Jakartovice
| Jakartovice | |||
| germane: Eckersdorf | |||
| municipo | |||
|
|||
| Oficiala nomo: Jakartovice | |||
| Ŝtato | |||
|---|---|---|---|
| Regiono | Moraviasilezia regiono | ||
| Distrikto | Distrikto Opava | ||
| Administra municipo | Opava | ||
| Historiaj regionoj |
4
|
||
| Rivero | Hvozdnice | ||
| Situo | Jakartovice | ||
| - alteco | 356 m s. m. | ||
| - koordinatoj | 49°54′55″N 17°41′08″E / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 49.91528 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">49.91528°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < | ||
| Areo | 50,00 km² (5 000 ha) | ||
| Loĝantaro | 1 072 (01.01.2008) | ||
| Denseco | 21,44 loĝ./km² | ||
| Unua skribmencio | 1250 | ||
| Horzono | MET (UTC+1) | ||
| - somera tempo | MET (UTC+2) | ||
| Poŝtkodo | 747 53 | ||
| NUTS 3 | CZ080 | ||
| NUTS 4 | CZ0805 | ||
| NUTS 5 | CZ0805 507377 | ||
| Katastraj teritorioj | 6 | ||
| Partoj de vilaĝo | 4 | ||
| Bazaj sidejunuoj | 7 | ||
|
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
|
|||
| Retpaĝo: www.jakartovice.cz | |||
Jakartovice estas vilaĝo en distrikto Opava situanta okcidente de urbo Opava kaj limanta kun distrikto Bruntál. En la teritorio de Jakartovice superas agrikultura kaj arbara karaktero de la pejzaĝo.
En la jaro 1974 estis aligitaj al Jakartovice vilaĝoj:
- Bohdanovice - ĝi situas en Ĉeĥa Silezio
- Deštné - parto de la t.n. Moraviaj enklavoj en Silezio
- Hořejší Kunčice - situas en Moravio
Enhavo |
Historio[redakti]
Jakartovice[redakti]
La vilaĝo estis fondita fare de germanaj kolonigistoj, unuafoje ĝi estas menciata en la jaro 1250. En la paso de ĉeĥo-hungaraj militoj la vilaĝo en la jaro 1472 pereis, en 1540 Jakartovice estis denove enloĝigita. En la ĉirkaŭaĵo de Jakartovice estis minita ekde la 19-a jarcento ĝis 1950 ardezo. La vilaĝo estis antaŭ la dua mondmilito en la plej granda evoluo.
Bohdanovice[redakti]
La unua mencio pri la estiĝo de vilaĝo datiĝas ĝis la unua duono de la jaro 1265. La plej valora konstruaĵo en la vilaĝo estas preĝejo de sankta Mikaelo el la jaro 1770, rekonstruita post incendio en 1845.
Deštné[redakti]
La vilaĝo estas menciata ekde komenco de a 14-a jarcento, en 1778 ĉi tie estis malvenkitaj imperiestraj soldataroj far de prusia soldataro. La vilaĝo situis sur pado kuniganta nordan parton de Eŭropo (Pollando) kun bohemia enlando. La plej signifa art-historia memorindaĵo estas komplekso de historiaj konstruaĵoj - baroka kastelo el la 18-a jarcento, alikonstruita el eksa burgaro, kun parko, kaj gotika preĝejeto el la dua duoo de la 14-a jarcento.
Hořejší Kunčice[redakti]
La unua mencio estas el la jaro 1403. En la vilaĝo staradis preĝejo de Ĉieliro de Virgulino Mario el 1769, sed kiu forbrulis. En 1960 estis al Hořejší Kunčice aligitaj vilaĝoj Kerhartice kaj Medlice kun vilaĝeto Moravská Harta. En Medlice estadis burgo, kiu dezertiĝis verŝajne en 1474. Vilaĝoj Kerhartice kaj Medlice pereis dum konstruado de valbaraĵo Kružberk.
Plimulto da vilaĝoj estis post la dua mondmilito denove enloĝigitaj.
|
|
|
|---|---|
|
Bohdanovice | Deštné | Hořejší Kunčice | Jakartovice |
|

