Kunovice (distrikto Vsetín)
| La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigan paĝon: Kunovice (apartigilo) |
| Kunovice | |||
| germane: Kunowitz | |||
| municipo | |||
|
|||
| Oficiala nomo: Kunovice | |||
| Ŝtato | |||
|---|---|---|---|
| Regiono | Regiono Zlín | ||
| Distrikto | Distrikto Vsetín | ||
| Administra municipo | Valašské Meziříčí | ||
| Historia regiono | Moravio | ||
| Parto de | Valaĥio | ||
| Montaro | Hostýnské vrchy | ||
| Situo | Kunovice | ||
| - alteco | 407 m s. m. | ||
| - koordinatoj | 49°26′20″N 17°48′29″E / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 49.43889 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">49.43889°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < | ||
| Areo | 8,17 km² (817 ha) | ||
| Loĝantaro | 653 (03.07.2006) | ||
| Denseco | 79,93 loĝ./km² | ||
| Unua skribmencio | 1131 | ||
| Horzono | MET (UTC+1) | ||
| - somera tempo | MET (UTC+2) | ||
| Poŝtkodo | 756 44 | ||
| NUTS 3 | CZ072 | ||
| NUTS 4 | CZ0723 | ||
| NUTS 5 | CZ0723 543021 | ||
| Katastraj teritorioj | 1 | ||
| Partoj de vilaĝo | 1 | ||
| Bazaj sidejunuoj | 2 | ||
| Retpaĝo: www.obec-kunovice.cz | |||
Kunovice estas vilaĝo en distrikto Vsetín situanta en nordorienta montarpiedo de Hostýnské vrchy sur limoj de Valaĥio kaj Záhoří.
La unuaj skribinformoj pri la estiĝo de Kunovice devenas jam el la jaro 1131. Loĝantoj en mezepoko ĉi tie vivtenis sin plejparte per agrikulturo. Ĝis la jaro 1726 Kunovice estis aldonitaj al paroĥo en Kelč, ekde 1726 ĝis 1784 al paroĥo en Podhradní Lhota kaj ekde 1784 al nove establita paroĥo en Loučka.
Dum la unua mondmilito la loĝantoj de Kunovice ekkonis mizeron doloron kaj suferon. En la paso de la milito soldatiĝis 106 da lokaj civitanoj, el kiuj 15 ne plu revenis. Dum periodo de la dua mondmilito estis en la ĉirkaŭaĵo de vilaĝo forta partizana movado, kiu estis subtenata de lokaj civitanoj. Pro averto okupantoj ekzekutis kvar partizanojn meze de la vilaĝo.
En la jaro 1985 la vilaĝo estis integrita en vilaĝon Loučka, sed tiu ĉi integro ne pruviĝis, tial la vilaĝo en la jaro 1990 memstariĝis.

