Vizovice
| Vizovice | |||
| germane: Wisowitz | |||
| urbo | |||
|
Suma vido al Vizovice
|
|||
|
|||
| Oficiala nomo: Vizovice | |||
| Ŝtato | |||
|---|---|---|---|
| Regiono | Regiono Zlín | ||
| Distrikto | Distrikto Zlín | ||
| Administra municipo | Vizovice | ||
| Historia regiono | Moravio | ||
| Parto de | Valaĥio | ||
| Montaro | Vizovická vrchovina | ||
| Memorindaĵo | Vizovice kastelo | ||
| Rivero | Lutoninka | ||
| Situo | Vizovice | ||
| - alteco | 296 m s. m. | ||
| - koordinatoj | 49°13′17″N 17°51′12″E / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 49.22139 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">49.22139°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < | ||
| Areo | 28,55 km² (2 855 ha) | ||
| Loĝantaro | 4 777 (11.03.2011) | ||
| Denseco | 167,32 loĝ./km² | ||
| Unua skribmencio | 1261 | ||
| Horzono | MET (UTC+1) | ||
| - somera tempo | MET (UTC+2) | ||
| Poŝtkodo | 763 12 | ||
| NUTS 3 | CZ072 | ||
| NUTS 4 | CZ0724 | ||
| NUTS 5 | CZ0724 585939 | ||
| Katastraj teritorioj | 2 | ||
| Partoj de urbo | 2 | ||
| Bazaj sidejunuoj | 10 | ||
| Retpaĝo: www.mestovizovice.cz | |||
Vizovice estas urbo en Ĉeĥio. Ĝi situas en la distrikto Zlín en orienta Moravio ( regiono Moravia Valaĥio) kaj havas ĉ. 4 500 loĝantojn.
La unua skriba mencio pri la komunumo devenas el la jaro 1261, urbajn privilegiojn ĝi akiris en la jaro 1498. La urbocentro estas proklamita kiel protektita historia zono.
La ĉefaj memorindaĵoj estas riĉe dekorita baroka kastelo kun angla kaj franca parkoj kaj monaĥejo de Mizerikordaj fratoj.
La urbo estas sidejo de mondfama prunbrandofarejo Jelínek, ĝi konatas ankaŭ pro produktado de specifa tradicia bakaĵo de Vizovice.
Inter tradiciaj kulturaj aranĝoj regule okazantaj en la urbo plej elstaras folkfestivalo „Valašský frgál“, rokfestivalo „Masters of Rock Heavy Metal“ kaj "Trnkobraní" (konkurso pri manĝado de prunfarunbuloj).
Vizovice estas naskiĝloko de internacie konata komponisto Alois Hába, fondinto de mikrotona muziko.
Fotaĵoj:
|
|
|
|---|---|
|
Chrastěšov | Vizovice |
|

