Frenštát pod Radhoštěm

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Frenštát pod Radhoštěm
germane Freiberg
urbo
Urbodomo en Placo de Paco
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Frenštát pod Radhoštěm
Kromnomo: Frenštát
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Nový Jičín
Administra municipo Frenštát
Historia regiono Moravio
Montaro Subbeskida montetaro
Riveroj Lubina, Lomná, Bystrá
Situo Frenštát pod Radhoštěm
 - alteco 401 m s. m.
 - koordinatoj 49° 32′ 36″ N 18° 12′ 38″ O / 49.54333 °N, 18.21056 °O / 49.54333; 18.21056 (mapo)
Areo 11,44 km² (1 144 ha)
Loĝantaro 10 709 (2023)
Denseco 936,1 loĝ./km²
Unua skribmencio 1178
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 744 01
NUTS 3 CZ081
NUTS 4 CZ0814
NUTS 5 CZ0814 599344
Katastraj teritorioj 1
Partoj de urbo 1
Bazaj setlejunuoj 10
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Vikimedia Komunejo: Frenštát pod Radhoštěm
Retpaĝo: www.frenstat.info
Portalo pri Ĉeĥio

Frenštát pod Radhoštěm estas urbo en Ĉeĥio kun 10 709 loĝantoj (2023) en nordorienta Moravio, 10 km de urbo Rožnov pod Radhoštěm, 15 km de urbo Nový Jičín. Ĝi estas centro de turismo kaj refreŝigado kun vico da sportaj ebloj kaj kulture historiaj interesaĵoj kaj loĝigkapacitoj.

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Lichnov, Tichá, Trojanovice, Kunčice pod Ondřejníkem kaj Bordovice.

Situo[redakti | redakti fonton]

La urbo situas ĉe kunfluejo de beskydaj riveretoj Lomná kaj Bystrá kun Lubina en pentrinda pejzaĝo proksime de kruta montarpiedo Beskydy, 6,5 km de montopinto Radhošť.

Historio[redakti | redakti fonton]

Frenštát estis fondita en vojkruciĝo de komercvojoj verŝajne en la jaro 1299, la unua mencio pri Frenštát devenas el la jaro 1302. En historia evoluo trafis la urbon vico da katastrofoj – en la tempo de la tridekjara milito kaj dum la valaĥiaj ribeloj la urbo estis en la jaro 1626 forbruligita, en la jaro 1646 ĝi estis okupita de svedoj, dufoje pesto okazis en la urbo. En la jaro 1680 la urbo estis renovigita, sed en la sama jaro ĝi estis denove forbruligita. En la jaro 1781 Frenštát pod Radhoštěm akiris statuton de urbo. Ekde la 2-a duono de la 19-a jarcento komencas ekonomia kaj kultura evoluo de la urbo.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18696 563
18806 107
18905 767
19005 757
19106 178
19215 432
JaroLoĝantoj
19305 691
19506 348
19617 754
19708 582
19809 853
199111 166
JaroLoĝantoj
200111 361
201110 915
201410 878
201610 854
201710 887
201810 824
JaroLoĝantoj
201910 820
202010 837
202110 576
202210 569
202310 709

Naskiĝintoj[redakti | redakti fonton]

En Frenštát pod Radhoštěm naskiĝis poeto Josef Kalus (18551934), verkisto František Horečka (18941976).

Turismo[redakti | redakti fonton]

Frenštát estas bona elirepunkto por viziti ĉirkaŭajn montojn, la urbon mem kaj ekkoni la ĉirkaŭan regionon. 4 km de la urbo situas vilaĝo Trojanovice kun ebleco de loĝigo, kun monumento al regionaj artistoj kaj kun sidloka pend-telfero al monto Pustevny. Ĝi donas vicon da eblecoj por vintra kaj somera turismo, refreŝigadon, sporta kaj kultura ĝuojn (skitreniloj, skisaltejoj, tegmentitan basenon, areo por rajdontoj ka.).

Esperanto[redakti | redakti fonton]

En Frenštát pod Radhoštěm naskiĝis Jaromír Jermář.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.