Moravice

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo temas pri municipo en distrikto Opava. Pri samnomata rivero temas artikolo Moravice (rivero).
Moravice
germane Morawitz
municipo
Preĝejo de sanktaj Filipo kaj Jakobo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Moravice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Opava
Administra municipo Vítkov
Historiaj regionoj Ĉeĥa Silezio, Sudetio
Montaro Nízký Jeseník
Rivero Moravice
Situo Moravice
 - alteco 547 m s. m.
 - koordinatoj 49° 51′ 28″ N 17° 43′ 17″ O / 49.85778 °N, 17.72139 °O / 49.85778; 17.72139 (mapo)
Katastro 11,09 km² (1 109 ha) Moravice
Loĝantaro 243 (2023)
Denseco 21,91 loĝ./km²
Unua skribmencio 1283
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 747 84
NUTS 3 CZ080
NUTS 4 CZ0805
NUTS 5 CZ0805 569097
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 2
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Vikimedia Komunejo: Moravice
Retpaĝo: www.obecmoravice.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Moravice estas nomo de municipo en Ĉeĥio en distrikto Opava. Vivas ĉi tie 243 loĝantoj (2023).

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Nové Lublice, Melč, Lhotka u Litultovic, Kružberk kaj Staré Těchanovice.

Historio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo estis fondita de ĉeĥaj vilaĝanoj proksimume en duono de la 13-a jarcento. En 1288 ĉi tie estas menciata reganto Jenczko el Moravice kaj evidente jam tiam ekzistis ĉi tie burgaro. Moravice kreis malgrandan bieneton, en kies tenado alternis eta ĉirkaŭa nobelaro. En 1526 akiris Moravice-on Stošidoj el Kounice kaj ili tenis ĝin sekvantan duonjarcenton. Ekde fino de la 16-a jarcento eblas observi fortan germanan migradon ĝis Moravice, do je unu jarcento pli poste tio jam estis vilaĝo preskaŭ tute germana, simile kiel la tuta ĉirkaŭaĵo. Pro partopreno en nobelara ribelo Moravice estis en 1622 konfiskita al Jan Odkolek el Újezd kaj aligita al opava sinjorujo de Karolo princo el Liĥtenŝtejno. La ĉi tiea burgaro pereis evidente dum la tridekjara milito. Poste Moravice apartenis alterne al distriktoj Vítkov kaj Opava. En 1979 la vilaĝo fariĝis parto de Melč kaj ekde 1990 ĝi estas denove memstara vilaĝo.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869728
1880719
1890667
1900650
1910626
1921603
JaroLoĝantoj
1930543
1950411
1961372
1970303
1980296
1991296
JaroLoĝantoj
2001265
2014241
2016226
2017229
2018224
2019222
JaroLoĝantoj
2020232
2021226
2022237
2023243

Turismaj celoj[redakti | redakti fonton]

Moravice triĝas sur verda turisma marko verda turisma marko, kiu kondukas de fervojhaltejo Litultovice - Pilný mlýn ĝis Jánské Koupele en valo de rivero Moravice. Por turistoj estas elserĉata precipe vasta elrigardo el monteto Hůrka. Interesa estas ankaŭ fonto de feroza mineralakvo.

En la ĉirkaŭaĵo de la vilaĝo troviĝas allogaj turismaj celoj - pentrinda valo de rivero Moravice kun eksa banloko Jánské Koupele, baraĵlago Kružberk kaj Slezská Harta, burgoruino Vikštejn aŭ ekzercmontogrimpista muro sub la digo de valbaraĵo Kružberk.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.