Prlov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Prlov
germane: Prlow, germane: Perlau (1939-1945)
municipo
Prlov, old house.jpg
Prlov, dometo kun nikso
Prlov znak.png
Blazono
Oficiala nomo: Prlov
Ŝtato Flago de Ĉeĥio  Ĉeĥio
Regiono Regiono Zlín
Distrikto Distrikto Vsetín
Administra municipo Vsetín
Historia regiono Moravio
Parto de Valaĥio
Montaro Vsetínské vrchy
Rojo Pozděchůvka
Situo Prlov
 - alteco 414 m s. m.
 - koordinatoj 49°14′35″N 17°58′21″E  /  49.24306°N, 17.9725°O / 49.24306; 17.9725 (Prlov)
Areo 7,14 km² (714 ha)
Loĝantaro 522 (03.07.2006)
Denseco 73,11 loĝ./km²
Unua skribmencio 1361
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 756 13
NUTS 3 CZ072
NUTS 4 CZ0723
NUTS 5 CZ0723 544671
Katastraj teritorioj 1
Partoj de vilaĝo 1
Bazaj sidejunuoj 2
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Prlov
Retpaĝo: www.obecprlov.cz
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio
Naturmemorindaĵo Prlov

Prlov estas montara vilaĝo situanta en sudokcidenta rando de distrikto Vsetín. La kerno de tiu ĉi montara vilaĝo estas dislokigita sur alfluo de rojo Pozděchov, vico de loĝejoj estas disigitaj sur paŝtejoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Prlov estiĝis sur teritorio de vizovica monaĥejo ĉirklaŭ la jaro 1300. Unuafoje pri Prlov mencias papa dokumento el la jaro 1361. Ekde 1467 la vilaĝo apartenis al vizovica sinjorujo. Prlov travivis komunajn sortojn kun najbara vilaĝo Pozděchov, kun kiu ĝi estis iam konsiderata kiel unu vilaĝo kun komuna vilaĝestro.

La nomo de vilaĝo kun la plej granda verŝajneco estas derivita de ties fondinto. Registroj el la 16-a jarcento indikas la vilaĝon ankaŭ sub la nomo Perlov.

Bataloj por libereco[redakti | redakti fonton]

Prlov enskribiĝis ankaŭ en faman historion pro bataloj de valaĥia popolo por libereco kontraŭ habsburgoj. Ribelo de la valaĥia popolo ekflamis en la paso de la tridekjara milito post batalo sur Blanka Monto en 1620 kaj popolo de orienta Moravio rezistis ĝis la jaro 1644 al imperiestraj soldataroj kaj ankaŭ al soldistoj de olomouca ĉefepiskopo. La ribelo de orientmoraviaj valaĥoj, estiĝinta sekve de forta nacieca, socia kaj eklezia premo dum la tuta tempo de dudek kvar jaroj, troviĝis apogon de valaĥoj en alia flanko de limo sur teritorio de Slovakio (tiama Hungarujo). Subtenis ilin ankaŭ Jiří Rákoczy, ĉefa kontraŭulo de Vieno kaj ekde 1642 valaĥoj havis grandajn aliancanojn ankaŭ en svedoj. Al la ribelo aliĝis absoluta plimulto de la valaĥia popolo.

Post malvenko de la valaĥia ribelo en 1644 oni faris "listojn de valaĥoj", laŭ kiuj estis ekzekutitaj 141 personoj, el kiuj 11 estis el Prlov kaj Pozděchov. Unu jaro post tio Prlov estis fare de ĉefepiskopaj soldataroj forbruligita.

En 1663 Moravio markis grandan invadon de tataraj kaj turkaj atakintoj. Eĉ ne Prlov restis ŝparita de teruregaj krimaĵoj faritaj sur senkulpaj homoj. Prlov estis forbruligita, dum ties defendo pereis 23 civitanoj kaj multe da ili estis fortrenitaj en sklavecon.

La unua mondmilito[redakti | redakti fonton]

Dum la unua mondmilito estis el Prlov forkondukitaj 95 viroj, en foraj batalfrontoj 17 el ili metis siajn vivojn pro la malamata monarkio, 22 da ili estis militkaptita en Rusio, 9 en Italio kaj unu en Serbio. Dum la tempo de la milito estis en postfrontejo granda mizero, ĉiuj nutraĵoj iris al la batalfrontoj, disvastiĝis malsanoj. En lasta jaro de la milito eksplodis epidemio de gripo, al kiu subiĝis 30 homojn, ĉefe infanoj.

La unuaj jaroj post la milito portis sin en signo de granda mizero post travivitaj militaj suferoj kaj tial ĉi tieaj homoj amase elmigris Amerikon. Tre malfacilaj tempoj venis en la tempo de ekonomia krizo komence de la 30-aj jaroj. La distrikto donis nutraĵojn al la plej bezonataj.

La dua mondmilito[redakti | redakti fonton]

La unua grava interveno en la vivon de Prlov dum la dua mondmilito estis foriroj de homoj por devigaj laboroj en Germanion. Ĉirkaŭ la jaro 1942 komencis formiĝi en Prlov partizana grupo. La tuta vilaĝo sciis pri la partizana agado kaj senescepte subtenis ĝin. Venĝo de naziajn okupantoj senpere antaŭ la fino de la milito estis granda - la vilaĝo estis forbruligita kaj multe da loĝantoj de Prlov alportis oferon la plej grandan...

...evento[redakti | redakti fonton]

La 23-an de aprilo 1945 frumatene ĉirkaŭigis Prlov-on proksimume 600 anoj de jagdkomando el Vizovice kaj apartaj taĉmentoj de SS-Jagdverbande, persekut-asocio, sudoriento, kaŝnomo "Josef" kaj faris razion, post kiu estis dumvive brulmortigitaj 15 personoj pro helpo al la partizanoj.[1] Sed sume pro sekvoj de la tuta evento perdis la vivon 23 personoj: krom la jam menciitaj dek kvin brulmortigitoj estis tri aktivaj partizanoj, la prlovaj civitanoj, la saman tagon pendumitaj proksime de Bratřejov. Unu viro, kiu tiutage eskapis el brulanta domo, estis pli poste trovita fare de gestapo kaj komune kun pluaj du homoj el Prlov ili estis unue torturitaj kaj poste ekzekutitaj. Unu viro estis mortigita jam la 19-an de aprilo dum agado kontraŭ Ploština. Al la tregedio en prlov oni kalkulas ankaŭ morto de unu civitano de la proksima Pozděchov kaj inter la 15 brulmortigitoj estis ankaŭ unu civitano de la proksima Bratřejov.

Post la masakro en Ploština temis pri plua agado de taĉmentoj, kiuj falis sub Persekut-asocio de SS, kies komandanto estis Otto Skorzeny.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Tragedio en Prlov. Alirita 2010-6-19.