Lhota u Vsetína
| Lhota u Vsetína | |
| germane: Lhota b. Lipthal | |
| municipo | |
| Oficiala nomo: Lhota u Vsetína | |
| Ŝtato | |
|---|---|
| Regiono | Regiono Zlín |
| Distrikto | Distrikto Vsetín |
| Administra municipo | Vsetín |
| Historia regiono | Moravio |
| Parto de | Valaĥio |
| Montaro | Hostýnské vrchy, Vizovická vrchovina |
| Rojo | Rokytenka |
| Situo | Lhota u Vsetína |
| - alteco | 610 m s. m. |
| - koordinatoj | 49°18′26″N 17°57′29″E / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 49.30722 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">49.30722°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < |
| Areo | 11,27 km² (1 127 ha) |
| Loĝantaro | 768 (28.08.2006) |
| Denseco | 68,15 loĝ./km² |
| Unua skribmencio | 1374 |
| Horzono | MET (UTC+1) |
| - somera tempo | MET (UTC+2) |
| Poŝtkodo | 755 01 |
| NUTS 3 | CZ072 |
| NUTS 4 | CZ0723 |
| NUTS 5 | CZ0723 556866 |
| Katastraj teritorioj | 1 |
| Partoj de vilaĝo | 1 |
| Bazaj sidejunuoj | 2 |
| Retpaĝo: www.lhotauvsetina.cz | |
Lhota u Vsetína (en traduko Lhota ĉe Vsetín) estas vilaĝo situanta sudokcidente de urbo Vsetín. La vilaĝo etendiĝas en valo kreita de rojo Rokytenka, kiu kreas limon inter Hostýnské vrchy kaj Vizovická vrchovina. La vilaĝo estas konstruita laŭlonge laŭ ŝoseo kuniganta urbon Vsetín kaj Vizovice. Tra la vilaĝo kondukas markita vojdirekto Beskida-kisuca magistralo, sektoro kondukanta el Jihlava ĝis Český Těšín. Ĉi tie vivas proksimume 780 loĝantoj.
Historio [redakti]
Lhota u Vsetína unuafoje estas menciata kiel Vrchní Rokytnice en dokumento de Vok el Kravaře kaj en Starý Jičín datita al la jaro 1374. Loĝantoj de Lhota partoprenis la t.n. valaĥiaj ribeloj dum la tridekjara milito. Post malvenko de la ribelo en 1644 estis plimulto da loĝejoj forbruligitaj, ses posedantoj de loĝejoj estis ekzekutitaj kaj kvar falis en bataloj dum la ribelo.
Enla 19-a jarcento kaj komence de la 20-a jarcento estis en la vilaĝo disvastigita hejma produktado de poŝtranĉiloj, ŝton-akrigiloj, vitraj perloj kaj vergar-varoj.

