Teŝinio
| Teŝinio | |
| ĉeĥe: Těšínsko, ĉeĥe: Těšínské Slezsko, pole: Śląsk Cieszyński, pole: Ziemia Cieszyńska, germane: Teschener Schlesien | |
| teritorio | |
|
La dividita urbo: pola Teŝino (maldekstre), rivero Olše, ĉeĥa Český Těšín (dekstre). Vido el la teŝina Piastida turo.
|
|
| Landoj | Ĉeĥio, Pollando |
|---|---|
| Regionoj | Moraviasilezia regiono Ĉeĥio, Silezia Provinco Pollando |
| Historiaj regionoj | Teŝina princlando, Silezio |
| Montaroj | Moraviasileziaj Beskidoj, Sileziaj Beskidoj |
| Riveroj |
5
|
| Ĉefurbo | Teŝino historia |
| Loĝantaro | ?? |
| Horzono | MET (UTC+1) |
| - somera tempo | MEST (UTC+2) |
| Dialekto | Teŝina dialekto |
Teŝinio, ankaŭ Teŝinia Silezio (pole Śląsk Cieszyński, Ziemia Cieszyńska, germane Teschener Schlesien) estas termino markanta la teritorion de la eksa Teŝina princlando en Silezio inkluzive de ĉiuj ties eksaj teritorioj, el kiuj fariĝis memstaraj landaj ŝtatoj, kaj kun la teritorio de landa ŝtato Bohumín, neniam apartenanta al ĝi.
Okcidente Teŝinio estas limigita proksimume de fluoj de riveroj de Ostravice kaj Odro (la limoj fakte diversloke zigzagis laŭlonge laŭ ambaŭ riveroj) kaj el oriento de rivero Biała. Historia metropolo de la teritorio estas Teŝino. Hodiaŭ la teritorio estas dividita inter Ĉeĥio (proksimume 56 % de la eksa teritorio) kaj Pollando (proksimume 44 % de la eksa teritorio).
Enhavo |
La teritorio [redakti]
La teritorio de Teŝinio ensumigas la orientan (silezian) parton de urbo Ostrava, distrikto Karviná (Karviná, Havířov, Orlová, Bohumín kaj Český Těšín), parto de distrikto Frýdek-Místek (Frýdek, Třinec, Jablunkov, Hnojník) kaj nuntempan polan disktrikton Cieszyn ĝis duurbo Bielsko-Biała, kiu estas el duono en Silezio (al Teŝinio apartenas Bielsko kaj duone en Malgrandpolio (urbo Biała).
Teŝinio estas parto de Moraviasilezia regiono (la ĉeĥa parto) kaj Silezia Provinco (la pola parto). La apudlimregiona kunlaboro desaltas precipe en projekto de eŭroregiono Těšínské Slezsko - Śląsk Cieszyński.
Historio [redakti]
Praepoko kaj la unuaj mezepokaj ŝtatformacioj [redakti]
La plej arkeologiaj trovoj sur Teŝinio devenas el proksimume el tempo 10 000 – 8 000 a.K. Ili ja respondas pri neniel densa loĝigo, sed ili signas, ke jam en tiu ĉi tempo tiu ĉi regiono estis grava komunikila regiono, tra kiu kondukis padoj kunigantaj akvejojn de Morava, Odra, Vistulo kaj Váh.[1]
Referencoj [redakti]
- ↑ Těšínsko. 1. díl: Přírodní prostředí, dějiny, obyvatelstvo, nářečí, zaměstnání. 1. vyd. Šenov u Ostravy : Tilia, 1997. Dále jen Těšínsko 1. ISBN 80-86101-00-2. p. 41.