaŭ ĉiuj germanoj estas forŝovitaj, kaj Ĉeĥa Silezio fariĝas parto de Silezia filio de Lando Moravia-Silezia.

Periodo 19492000[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1949 Ĉeĥa Silezio estas dividita inter Regiono Ostrava kaj Regiono Olomouc, ekde la jaro 1960 ĝi estas parto de Normoravia regiono. Ekde la jaro 2000 ĝi estas denove dividita inter Regiono Olomouc kaj Moravia-Silezia Regiono (devene Regiono Ostrava).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Flago-de-Ĉeĥio.svg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Ĉeĥio