Luhačovice

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Luhačovice
germane: Bad Luhatschowitz
urbo
Luhacovice2.JPG
Luhačovice
Luhacovice-vlajka.png
Flago
Luhačovice znak.png
Blazono
Oficiala nomo: Luhačovice
Ŝtato Flago de Ĉeĥio  Ĉeĥio
Regiono Regiono Zlín
Distrikto Distrikto Zlín
Administra municipo Luhačovice
Historia regiono Moravio
Parto de Valaĥio
Montaro Vizovická vrchovina
Konstruaĵo Valbaraĵo Luhačovice
Rivero Šťávnice
Situo Luhačovice
 - alteco 253 m s. m.
 - koordinatoj 49°06′04″N 17°45′37″E  /  49.10111°N, 17.76028°O / 49.10111; 17.76028 (Luhačovice)
Areo 32,99 km² (3 299 ha)
Loĝantaro 5 333 (11.03.2011)
Denseco 161,66 loĝ./km²
Unua skribmencio 1412
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 763 26
NUTS 3 CZ072
NUTS 4 CZ0724
NUTS 5 CZ0724 585459
Katastraj teritorioj 4
Partoj de urbo 4
Bazaj sidejunuoj 4
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Luhačovice
Retpaĝo: www.luhacovice.cz
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio
Banlokaj domoj kaj hoteloj en Luhačovice - Jestřebí

Luhačovice estas urbo en Ĉeĥio. Ĝi situas sudorienta parto de Moravio, regiono Zlín, en Vizovická vrchovina (Vizovická-montetaro), en valo de rivero Šťávnice, 12 km de urbo Uherský Brod. La plej konata moravia banloko kaj populara turisma centro kun ĉ. 5 500 daŭraj loĝantoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

En Luhačovice ekzistis en la jaro 1261 burgo Engelsberk, en la jaro 1609 burgaro, la vilaĝo mem estas unue menciata en la jaro 1412. Sur la fundo de la valo fontas hidrogenkarbondioksido-kloridsodaj alkalaj mineralakvoj kaj sulfurhidrogenaj akvoj, konataj ekde la jaro 1669. El la jaro 1738 devenas baroka kastelo kun kapelo (1754), el kiu fariĝis en la jaro 1784 preĝejo. La unuan banlokan konstruaĵon konstruis en la jaro 1789 tiamaj posedantoj Serényi-anoj (ili posedis Luhačovice ekde 1628 ĝis 1945). Statuton de urbo havas Luhačovice nur ekde 1936.

Banloko[redakti | redakti fonton]

El pli multe ol 10 fontoj estas la plej fama Vincentka, kiun oni ankaŭ distribuas en vendejreton. Malpli multe konataj estas Aloiska, Otovka kaj Amandka. La fontoj havas ŝirmzonon. La akvon oni kaptas plejparte el putoj aŭ boroj. En la urbo oni kuracas perturbojn de spirorganoj kaj digestorganoj, perturbojn de metaboloj de grasaĵoj, angiajn malsanojn. Oni uzas trinkkuracadon, banojn, kompresojn kaj inhaladon. La banloko funkcias tutjare, krom unumonata paŭzo ĉirkaŭ fino de la jaro. La komplekso de la banlokaj konstruaĵoj kun kolonado estas ekster trafikvojo de la urbo. Secesia arkitekturo de la banloko havas karakterizajn elementojn inspiritajn de regiono Valaĥio. La banloko havas tradicion de ĉeĥa-slovaka reciprokeco (Akvoterapia instituto, domo de Jurkovič).

Proksimume 3 km de la urbo estas valbaraĵo nomata Luhačovice, kiu estis finita en la jaro 1928. Ĉirkaŭ la valbaraĵo estas multnombraj ripozobjektoj kaj aŭtokampadejo.

Interesaĵoj[redakti | redakti fonton]

En la urbo troviĝas granda nombro de la plej diversaj kafejoj, vinejoj, restoracioj kaj sukeraĵejoj. En Luhačovice-on oni ne veturas nur pro kuracado, sed ĉi tieaj kondiĉoj kontentigos homojn turisme, sporte kaj socie fonditajn. Por la turismo estas en Luhačovice kreitaj specialaj rondoj tra la ĉirkaŭaĵo kun naturaj scenejoj.

Transporto[redakti | redakti fonton]

Pro la populareco de Luhačovice estas eĉ regula direkta trajna konekto de Prago al Luhačovice.

Esperanto[redakti | redakti fonton]

En novembro 2009 dum ĝenerala asembleo de Ĉeĥa Esperanto-Junularo estis ekskurso al Luhačovice.

Fotografioj[redakti | redakti fonton]

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]