Slezské Pavlovice

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Slezské Pavlovice
germane: Schlesisch-Paulowitz
municipo
[[Dosiero: |256px|none| |]]
Slezské Pavlovice vlajka.jpg
Flago
Slezské Pavlovice znak.jpg
Blazono
Oficiala nomo: Slezské Pavlovice
Ŝtato Flago de Ĉeĥio  Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Bruntál
Administra municipo Osoblaha
Historiaj regionoj Moravio, Moraviaj enklavoj, Silezio eta parto
Rivero Prudník
Situo Slezské Pavlovice
 - alteco 200 m s. m.
 - koordinatoj 50°18′50″N 17°42′29″E  /  50.31389°N, 17.70806°O / 50.31389; 17.70806 (Slezské Pavlovice)
Areo 6,63 km² (663 ha)
Loĝantaro 203 (25.03.2010)
Denseco 30,62 loĝ./km²
Unua skribmencio 1267
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 793 99
NUTS 3 CZ080
NUTS 4 CZ0801
NUTS 5 CZ0801 551881
Katastraj teritorioj 1
Partoj de vilaĝo 1
Bazaj sidejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Slezské Pavlovice
Retpaĝo: www.slezskepavlovice.cz
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio

Slezské Pavlovice (Silezia Pavlovice) estas municipo troviĝanta en la plej malantaŭa angulo de terlango de Osoblaha. Katastro de la vilaĝo situas sur la maldekstra bordo de rivero Prudnik kaj ĝi estas la plej norda teritorio de distrikto Bruntál. La teritorio estas el tri flankoj ĉirkaŭita de Pollando kaj el la kvara flanko ni povas veni al Osoblaha. La vilaĝo troviĝas en mezproksima supermara alteco 200 m kaj vivas ĉi tie proksimume 180 loĝantoj.

En la katastro de la vilaĝo estis trovitaj rompitaĵoj de ujoj devenantaj el pli malfrua bronzepoko. Pli poste estis trovitaj rompitaĵoj de ujoj kun ondeto, devenanta el la 10-a jarcento. La trovitaĵo estas pruvo de slava agrikultura vilaĝo de tiu tempo. La unua skribmencio devenas el la 13-a jarcento, pli precize el la jaro 1267. Kastelo tie estis konstruita en la 16-a jarcento. En la tempo de luterana movado la vilaĝo alkliniĝis al reformado kaj ĝi rezistis al rekatoligo ĝis la jaro 1674. Kelkaj luteranoj preferis ellandiĝon antaŭ cedo en la konfesio.

Sur la teritorio de la vilaĝo estas dokumentita prehistoria loĝigo, feŭdo de olomoucaj episkopoj estas menciata sub nomo Německé Pavlovice (Germana Pavlovice) jam en la jaro 1267. Sur loko de mezepoka burgaro Supidoj el Füllstein konstruis renesancan kastelon. En 1776 Jan Mattencloid alikonstruis la kastelon en malfrue barokan stilon. Unuetaĝa objekto estis renovigita en 1961.

Sur la plej alta loko de la teritorio (257 m) estas rekte sur ŝtatlimo inter Ĉeĥio kaj Pollando kaj staras ĉi tie Sveda kolono, rememoriganta la tridekjaran militon kaj invadon de svedoj.

Sude de Slezské Pavlovice estiĝis negranda vilaĝo Závsí.