Rožnov pod Radhoštěm

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Rožnov pod Radhoštěm
germane: Rosenau
urbo
Rožnov pod Radhoštěm, náměstí.JPG
Rožnov pod Radhoštěm, urboplaco
Rožnov pod Radhoštěm prapor.png
Flago
Rožnov pod Radhoštěm znak.png
Blazono
Oficiala nomo: Rožnov pod Radhoštěm
Ŝtato Flago de Ĉeĥio  Ĉeĥio
Regiono Regiono Zlín
Distrikto Distrikto Vsetín
Administra municipo Rožnov pod Radhoštěm
Historia regiono Moravio
Parto de Valaĥio
Montaro Vsetínské vrchy
Konata loko Valaĥia muzeo en naturo
Rivero Rožnovská Bečva
Situo Rožnov pod Radhoštěm
 - alteco 378 m s. m.
 - koordinatoj 49°27′35″N 18°08′17″E  /  49.45972°N, 18.13806°O / 49.45972; 18.13806 (Rožnov pod Radhoštěm)
Areo 39,47 km² (3 947 ha)
Loĝantaro 16 871 (01.01.2010)
Denseco 427,44 loĝ./km²
Unua skribmencio 1267
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 756 61
NUTS 3 CZ072
NUTS 4 CZ0723
NUTS 5 CZ0723 544841
Katastraj teritorioj 3
Partoj de urbo 1
Bazaj sidejunuoj 21
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Rožnov pod Radhoštěm
Retpaĝo: www.roznov.cz
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio
Valaĥia muzeo en naturo

Rožnov pod Radhoštěm estas urbo kun 17 800 loĝantoj en norda Moravio. La urbo situas 60 km sude de urbo Ostrava, 7 km de montopinto Radhošť.

La plej malnova mencio pri la urbo estas el la jaro 1267 en testamento de olomouca episkopo Bruno el Schauenburg. Super devena vilaĝo elstaris sur montetpinto Hradisko burgo Rožnovec. Kiam Jan z Pernštejna transprenis en la jaro 1532 la posedaĵon el Rožnov, li lasis dezertigi la burgon kaj en la jaro 1538 estis la burgo ruinigita – hodiaŭ estas ĉi tie sole restaĵoj de muroj, fosaĵo kun remparo kaj portalo. Žerotín-anoj, en kies posedaĵo estis en la jaroj 15491815, tre enskribiĝis en historion de la urbo. Karel Jindřich el Žerotín fondis ĉi tie en la jaro 1712 bierfarejon. Ekde la jaro 1815 la urbo fariĝis posedaĵo de Kinski-anoj. En la jaro 1880 Rožnov estis proklamita la urbo, en la jaro 1892 ĝi estis vojaĝkontaktigita al fervojo, sekvis disvolviĝo de drapproduktado kaj teksista gildo. En la 2-a duono de la 19-a jarcento Rožnov fariĝis fama kiel klima banloko kaj ĝi estis komparata kun la svisa Davos aŭ la itala Meran. En banlokdomo el la jaro 1874 estas hodiaŭ fondita la 1-a „valaĥia“ gastejbierfarejo. Fondo de elektroteknika entrepreno Tesla en la jaro 1949, en kies areo estas hodiaŭ vico da etaj elektroteknikaj firmaoj, signifis disvolviĝon de la urbo.

Rožnov estas konata precipe pro Valaĥia muzeo en naturo, kiun fondis en la jaro 1925 rožnovaj samurbanoj fratoj Jaroněk-oj. Hodiaŭ la muzeo enhavas Lignan Urbeton, Valaĥian Vilaĝon kaj Muelejan Valon kun sume 120 memorigobjektoj. Komence de la 19-a jarcento estis en la placo kvar masonita domoj, la ceteraj inkluzive de urbodomo estis lignaj.

Rožnov estis agadloko de vico da regionaj verkistoj, ekz. Čeněk Kramoliš, M. Jahn kaj pentristoj, ekz. Alois Jaroněk, Bohumír Jaroněk. Kun la urbo kaj ties ĉirkaŭaĵo estas kunigitaj ankaŭ muzikkomponisto Leoš Janáček, verkistinoj Marie Podešvová kaj Jarmila Glazarová.

La urbo donas bonajn kondiĉojn por sporto. En areo en Bučiska estas skisaltejo, kie trejnis ankaŭ olimpia venkinto en skisaltado Jiří Raška, proksime estas vintra stadiono kun artefarita glacio kaj spaco por rajdontoj. Estas bezone mencii ankaŭ tegmentitan basenon, tenisejon kaj minigolfejon. Ekzistas ĉi tie multe da bone markitaj turismaj vojoj kaj bicikloturismaj fiksitaj vojoj. Rožnov estas dank‘ al bona trafika alirebleco kaj kun multe da loĝigeblecoj signifa turisma kaj rekreeja centro kun ebleco de eliro al proksima montaro Beskydy (montoj Radhošť, Pustevny, Bumbálka ka.).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]