Komárov (distrikto Zlín)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig.svg La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigan paĝon: Komárov


Komárov
germane: Komarow
municipo
Komárov (ZL), pohled.jpg
Suma vido al Komárov
Oficiala nomo: Komárov
Ŝtato Flago de Ĉeĥio  Ĉeĥio
Regiono Regiono Zlín
Distrikto Distrikto Zlín
Administra municipo Napajedla
Historia regiono Moravio
Montaro Vizovická vrchovina
Situo Komárov
 - alteco 308 m s. m.
 - koordinatoj 49°09′20″N 17°34′00″E  /  49.15556°N, 17.566667°O / 49.15556; 17.566667 (Komárov (distrikto Zlín))
Areo 7,62 km² (762 ha)
Loĝantaro 314 (03.07.2006)
Denseco 41,21 loĝ./km²
Unua skribmencio 1349
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 763 61
NUTS 3 CZ072
NUTS 4 CZ0724
NUTS 5 CZ0724 549436
Katastraj teritorioj 1
Partoj de vilaĝo 1
Bazaj sidejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Komárov (Zlín District)
Retpaĝo: www.komarov-ou.cz
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio

Komárov estas municipo en Ĉeĥio troviĝanta en distrikto Zlín, Regiono Zlín.

Situo[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo etendiĝas sur supra plataĵo de montetaro Vizovická vrchovina en supermara alteco 308 - 315 metroj. La municipo situas sudoriente de Napajedla. Zlín estas malproksima 7 km.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skribmencio pri la municipo devenas el la jaro 1349, kiam ĝi estis al senjoroj Dětřich kaj Ješek z Lukova enskribita al landaj tabuloj. En tenado de tiu ĉi vilaĝo alternis kelke da senjoroj ĝis la jaro 1384 Filip z Vícemělic vendis la vilaĝon Komárov al Mikšík z Malenovic na Podhradí, pro kio ĝi transiris en tenadon de senjoroj el Podhradí. En pli postaj ŝtormaj tempoj (dum husanaj militoj aŭ militoj kontraŭ turkoj) la vilaĝo eĉ kun la ĉirkaŭaĵo estis dezertigita. Pli poste la municipo Komárov estis denove enloĝigita. Podhradí estis dezertigita ankaŭ. Pli antaŭe tie situis burgo, hodiaŭ ne estas eĉ memoroj post la fundamentoj. Anstataŭ la burgo estas ĉi tie loĝdomaro Leopoldov, kiu troviĝas inter municipoj Komárov kaj Pohořelice. En 1882 la municipon kaptis granda incendio, kiu bruligis 27 domojn kreantaj vilaĝplacon en Komárov. En 1885 estis en Komárov fondita pro peno de gvidanta instruisto Jan Purkrábek propravola fajroestingista korpuso. En la jaroj 1886-1887 estis ĉi tie konstruita kontraŭ 15710 guldenoj kaj 40 krejcaroj fare de konstruisto Josef Schaniak el Uherské Hradiště la ĝisnuna infanĝardeno (antaŭe lernejo). En 1908 ĉi tie estis konstruita municipa urbodomo por kunvenoj de reprezentaro kaj por antaŭa fajroestingista ŝprucigilo. Sur loko de konstruaĵo situis antaŭe kapeleto.

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fotogalerio[redakti | redakti fonton]