Valašské Meziříčí

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Valašské Meziříčí
germane: Wallachisch Meseritsch
urbo
Náměstí ve Valašském Meziříčí 2.jpg
Placo en Valašské Meziříčí
Valasske Mezirici prapor.png
Flago
Valasske Mezirici znak.png
Blazono
Oficiala nomo: Valašské Meziříčí
Kromnomo: Valaĥiaj Atenoj
Ŝtato Flago de Ĉeĥio  Ĉeĥio
Regiono Regiono Zlín
Distrikto Distrikto Vsetín
Administra municipo Valašské Meziříčí
Historia regiono Moravio
Parto de Valaĥio
Montaro Vsetínské vrchy
Riveroj Vsetínská Bečva, Rožnovská Bečva
Situo Valašské Meziříčí
 - alteco 294 m s. m.
 - koordinatoj 49°28′36″N 17°58′26″E  /  49.47667°N, 17.97389°O / 49.47667; 17.97389 (Valašské Meziříčí)
Areo 35,4 km² (3 540 ha)
Loĝantaro 27 330 (10.12.2010)
Denseco 772,03 loĝ./km²
Unua skribmencio 1297
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 757 01
NUTS 3 CZ072
NUTS 4 CZ0723
NUTS 5 CZ0723 545058
Katastraj teritorioj 10
Partoj de urbo 9
Bazaj sidejunuoj 10
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Valašské Meziříčí
Retpaĝo: www.valasskemezirici.cz
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio

Valašské Meziříčí estas urbo en Ĉeĥio kun 29 000 loĝantoj, kiu situas en Moravio, 15 km de urbo Vsetín. Valašské Meziříčí estas grava fervoja kaj landvoja vojkruciĝo kaj signifa ekonomia kaj kultura centro de regiono, kies nomo estas Valaĥio kun multe da historiaj kaj kulturaj memorigaĵoj.

La urbo situas en kunfluejo de riveroj Rožnovská Bečva kaj Vsetínská Bečva (plu daŭrigas nur rivero Bečva). Valašské Meziříčí estiĝis en la jaro 1923 per unuiĝo de Meziříčí (la unua mencio pri Meziříčí estas el la jaro 1297), kaj de Krásno (la unua mencio pri Krásno devenas el la jaro 1299). Sed ambaŭ urboj ekzistis kiel memstaraj urboj, eĉ kiam historia evoluo de la urboj estis simila. Precipe Krásno gardis sian memstarecon. Jam en la jaro 1516 Meziříčí havis 140 domojn. En duono de la 16-a jarcento estis konstruitaj urbaj remparoj, kiuj estis preskaŭ 6 m altaj, kun bastionoj kaj portaloj – la 16-a jarcento estas periodo de la evoluo de la urbo. En la jaro 1607 incendio dezertigis la urbon, dum la tridekjara milito ĝi estis kelkfoje ruinigita. En la jaro 1621 ĉi tie estis malvenkitaj valaĥiaj ribeloj, en la jaro 1648 svedoj forbruligis la urbon. Ankoraŭ en la jaro 1742 prusoj rabis kaj forbruligis la urbon. Dum napoleonaj militoj Meziříčí fariĝis kelkfoje soldatarejo.

Ĉe la kunfluejo de Rožnovská kaj Vsetínská Bečva estis en la jaro 1899 konstruita obelisko al 1 228 aŭstriaj, francaj kaj rusaj soldatoj, kiuj ĉi tie mortis. Prospero de la urbo okazis nur en la 19-a jarcento (fonditaj vitrofarejo, teksfabriko, alkonduko al fervojo). Plua industria evoluo okazis post la I-a mondmilito (kafrostejo Dadák, elektrofabriko Mikrofona, trikfabriko, fabriko por ĉapeloj, fonditaj multaj faklernejoj, gimnazio). La urbo estis tiam nomata ankaŭ Valaĥiaj Atenoj. Nuntempe estas signifaj industrio ĥemia, vitrofarejo, lignoindustrio, trikfabriko, produktado de gobelinoj kaj permane ligataj tapiŝoj, kafrostejo.

En Valašské Meziříčí estas multe da valoraj historiaj kaj kultutraj memorigaĵoj. La urbo estas naskiĝloko aŭ agadloko de vico da eminentaj personecoj, ekz. de verkistoj M. Jahn (18651942), Č. Kramoliš (18621949), en la urba gimnazio studis verkistino Amálie Kutinová (18981965), de pentristoj J. Barucha (18921966), A. Schneiderka (18961958) ka.