Komárno (distrikto Kroměříž)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig.svg Por samtitola artikolo vidu la paĝon Komárno (apartigilo).
Komárno
germane: Komarno
municipo
Flag of Komárno (okres Kroměříž).svg
Flago
Komárno (Kroměříž District) CoA.png
Blazono
Oficiala nomo: Komárno
Ŝtato Flago de Ĉeĥio  Ĉeĥio
Regiono Regiono Zlín
Distrikto Distrikto Kroměříž
Administra municipo Bystřice pod Hostýnem
Historia regiono Moravio
Rojoj Juhyně, Komárník
Situo Komárno
 - alteco 368 m s. m.
 - koordinatoj 49°26′10″N 17°46′44″E  /  49.43611°N, 17.77889°O / 49.43611; 17.77889 (Komárno (distrikto Kroměříž))
Areo 1,97 km² (197 ha)
Loĝantaro 298 (03.07.2006)
Denseco 151,27 loĝ./km²
Unua skribmencio 1317
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 768 71
NUTS 3 CZ072
NUTS 4 CZ0721
NUTS 5 CZ0721 588598
Katastraj teritorioj 1
Partoj de vilaĝo 1
Bazaj sidejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Komárno (Kroměříž District)
Retpaĝo: www.komarno.cz
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio

Komárno, situanta en Ĉeĥio en distrikto Kroměříž, estas municipo kaj ĝi troviĝas en teritorio, kiun oni iam markis kiel Záhoří (legu Zahorĵi) aŭ Hostýnské Záhoří (legu Hostinske Zahorĵi). Temas pri teritorio situanta inter regionoj Haná kaj Valaĥio. La loka nomo sonis de komence de la 17-a jarcento kiel Komárné, temis pri vilaĝo estiĝinta en loko komárné (noto de kontribuinto: ĉeĥa vorto "komár" signifas kulo), sur loko kun marĉoj, bordoj de riveroj kaj rojoj. En la unuaj mencioj pri la vilaĝo ĝi estas dokumentita kiel Chomarne, Comarne, Komarn, Comarn. Ĝi estas nomata kun feŭda establo de episkopejo el Olomouc kiel feŭda vilaĝo. La posedanto de Komárno havis kiel feŭdo de olomouca episkopo devojn precipe al proksima burgo Šaumburk apartenanta siatempe al la plej grandaj en Moravio.

En la jaro 1589 la vilaĝo venis en katolikajn manojn. En la jaroj 1771 - 1772 Komárno havis cent tridek plenkreskulajn jam akceptantaj katolikaj loĝantojn kaj sesdeknaŭ infanojn. En la vilaĝo oni parolis ĉeĥe. Lernejo estis fondita en la jaro 1827 danke al iniciato de la vilaĝo, por ke la infanoj havu instruadon en loko de loĝado.

Dum la dua mondmilito en tiama Protektorato Bohemio kaj Moravio civitanoj de la vilaĝo aktive helpis en la milito. Al honoro de komarnanoj estas bezone skribi, ke kvankam en proklam-afiŝoj estis civitanoj instigataj por denuncado de kuncivitanoj pro malobeo de la plej diversaj ordonoj, en la vilaĝo okazis nenia denunco. Lokaj homoj helpis en aŭtuno de 1943 per nutraĵoj, mono kaj mapo kelkajn fuĝintajn rusajn militkaptitojn, klopodantaj foriri el Germanio tra Protektorato reen en la patrujon.

En la vilaĝo naskiĝis Bohumil Horák, nokta persekut-aviadisto en Anglio. Li pereis inter flughavenoj Redhill kaj Gatwick en Anglio la 29-an de junio 1941 kaj li estas sepultita en tombejo Redstone en Surrey.