Písečná (distrikto Frýdek-Místek)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig.svg La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigan paĝon: Písečná


Písečná
germane: Pioseczna, germane: Pioseczna
municipo
Písečná (okres Frýdek-Místek) vlajka.jpg
Flago
Pioseczna herb.png
Blazono
Oficiala nomo: Písečná
Ŝtato Flago de Ĉeĥio  Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Frýdek-Místek
Administra municipo Jablunkov
Historia regiono Ĉeĥa Silezio
Parto de Teŝinio
Montaro Moraviasileziaj Beskidoj
Riveroj Olše, Kotelnice
Situo Písečná
 - alteco 493 m s. m.
 - koordinatoj 49°34′22″N 18°47′00″E  /  49.57278°N, 18.783333°O / 49.57278; 18.783333 (Písečná (distrikto Frýdek-Místek))
Areo 2,36 km² (236 ha)
Loĝantaro 891 (01.01.2010)
Denseco 377,54 loĝ./km²
Unua skribmencio 1446
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 739 91
NUTS 3 CZ080
NUTS 4 CZ0802
NUTS 5 CZ0802 557226
Katastraj teritorioj 1
Partoj de vilaĝo 1
Bazaj sideunuoj 2
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Retpaĝo: www.obecpisecna.cz
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio

Písečná (pola: Pioseczna) estas municipo en la distrikto Frýdek-Místek, en Moraviasilezia regiono, en Ĉeĥio. Laŭ popolnombrado en 2001 ĝi havas 804 loĝantojn, el kiuj 26.8% de la loĝantaro estas polaj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Municipo Písečná etendiĝas oriente de Jablunkov sur la dekstra bordo de rivero Olše, ĝi estas malproksima de ĝi 3 km. Ties plilongigita katastro, kiun tratranĉas rojo Kotelnice, celas nordorienten al monto Krkavice.

Písečná estis devene montara vilaĝo, parto de urbo Jablunkov. La unuaj mencioj pri Písečná devenas el la jaro 1446, kiam ĝi estis verŝajne loĝigita. Ĉe ĝiaj komencoj staris fratoj Matouš, Štefan kaj Jan Skřekidoj, origine el Jablunkov. Eĉ kiam Písečná estis parto de Jablunkov, ĝi per nenio diferenciĝis de ĉirkaŭaj valaĥiaj vilaĝoj. Granda bieno de Skřekidoj pase de tempo disfalis en pli malgrandajn partojn. En la 40-aj jaroj de 16-a jarcento vivis en Písečná prksimume 64 loĝantoj, kiuj kun sia laŭvalaĥie celita maniero de mastrumado tute diferenciĝis de la urba jablunkovanoj.

Ankaŭ ĉi tie oni dekomence instruis en privataj domoj kaj la unua lernejo estis establita en domo n-ro 54. Post la jaro 1873 estis konstruita nova unuklasa lernejo kaj tiu estis pli poste ankoraŭ plilarĝigita.

En la municipo troviĝas du kapeletoj - la unua estas inicita al Dipatrino Ĉenstoĥova, konstruita en la jaro 1926. La alia estas inicita al sankta Izidoro - patrono de agrikulturistoj. Ambaŭ kapeletoj estis konstruitaj pro dankemo al savo de vivo.

Ĝi fino de la jaro 2000 Písečná estis loka parto de Jablunkov. Surbaze de referendumo okazinta en junio de 2000, estis ekde la 1-a de januaro 2001 Písečná proklamita kiel memstara municipo. La memstareco de municipo karakterize kontribuis al ties plua evoluo.