Pentrarto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Pentristo)
La tri Gracioj de Rubens
Francisco de Zurbarán: Aĵpentraĵo kun kruĉo kaj tasoj (1636)
Claude Monet (1840-1926), Pomoj kaj Vinberoj, (1880), Arta Instituto de Ĉikago, aĵpentraĵo.
Kreo de Adamo de Mikelanĝelo en la Siksta Kapelo.
Pentrante Istanbulon

Pentrarto, pentrado, pentroartopentro-arto estas la arto, metio kaj tekniko de la aplikado de koloroj al surfaco kiel muroj, papero, kanvaso, ligno, vitro, lako, argilo, betono, folio, kupro aŭ alia medio. Pentrita verko inkluzivas elementojn de arto por esprimi la konceptan intencon de la artisto. Pentraĵoj povas esti natura kaj figurema, kiel en senmova vivaĵopejzaĝo, abstrakta, didaktika, simbola, aŭ politika.

Laŭ Francisko Azorín pentri estas Reprodukti kolore objekton, pejzaĝon, estaĵon, sur papero, tuko, ligno, metalo, stuko, k.c. Kolorigi.[1] Li indikas etimologion el la latina pingere, pictum (pentri). Kaj li aldonas terminojn pentrado, pentrarto, pentristo kaj pentrilo, krom tipojn de pentrado, nome oleo, akvarelo, tuĉo, fresko, detrempo, enkaŭsto, guaŝo, paŝtelo.[2]

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Knabinoj desegnas. Pentrado estas gravega aktiveco infanaĝe.

Pentrado estas la praktiko de surŝmirado de farbo, pigmento, koloro aŭ alia rimedo[3] al surfaco (subtenobazo). La rimedo estas ofte aplikita al la bazo per broso sed aliaj iloj, kiel ekzemple tranĉiloj, spongoj, kaj aerpenikoj, povas esti uzataj. En arto, la esprimo pentrado priskribas kaj la agon kaj la sekvon de la ago. Pentraĵoj povas havi por sia subteno tre diversajn surfacojn kaj povas asimili multajn aliajn materialojn inkluzive de sablo, argilo, papero, orfolio same kiel objektoj.

Pentrado estas reĝimo de kreiva esprimo, kaj la formoj estas multaj. Desegnado, kunmetado aŭ abstraktado, inter aliaj estetikoj, povas helpi manifesti la esprimplenan kaj koncipan intencon de la artisto. Pentraĵoj povas esti naturalismaj kaj reprezentaj (kiel en aĵpentraĵojpejzaĝoj), fotografiaj, abstraktaj, esti ŝarĝitaj per rakonta enhavo, simboleco, emocio aŭ esti politikaj en naturo.

Parto de la historio de pentrado en kaj orienta kaj okcidenta arto estas dominita per spiritaj ĉeftemoj kaj ideoj; ekzemploj de tiu speco de pentr-arto prezentis mitologiajn figurojn sur ceramiko al bibliaj scenoj igitaj en la internaj muroj kaj plafono de la Siksta Kapelo, al scenoj de la vivo de Budho aŭ aliaj bildoj de orienta religia origino.

Estetiko[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Estetiko.

Estetiko estas la studo de arto kaj beleco; ĝi estis grava afero por 18-a kaj 19-a jarcentaj filozofoj kiel Kant kaj Hegel. Klasikaj filozofoj kiel Platono kaj Aristotelo ankaŭ teoriadis pri arto kaj pentrado precipe. Plato asertis ke pentrarto ne povas prezenti la veron - ĝi estas kopio de realeco (ombro de la mondo de ideoj) kaj estas nenio krom metio, simila al ŝufarado aŭ ferfandado. Leonardo da Vinci, male, diris ke La Pittura è cosa mentale (pentrado estas afero de la menso). Kant distingis inter beleco kaj la sublimo, en esprimoj kiuj klare donis prioritaton al la unua. Kvankam li ne rilatis al pentrado aparte, tiu koncepto estis prenita fare de pentristoj kiel ekzemple J.M.W. Turner kaj Caspar David Friedrich.

Hegel rekonis la malsukceson de havado de la universala koncepto de beleco kaj, en sia estetika eseo, argumentis ke pentrado estas unu el la tri "romantikaj" artoj, kune kun Poezio kaj Muziko, por sia simbola, tre intelekta celo.

Pentristoj kiuj verkis teorie pri pentrado inkludas Kandinskij kaj Paul Klee.

En lia eseo, Kandinsky asertas ke pentrado havas spiritan valoron, kaj li alkroĉas primarajn kolorojn al esencaj sentoj aŭ konceptoj, ion kion Goethe kaj aliaj verkistoj jam provis fari.

Pentrado kiel imitado de la realo[redakti | redakti fonton]

La okcidenta percepto ke la estetika rolo de pentraĵo kiel imito de realeco ("Mimesis") jam ekzistis en greka pentrarto de la klasika kaj helenisma periodoj (de pentristoj kiel ekzemple Apollodorus, Apelles kaj Zeuksis), kaj komencis reaperi en la renesanca periodo en Italio. En la eseo "Pri la Pentrado" (itale "Della Pittura", 1435), verkita de Leon Battista Alberti, la aŭtoro argumentis ke la rolo de la pentristo estas "desegni uzante linioj kaj pentri en koloroj sur surfaco ĉiun antaŭdonitan korpon en tia maniero, de fiksa distanco kaj antaŭdeterminita pozicio de la centra vidaĵo, tion, kion ĝi reprezentas, aspektos kiel reliefo, kaj similos ĝuste la samajn korpojn reprezentitajn."

Heinrich Wölfflin priskribis la esencon de la pentrado kiel traktants de fronta vido. Kompare kun la desegnado, kies klaraj limoj simbolis por li la senson de la tuŝo. "Ĉirkonferenco de figuro en egala kaj fiksa linio," Wolfflin argumentis, "havas en ĝi ion de la tenado de korpa mano. Agado kiun la okulo faras, similas al la ago de mano kiu antaŭeniras kaj sentas laŭ la korpo." En kontrasto, Wolfflin komparas la agadon de pentrado, kaj la bilda priskribo, kun la agado de la okulo kaj li eĉ direktis al la senso de vido. Tiamaniere, la artisto kreas specon de "vidata kaj videbla bildo".

Ekstereŭropaj kulturoj[redakti | redakti fonton]

Samtempe la pentrarto disvolviĝis en aliaj lokoj kaj kulturoj. En Japanio la pentraĵo temigas la belecon de naturo same kiel bildigojn de militoj kaj portretoj de regantoj kaj reĝoj.

La japanoj ofte asimilis literumon aŭ kanton kiel parton de la kunmetaĵo de la pentraĵo. En Sudameriko la pentraĵo ne provas esti simila al aparta realeco. Ĝi pli temigis simbolojn kaj geometriajn formojn prezentantajn diojn, la sezonojn kaj aliajn simbolojn asociitajn kun la mondo de konceptoj de la indianaj triboj.

Teĥnikoj[redakti | redakti fonton]

Paletro kun olefarboj.
Iloj uzataj por pentrado, nome kolortubetoj kaj penikoj

Oleo-pentrado estas metodo de pentrado per pigmentoj kunligitaj de sekiganta oleo (precipe de linoleo en renesanca Eŭropo). Ofte oleo kiel linoleo estis bolita kun rezino, ekzemple pino-rezino aŭ eĉ olibano. Tiuj variaj oleoj donas al la uzita farbo diversajn proprecojn (malpli flava aspekto, malpli longa sekiĝtempo, ktp...).

Akvarelo estas pentraĵo farita per akvosolveblaj, travideblaj farboj. La farboj el gumo kaj koloraj pigmentoj solviĝas en akvo kaj per fajna peniko pentriĝas sur papero, pergameno aŭ alia hela materialo.

Guaŝo laŭ PIV estas preparaĵo farita el farboj akvigitaj kun gumo kaj mielo, kaj pentraĵo, en kiu oni uzis tian preparaĵon.

Fresko estas pentraĵo per akvaj koloriloj sur freŝa stukaĵo de muro. La pentraĵo estas farita dum la stukaĵo estas ankoraŭ malseka, kaj stukaĵo kaj koloroj kune sekiĝos.

La arto de paŝtelo apartenas al la nomataj sekaj teknikoj de pentrarto, ĉar diference de la pentratro je oleo aŭ je akvarelo, ĝi ne uzas ajnan solvaĵon kaj oni aplikas rekte sur la laborsurfaco. Kiel pentrobazo oni uzas bonkvalitan paperon, de specifa dikeco, de koloro neŭtra ne blanka kaj de ioma rugeco.

Murpentraĵo estas pentraĵo, kiu ne estas verkita sur ligna tabulo aŭ tolaĵo, sed rekte sur la muro. La farboj estas ĉe murprentraĵoj aŭ rekte metitaj sur stukaĵon ankoraŭ malseketan (vidu: fresko) aŭ jam sekan (vidu: sekpentraĵo). La artisto provas aŭ konservi la ecan ebenon de la muro aŭ doni impreson de tridimensio (iluzidona murpentraĵo).

Pentrotrompo aŭ okultrompo, el trompe-l'œil, en franca por "trompi la okulon", prononce [tʁɔ̃p lœj], estas arta tekniko kiu uzas realismajn bildaron por krei la optikan iluzion ke la pentritaj aĵoj ekzistas reale en tri dimensioj.

Iloj[redakti | redakti fonton]

Peniko - Farbo - Fono

Specifaj metodoj[redakti | redakti fonton]

Akvarelo - Akvatinto - Akvaforto - Fresko - Gravurado - Guaŝo - Kaligrafio - Karbodesegno - Klozoneismo - Kolaĝo - Oleo-pentrado - Panoramo - Pastiĉo - Paŝtelo - Punktismo - Skizo - Tempero

Perkomputila pentrado[redakti | redakti fonton]

estas pentrarta laboro farita per komputilo aŭ prilaborita kun ĝia helpo. Anstataŭas en multaj kazoj la uzojn de tradicia ilustraĵo, precipe en la Interreto, en gazetoj kaj revuoj, en televido, sur konsumproduktaj pakaĵoj kaj pli. La komputilizita ilustraĵo povas esti aldonita al ilustraĵo farita per tradiciaj rimedoj, post esti skanita kaj igita cifereca dosiero. Estas haveblaj multaj softvaroj kiuj helpas la artiston krei komputilizitan ilustraĵon, ĉu vektora (konsistanta el linioj kaj kurboj) aŭ rastruma (konsistanta el kolekto de pikseloj, ĉiu en siaj propraj niveloj de la primeraj koloroj). Programaroj konataj hodiaŭ (2007) estas Photoshop, PaintShop Pro, Painter kaj pli.

Uzante ĉi tiujn programojn, la artisto povas krei efikojn de la plej multaj el la koloroj listigitaj supre, kaj kombini ilin en maniero kiel oni ne povas esti farita per tradiciaj rimedoj. La rezulto ĉiam estos dosiero, kaj ĝia kvalito ĉiam malpliiĝos en presado. Oni povas krei komputilan ilustraĵon uzante nur muson kaj klavaron, sed ekzistas produktoj, kiuj helpas la artiston desegni en maniero simila al tradicia pentrado. Grafika tablojdo povas faciligi al artistoj atingi la rezulton, kiun ili serĉas, dum ili desegnas uzabne ciferecan skribilon kiun oni aplikas sur cifereca desegnobloketo anstataŭ uzi la muson. Krome, por prilaborado de bildoj oni havas diversajn alternativajn musojn dezajnitaj ĝuste por ĉi tiu celo.

Aliaj[redakti | redakti fonton]

  • Vakso - Pentrado per vakso estas antikva tekniko. La koloroj estis miksitaj kun fandita vakso. Vakso-pentrado estas tekniko uzata jam en antikva Egiptio por pentri sur muroj. La pigmentoj estis miksitaj kun fandita vakso kaj pentritaj sur la ŝtono aŭ gipso kaj fine oni poluris la pentraĵon. Eminenta artisto kiu uzas ĉi tiun teknikon hodiaŭ estas la usona pentristo Jasper Jones.
  • Kazeino - Trovita en acida lakto. Oni diluas la kazeinajn farbojn per akvo. La avantaĝo de ili estas, ke ili sekiĝas rapide. La kolorombroj, kiuj povas esti kreitaj per ili, estas helaj.

Pentrarto laŭhistorie kaj laŭ skoloj[redakti | redakti fonton]

Prahistoria pentrarto[redakti | redakti fonton]

Kavo de Lascaux, galerio de taŭroj.
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Rokpentraĵo kaj Prahomaj pentraĵoj.

Rokpentraĵo estas termino uzata de historiistoj, fakte prahistoriistoj, pri pentraĵoj unue neidentigeblaj, kiel markoj, punktoj, strioj ktp., kaj poste de manoj, figuroj de animaloj, de homoj ktp. La brilaj pentraĵoj de animaloj, faritaj de ĉasistoj dum prahistorio sur la muroj de kavernoj estis trovitaj en multaj regionoj de la mondo. Plej ofte sur la pentraĵoj aperadis ĉevaloj, bizonoj, rangiferoj kaj mamutoj, kiuj post la epoko de tiuj pentraĵoj formortis. Simile en Saharo estas pentraĵoj de ĝirafoj kaj rinoceroj kiuj de jarcentoj jam malaperis el tiu areo. La kavernaj desegnaĵoj eltrovitaj en kaverno de Altamira en norda Hispanio en 1879 kaj en la groto Lascaux apud Montignac, Francio, en 1940, estas mirigaj specimenoj de arto. Ili montras ke, fruaj homoj kapablis lertege desegni bestajn kaj homajn figurojn.

Greka pentrarto[redakti | redakti fonton]

Estis gravaj plinovigoj en greka pentrarto, kiuj devis esti esence rekonstruitaj pro manko de originaj survivaĵoj de kvalito, krom la distinga kampo de pentrita ceramiko. La fama kaj distinga stilo de greka ceramika pentrarto (ĉirkaŭ 100 000 gravaj komplete survivantaj artaĵoj[4] kun figuroj pentritaj per fortaj konturoj, kun fajnaj internaj linioj, atingis sian pinton inter ĉirkaŭ 600 kaj 350 a.K., kaj estas dividata en du ĉefaj stiloj, preskaŭ malaj unu de la alia, de nigrafigura kaj ruĝfigura ceramikoj, el kiuj la alia koloro formas la fonon en ĉiu kazo. Kelkaj el tiuj ceramikaĵoj estis subskribitaj, plej ofte de la ceramikisto, sed kelkajn fojojn de la pentristo mem.

Romia pentrarto[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Enkaŭstiko kaj Pompeja arto.
Fresko de la "Vilao de la misteroj" en Pompejo, la 1-a jarcento p.K.

Restis malmultaj montraĵoj de la romia pentrarto. La plej bone konataj kaj plej gravaj estas la murpentraĵoj el Pompejo, Herkulano kaj aliaj najbaraj lokoj, kiuj montras kiel loĝantoj de riĉa marborda areo ornamis siajn murojn en la jarcento antaŭ la tragedia erupcio de la Monto Vezuvio en la jaro 79 p.K. Ĝenerale la roma pentrarto havigas ampleksan varion de temoj: animaloj, aĵprentraĵoj, scenoj el la ĉiutaga vivo, realismaj portretoj, kaj kelkaj mitologiaj temoj. Dum la Helenisma epoko, ĝi elvokis la plezuron de la kamparo kaj reprezentis scenojn de paŝtistoj, gregoj, ruraj templojn, ruraj montaraj pejzaĝoj kaj kampardomoj.[5] Ankaŭ erotikaj scenoj estas relative oftaj. En malfrua imperio, post la jaro 200 p.K., prakristanaj temoj miksiĝis kun pagana bildaro kaj survivis sur la katakombaj muroj.[6] Oni scias do, ke romia arto estis tre influita de tiu greka kaj etruska. La ĉefa plinovigo de la romia pentrarto kompare kun la greka arto estis la disvolvigo de pejzaĝoj, precize aligante teknikoj de perspektivo, kvankam la vera matematika perspektivo disvolviĝos nur 1 500 jarojn poste. Kelkaj pejzaĝoj estis pure scenoj de naturo, precipe ĝardenoj kun floroj kaj arboj, dum aliaj estis arkitekturaj vidaĵojn de urbaj konstruaĵoj. Aliaj pejzaĝoj montras epizodojn el mitologio, el kio plej famaj montras scenojn el Odiseado.[7] Aparta arta stilo tre disvolvigita kaj bone konservita estas mozaikoj.

En la greka kaj romia pentrarto unue aperis pentraĵoj, kiuj donis tridimensian iluzion. Ilia deklarita celo estis evoluigi realisman bildon kiu estu plaĉa al la okulo, kiel imito de realeco. Tamen, post la detruo de la Romia Imperio kaj la ekesto de Kristanismo unuflanke, kaj la transpreno de povo fare de la Islamo en Mediteraneo aliflanke - la pentrarto revenis al esti dudimensia, kies ĉefa celo estas klarigi kaj ekzempli religiajn principojn.

Mezepoka pentrarto[redakti | redakti fonton]

Romanika pentrarto[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Romanika arto, Libropentraĵo kaj Vitralo.
La Epifanio-Altaro de Rogier van der Weyden, proks. 1455, Alte Pinakothek, Munkeno (origine de Preĝejo Sankta Kolumba en Kolonjo), ekzemplo de Gotika pentrarto.

La karakterizaj trajtoj de la romanika pentrado estas dudimensieco pro rezigno pri la profundeco de la spaco, firmaj konturolinioj, aranĝo de la bildobjektoj, kiu akcentas simetrion kaj esprimiva gesta lingvo. Ĉi tie ankaŭ oni negas la tridimensiecon de la figuroj, anstataŭante ĝin per alegoria funkcio de koloro kaj proporcio.

Sociaj fono kaj funkcio de la romanika pentrado evidentiĝas, se oni rigardas en kiuj kondiĉoj vivis la mezepokaj homoj: neniu - escepte de la klerikaro - scipovis skribi kaj legi. La Biblio disponeblis nur en grekalatina lingvo. Ankaŭ la prediko dum la diservoj okazis nur latine. Por proksimigi la enhavon de la Biblio al la analfabeta popolo, la muroj de romanikaj preĝejoj estis kovritaj per monumentecaj freskoj. Oni parolas pri "biblia pauperum", la biblio por malriĉuloj – por la spirite povraj, tio estas tiuj, kiuj povas nek skribi nek legi. En la skribejoj de la monaĥejoj produktiĝis libropentraĵoj por bildeca transdono de la biblioteksto. Vitraloj en la romanikaj fenestrorozoj peras unuan impreson de la pompo ĉiela. La pentraĵo sur moveblaj bildportiloj, kiel la Triptiko - en la romaniko plej ofte sur ligno - la tabulpentraĵo, etpaŝe ekiras sur la vojo de la eŭropa arto. Grandformataj murtapiŝoj, kiel tiu de Tapiŝo de Bayeux, same servas al la bilda redono de historiaj kaj bibliaj rakontoj.

Bizanca pentrarto[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Bizanca arto.
Kristo Pantokrator: La plej fama el la bizancaj mozaikoj (12-a jarcento) de la Preĝejo de Sankta Saĝeco (Agia Sofia) konservita en Istanbulo (eksa Konstantinopolo).

La emo por la riĉeco kaj la ornamenta luksego de la bizanca arto, ĉefe por palacoj, postulis la revestado de la muroj de ties temploj per mozaikoj, no nur por kaŝi la malriĉecon de la uzitaj materialoj, sed ankaŭ kiel metodo por esprimi la religiecon kaj la duondian karakteron de la imperia povo.

De la Unua Orepoko elstaras la komplekso de Raveno, kiu kuniĝas kun la prakristanaj mozaikoj de la 5-a jarcento: en la preĝejoj de Sankta Apolinaro la Nova kaj Sankta Apolinaro en Klaso oni kaŝas ties suprajn murojn per mozaikoj kiuj reprezentas, en la unua preĝejo procesian kortanaron, sub antaŭeniro de la Tri reĝoj, al la Teotokos aŭ Dipatrino, en la dua, en la absido, oni montras ĉielan scenon kie Sankta Apolinaro de Raveno kondukas gregaron. La majstroverko de la mozaika arto, estas sendube, la mozaikaro de la Sankta Vitalo de Raveno, prilaborita ĉirkaŭ la jaron 547, kie oni reprezentas diversajn bibliajn temojn kaj en la flankoj de la absido la grupojn de Justiniano la 1-a kaj de ties edzino Teodora kun ties respektivaj servantaroj.

La pentrarto en la Bizanca imperio estis esprimita precipe en mozaiko, same kiel en la kreado de figuroj kun aŭdaca volumeno kaj konturoj. La figuroj montras iajn rigidecon kaj monotonecon, sed tre esprimivaj en sia simbolismo, kun evidenta malakcepto de tiu natura kaj de la spacaj leĝoj; ili estas longecaj kaj kun aspekto de ia malhomigo. La novaj ikonografiaj tipoj adaptiĝas simbole, laŭ antaŭfiksita programo (Hermeneia), al la diversaj partoj de la templo: la Pantokrator (Majesta Benanta Kristo) en la kupolo, la Tetramorfos (kvar evangelistoj) en la pendentivoj, la Virgulino en la absido, la sanktuloj kaj evangeliaj temoj en la muroj de la navoj. La plej ripetataj modeloj estas la figuroj de Kristo kun duonigita barbo kaj mezaĝa (siriaka modelo) kaj de la Virgulino reprezentata laŭ diversaj sintenoj (Kyriotissatrono de Dio) kie ŝi tenas sur siaj gamboj la Infanon.

Islama pentrarto[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Islama arto kaj Islama pentrarto.
Damaska ​​ŝtofo - Egiptio, 11-a jarcento

Islama arto formiĝis laŭ la limigoj de Ŝario (islama juro). La plej rimarkinda limigo estas la severa malpermeso de la kreado de homaj figuroj en pentraĵo aŭ skulptaĵo. Tiu ĉi malpermeso nomiĝas "anikonismo". Tiu malpermeso validas precipe por la ornamado de moskeoj kaj aliaj religiaj konstruaĵoj, kaj por la pentraĵo de la figuro de Mohamedo, aŭ aliaj esencaj figuroj de Islamo. En praktiko ekzistis multaj esceptoj al tiu regulo, tiel ke pentraĵoj de Mohamedo povas esti trovitaj, sed neniu ikonografio formiĝis.

Anstataŭe disvolviĝis la kaligrafio de la araba skribo, same kiel metodo de dekoracio kiu inkluzivas desegnaĵojn de branĉoj, folioj kaj floroj. Tiuj ornamadoj estas nomitaj "arabeskoj" (esprimo derivita de la franca: arabesque). La dekoracio estas kutime disvastigita sur la tuta surfaco kun koncepto nomita en la arto la hororo de malpleneco.

La islama pentrarto, kompare kun la islama arkitekturo, estas unu de la artaj branĉoj malplej disvolvigitaj en la Islama mondo. Oni uzas ĉefe kiel dekoracia elemento en la konstruaĵoj, normale tra skribmaniero (kaligrafia dekoracio pere de versoj el Korano), geometriaj aŭ vegetalaj desegnoj, kaj pli rare pere de la figura reprezentado de personoj (plej ofte malpermesataj kiel idolismo) kaj animaloj. Aparte elstaras la ilustrado en la libroj ĉu religiaj ĉu nereligiaj, pentraĵoj en ceramiko kaj azuleĥoj kaj la persaj miniaturoj.

Gotika pentrarto[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Gotika pentrarto.
Evangeliisto Lukaso, Très Riches Heures du duc de Berry, Fratoj Limburgo, 1412–1416, Chantilly, Musée Condé

La gotika pentrarto evoluis ekde la 12-a ĝis en la 16-a jarcento. En sia frua kaj meza fazo ĝi estis signifopentrado, kiu starigis plejofte ne nur naturan prezentadon de personoj aŭ spacan perspektivon, sed la aranĝon, proporciigon kaj kolorigon laŭ religia senca enhavo („signifoperspektivo“[8]). Je la elekto de motivoj klare superregis la religia (faldbildo-altaroj, meditobildoj ktp.), aperis tamen nepre ankaŭ profanaj motivoj kiel la kortega vivo, ĉasado kaj festoj.

Favorite per la ekesto de grandaj fenestrofacoj komence de la gotiko norde de la Alpoj la vitropentrado travivis florepokon, flankenŝovante la freskon. Krom la vitropentrado en Francujo ekfloris ekde la mezo de la 13-a jarcento ankaŭ la libroilustrado, kiu pli kaj pli ne nur plibeligis liturgiajn verkojn, sed ankaŭ horlibrojn kaj profanajn manskribaĵon. La pinton de ĉi tiu evoluo prezentis la Fratoj Limburgo per sia majstraĵo La tre riĉaj horoj de la duko de Berry (1413–1416). Longan tempon la libroilustrado restis la superrega formo de pentrado, ekzemple en Francujo ĝis komence de la 15-a jarcento, kaj tiel influegis ankaŭ la evoluon de la tabulpentrado. Alia grava pentristo estis Jean Fouquet.

Flandraj Primitivuloj[redakti | redakti fonton]

Flandraj Primitivuloj estas la nomo de grupo de pentristoj el la Malaltaj Landoj (proksimume la nunaj Benelukso kaj Norda Francio) en la 15-a kaj frua 16-a jarcentoj. Famuloj de tiu skolo estas Robert Campin, Jan van Eyck, Rogier van der Weyden, Hugo van der Goes, Hans Memling, Dirk Bouts kaj Gerard David. Ĉefaj laborlokoj estis Bruĝo, Gento, Loveno, Tournai kaj Bruselo.

Renesanca pentrarto[redakti | redakti fonton]

La Skolo de Ateno, pentrita de Rafaelo.
Madono kaj la Bebo Jesuo, pentraĵo de Jan van Eyck, pioniroj de la uzo de oleofarboj en la Renesanco
Juna kuniklo, akvarelpentraĵo de Albrecht Dürer

Estas serio de karakteroj kiuj distingigas la renesancan pentrarton disde sia tuja antaŭaĵo, nome la mezepoka pentrarto...

  • Elvoko de antikveco, kies ideiigitan belecon oni klopodis havi kiel ekzemplo.
  • Rekta observado de la naturo. La pentraĵoj montris naturajn pejzaĝojn kiujn oni klopodis rekrei fidele, aŭ arkitekturajn kadrojn, en kiuj kolonoj, frontonoj, palacoj kaj temploj utilis por perspektivo.
  • La homa figuro iĝis centro kaj mezurilo de ĉiuj montroj. La studo de la anatomio, eĉ la realigo de nekropsioj, helpis la artistojn kompreni la realecon de la homa korpo kaj de ties movmekanismoj, kaj tiel oni reprezentis ĝin pli realisme, sed ankaŭ samtempe plej ofte ankaŭ pli ideigita.
  • Regado de la perspektivo, kaj de la komponaj teknikoj.
  • La efikoj de lumo kaj mallumo, kiel la klaroskuro aŭ la grizajlo. De tie venis novaj teknikoj kiel la sfumato (nebula efiko, tekniko per kiu elstaris Leonardo da Vinci).
  • Plue oni faris ornamaĵojn per murpentraĵoj per tempero kaj fresko.
  • Oni disvastigis la uzadon de la tolo, kiu estas malpli multekosta ol la tabulo. La grandaj retabloj, en kiuj ĉiu pentraĵo estas parto de temo pli ampleksa, perdas cefecon favore al la ununura pentraĵo, ĉu kiel altartabulo, ĉu kiel tolo. Oni adoptis preskaŭ ekskluzive la oleo-pentradon. Jan van Eyck ne inventis ĝin, sed li ja plibonigis la teknikon de la pentrarto per tiu materialo. En Italio, tamen, oni konservis la pentrarton sur tabulo kaj la teknikon de tempero en la pentrarto nomita ≪de stablo≫. Estis ĉefe en Venecio kie, pro flandra influo, oni enkondukis la uzadon de la oleo.[9]
  • Se en la Mezepoko la pentrarto estis preskaŭ partikulare religia, en la Renesanco oni enkondukis novajn temojn, kiel tiuj mitologiaj, alegorio kaj temoj historiaj. Aperis la nudaj pentraĵoj, ne per la nudaĵo mem sed kadre de pentrarto de specifa karaktero por ekzemplo mitologia. Estante la katolika eklezio unu de la ĉefaj mecenatoj de la epoko, plue oni pentris religiajn pentraĵojn. Oni kultivis eksterordinare vigle la portreton fare de majstroj kiel TizianoAntonio Moro. En tiu epoko ekis timide aliaj ĝenroj konsiderataj minoraj, kiel la pejzaĝismo aŭ la aĵpentraĵo, kiuj en la Renesanco estis ankoraŭ duaranga elemento antaŭ la historio, io akcesora.[10]

17-a Jarcento[redakti | redakti fonton]

Baroka pentrarto[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Baroka pentrarto.

Baroko estas kultura movado inter 16-a kaj 18-a jarcentoj, kiu en historio pri arto sekvas Renesancon. Pli precize, baroko situas inter manierismo kaj rokoko, kiam Kontraŭreformacio de katolikismo reagis al la novaj kulturaj movadoj, kiuj produktis Reformacion kaj novan sciencon. La termino baroko, el la itala lingvo, origine signifis "stranga, ekstravaganca", kaj verŝajne devenas de la portugala vorto barroco, kiu signifis "neperfekta perlo".

Krom pro sia arkitekturo, muziko kaj literaturo, la epoko aparte konatas pro sia stilo de skulptado kaj de baroka pentrarto, kiuj karakteras pro tro ornama akompano, uzado de koloraj kontraastoj, inter kiuj klarobskuro, klino al ekstremaj temoj kiel funebraj, malbeleco, pentrotrompoj ktp.

Jen elekto de kvin diversaŭtoraj ekzemplaj pentraĵoj, priskribataj en apartaj vikipediaj artikoloj:

Nederlanda pentrarta orepoko[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Nederlanda pentrarta orepoko.

Nederlanda pentrarta orepoko estas la pentrarto de la Ora jarcento de Nederlando, nome periodo de la historio de Nederlando ĉirkaŭ la 17a jarcento,[11] dum kaj post la lasta parto de la Okdekjara Milito (1568–1648) por la sendependo de Nederlando. Distingiga trajto de la periodo estas la fekundeco de diversaj pentro-ĝenroj,[12] kaj la majoritato de artistoj produktis la kernon de sia verkaro ene de unu el tiuj. La pinto de tiu specializigo okazis en la finaj 1620-aj jaroj, kaj la periodo el tiam ĝis la Francia invado de 1672 estas la kerno de la Nederlanda pentrarta orepoko. Artistoj pasigis plej el siaj karieroj pentrante nur portretojn, ĝenrismajn scenojn, pejzaĝojn, maraĵojn kaj ŝipojn, aŭ aĵpentraĵojn, kaj ofte ene de partikulara sub-tipo ene de tiuj kategorioj. Multaj el tiuj tipoj de teoj estis novaj en la pentrarto de Okcidento, kaj la maniero laŭ kiu nederlandanoj pentris ilin en tiu periodo estis decidiga por ties estonta disvolvigo.

18-a Jarcento[redakti | redakti fonton]

Rokoko-stila pentrarto[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Rokoko.
La balancilo, majstroverko de Fragonard, kie videblas la rafinita, agrabla kaj milda spirito de Rokoko.

Rokoko estas eŭropa stilo de grafikaj kaj ornamaj artoj inter 1700 kaj 1750 proksimume. Rokoko estis difinita kiel individuisna, kontraŭformalisma kaj kortega arto, fare de la artisto Ronald Rizzo. Ties ĉefaj trajtoj estas la emo por lumigaj, mildaj kaj helaj koloroj. Hegemonias la formoj inspiritaj en la naturo, mitologio, reprezentado de nudaj korpoj, orienta arto kaj ĉefe la elegantaj kaj amaj temoj. Ĝi estas arto ĉefe civila, sen religiaj influoj, kiu pritraktas temojn de la ĉiutaga vivo kaj de la homaj rilatoj, nome stilo kiu celas ĉion kiu estu agrabla, rafinita, ekzota kaj sens-ama. Rokoko, kiel malfrua ido de baroko ŝatas movojn, kurbojn, malsimetrion. Ĝi malpli favoras la vastajn, pompajn artaĵojn, kaj ordinare produktas tre rafinitajn verketojn.

Novklasikisma pentrarto[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Novklasikismo.

Novklasikismo estas stila tendenco en la historio de arto, kiu historieme baziĝas sur klasikaj modeloj de antikvaj Romio kaj Grekio. La nocio havas malsamajn signifojn en diversaj lingvoj kaj kulturaj regionoj kaj pro tio facile konfuzas. Novklasikismo serĉas siajn modelojn precipe en antikva Romio. Ĝiatempaj arkeologiaj esploroj kaj eltrovoj provizis abundan materialon. Ekzemple la elfosado de la urbo Pompejo en Italio malkovris al novklasikistoj la forgesitan antikvan ornaman pentrarton. Novklasikistoj ŝatis rektajn, simplajn formojn, vastajn kaj noblajn verkojn. Pentraĵoj prezentas solenajn scenojn per firma desegno, per ĝenerala geometria skemo el rektoj, per dampitaj koloroj. En sia pli intima flanko novklasikismo produktis ankaŭ belajn realismajn portretojn.

Akademiisma pentrarto[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Akademia pentrarto.

Akademismo estis stilo de pentrado tre diskonita tra Eŭropo je la 19-a jarcento, precipe en Francio danke al la Belarta Akademio. Tiu arta movado emfazas antikvajn pentraĵojn kaj seriozajn temojn. Akademaj pentristoj permesis nudaĵojn, sed nur senpekaj kaj malerotikaj.

Ekster Eŭropo[redakti | redakti fonton]

Ĉina pentrarto[redakti | redakti fonton]

La klasika ĉina pentrarto estas nomata en ĉina: 中國畫 zhōngguó huà, nome ĉina pentrarto, aŭ 國畫 guó huà, pentrarto de la lando, opozicie al la ĉina pentrarto de okcidenta inspiro aperinta en la 19-a jarcento. Oni povas konsideri ĝin kiel aparta fako de la ĉina kaligrafio de kiu ĝi derivis, fondita sur la kvar pilieroj de la skribadarto: nome penikoj, inko, inkujo kaj rizpapero. La tradicio de inkakva pentrarto, praktikita ĉefe de fakul-funkciuloj kaj kortegaj pentristoj speciale de pejzaĝoj, floroj, kaj birdoj, disvolvigis estetikajn valorojn depende de la individua imagopovo kaj objektiva observado fare de la artisto, kio estis similaj al tiuj de Okcidento, sed delonge multe pli antaŭdataj je ties disvoviĝo en Ĉinio. La unua avangarda pentristo kiu fondis nuntempan ĉinan arton estis Ho-Kan.

Japana pentrarto[redakti | redakti fonton]

bildo Granda ondo ĉe marbordo de Kanagaŭa de Hokusai, estas parto de la fama serio 36 vidoj al la Fuĵi-Monto (1823-29)

Ukijo[13] (japane 浮世絵 (うきよえ), ukiyoe), estas termino markanta bildojn (desegnaĵojn) kun ĝenra temo farataj per tekniko de japana tabulopreso (iam ankaŭ nomata lignopreso) en la 17-a ĝis la 20-a jarcento. La uzita tekniko de preso ebligis amasan produkton. Temis pri koloraj presiloj sur lignaj tabuloj helpe de ŝablonoj. La temo estis ĉefe provinca vivo kaj amuziga fako (luktantoj de sumoo, korteganoj, artistoj ks.). Reproduktaĵoj estis alireblaj al pli malriĉaj, kiuj ne povis permesi al si originalajn laborojn de majstroj. Ukijo diras, vivu de tago al tago kaj vivĝoju la vivon liberigita de ĉiuj malproksimaj doktrinoj.

Afrikana pentrarto[redakti | redakti fonton]

La unua avangarda pentristo kiu fondis nuntempan afrikan arton estis Fathi Hassan.

Albana pentrarto[redakti | redakti fonton]

La unua avangarda pentristo kiu fondis nuntempan albanan arton estis Ibrahim Kodra.

Hungara pentrarto[redakti | redakti fonton]

La unua avangarda pentristo kiu fondis nuntempan hungara arton estis Ladislao de Gauss.

Mogola pentrarto[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Mogola pentrarto.

Mogola pentrarto estas partikulara stilo de pentrarto en Suda Azio limigita al miniaturoj ĉu kiel libro-ilustraĵoj aŭ kiel solaj verkoj kolekteblaj en albumoj (murakka). Ĝi aperis el Persia miniaturpentrarto (ĝi mem parte el ĉina deveno), kaj disvolviĝis el la kortego de la Mogola Imperio el la 16a ĝis la 18a jarcentoj. La Mogolaj imperiestroj estis islamanoj kaj oni konsideras, ke ili plifirmigis Islamon en Suda Azio, kaj etendis islamajn (kaj partikulare Persajn) artojn kaj kulturon same kiel la religion.[14] La Mogola pentrarto tuj ekprenis tre grandan intereson en realisma portretarto ol ĝi estis tipa de la Persaj miniaturoj. Animaloj kaj plantoj estis la ĉefaj temoj de multaj miniaturoj por albumoj, kaj estis pli realismaj priskribitaj. La temoj estas riĉaj en vario kaj inkludas portretojn, eventojn kaj scenojn el la kortega vivo, scenojn de naturo kaj ĉasado, kaj ilustraĵoj de bataloj. La Persa tradicio de riĉe ornamitaj limoj enkadrigantaj la centran bildon pluis, ĉar estis modifita formo de la persa konvencio de alta vidpunkto.

19-a Jarcento[redakti | redakti fonton]

Romantikisma pentrarto[redakti | redakti fonton]

Vaganto super Nebulmaro (germane Der Wanderer über dem Nebelmeer) estas pentraĵo plenumita ĉirkaŭ la jaro 1818 de la germana romantikista pentristo Caspar David Friedrich. Ĝi estas kutime rigardita kiel la plej fama majstroverko de tiu artisto, kaj iasence fariĝis ikono de la romantikisma movado.

La romantikisma pentrarto sukcedis la novklasikisma pentrarton de fino de la 18-a jarcento, per novaj plaĉoj disvolvigitaj simile per la aliaj artaj fakoj de la Romantikismo, kiel estas la literaturo, la filozofio kaj la muziko. Ĝi estas asocia kun la sociaj kaj politikaj movadoj, kiuj plifortiĝis pere de la Franca Revolucio. La verkaro de Turner karakteriziĝas per malorda kirlo de koloroj kaj lumo ĉirkaŭ rolulo aŭ temo kiu foje ne estas facile identigebla sen atenti la titolon. Ĝi altiras la atenton al la pejzaĝo kaj la naturo, en kiu la homa figuro estas sub la forto de la naturo. Tiu sento rezultas en la fakto, ke la romantikaj pentristoj montras la enormecon, preĝejojn en ruinoj, vrakoj, tombejoj, ŝtormoj, nigraj noktoj, monstroj, masakroj kaj frenezeco. Kiel en literaturo, altiras la atenton temoj pri la mezepoko (iamaj tempoj, for el la nuntempo); ekzotaj etosoj, kiel arabaj kaj aliaj orientaj, for el la ĉitieco ktp. La violento kaj en formo kaj en enhavo ligiĝas tiun stilon kun simila baroka iama tendenco. En tiu drama panoramo la soleco de la rolulo aperas kiel personiĝo de la romantisma spirito, kiel en la Vaganto super Nebulmaro.

Pli konektita al la socipolitikaj idearoj de la epoko Libereco gvidanta la popolon estas pentraĵo de Eugène Delacroix, kiu en la malordo de la revolucio montras alegorian figuron de la franca patrio (kaj flago) en evidenta kontrasto inter la ideiigita centra virina figuro kaj la ceteraj revoluciuloj. Ĝi iĝis ikono de la modernepoka bildaro. Aliaj pli kolorplenaj pentraĵoj de Delacroix memorigas pri la forto de la koloroj de Rubens. Fantomoj kaj koŝmaroj estas influo de la germana literaturo, kaj tiel ili aperas ĉefe en germana pentrarto kaj en la hispana Francisco de Goya ekzemple. Sekvoj de romantisma pentrarto povas esti observeblaj en la usona Skolo de la rivero Hudsono kaj pli malfrue en la jarcento en La Antaŭ-Rafaelida Frataro.

Realisma pentrarto[redakti | redakti fonton]

La ateliero de la pentristo, de Courbet, pentraĵo de 1855 kiu okazigis la difinon de la movado de la Realisma pentrarto.

Realismo estas la nomo de pentrarta stilo aŭ movado okazinta en Francio meze de la 19-a jarcento, kies ĉefa reprezentanto estis Gustave Courbet. La propra pentristo stampis la terminon kiam nomigis la pavilionon kiun li konstruigis por provoka ekspozicio de 1855, alternativa al Pentrosalono de Parizo, per la titolo "Realismo". Tie li ekspoziciis sian verkon La ateliero de la pentristo, konsiderata manifesto de la stilo, kiu provokis skandalon en la artaj etosoj pro sia kontraŭ-akademiismo kaj malmildeco. Poste oni identigis kun la movado ĉefe pentristojn kiaj Honoré Daumier, Jean-François Millet kaj Jules Breton, kaj aliajn (Jean-Louis-Ernest Meissonier, Henri Fantin-Latour, Thomas Couture, Jean-Léon Gérôme, ktp.) La priarta kritikisto Jules Champfleury difinis teorie la stetikon de la movado.[15][16]

Ĝenerale la deziro de realismaj pentristoj montri malidealismajn temojn kongruis kun la literaturaj tendencoj de la realismaj romanoj hegemoniaj meze de la jarcento en Francio kaj poste en Rusio. En ambaŭ artoj aperas scenoj de la ĉiutagaj vivoj, kun speciala emfazo al detaloj kiuj antaŭaj movadoj tabue ne tiom malferme montris, kiel laboristaj penoj, malriĉeco, realisma erotismo, malsanoj, funebroj, akcidentoj, doloro ktp. La Skolo de Barbizon estis ekzemplo de tia movada tendenco.

Teknikismaj tendencoj[redakti | redakti fonton]

Simbolisma pentrarto estis stilo de fantasta kaj sonĝa tendenco aperinta kiel reago al la seka naturismo de la realisma pentrarto, kontraŭ kies objektiveco kaj detala priskribemo de la realo oni opoziciis per ekstrema subjektiveco kaj eĉ montro de tio kaŝita kaj neracia; kontraŭ la reprezentemo, oni proponia la elvokivon aŭ la sugestemon. Same kiel en poezio la ritmo de la vortoj utilis por esprimi esencan signifon, en pentrarto oni serĉis la manieron per kiu la koloro kaj la linio esprimu ideojn. Tiucele, ĉiaj artoj estis interrilataj kaj tial foje oni komparis la pentrarton de Odilon Redon kun la poezio de Baudelaire aŭ la muziko de Debussy.[17]​ Tiu stilo speciale emfazis al la mondo de la sonĝoj kaj la mistikismo, same kiel al diversaj aspektoj de la kontraŭkulturo kaj de la marĝenemo, kiel esoterismo, satanismo, teroro, morto, peko, sekso kaj perverseco — rimarkindas tiukadre la fascino de tiuj artistoj por la figuro de la femme fatale (fatala virino)—. Ĉio tio montriĝis kongrue kun la dekadencismo, kultura tendenco de la fino de la jarcento kiu markis la aspektojn plej ekzistadismajn de la vivo kaj en la pesimismo kiel viva sinteno, same kiel klopodis la forestemon kaj la elstarigon de la senkonscio. Alia tendenco ligita al simbolismo estis la stetikismo, nome reago al utilismo hegemonia en la epoko kaj al la malbeleco kaj materiismo de la industria epoko. Kontraŭ tio, oni donis al arto kaj al la beleco aŭtonomecon propran, sintezigita en la formulo de Théophile Gautier «arto por arto» (L'art pour l'art).

Georges Seurat - La Parado (1889) - detalo montranta teĥnikon de punktismo

ImpresionismoImpresismo estas stilo kiu iom forgesas pri la realisma detala montro de la priskribita objekto profite al la lum-kolora impreso kiun havigas la manipulitan distribuon de koloroj en la pentraĵo. Tiaj artistoj observas kaj respegulas la impresojn el la realo, tio estas al la okula sentado de koloroj kaj lumoj en la naturo, sen konsidere la bildigotajn aĵojn, homojn, pejzaĝojn, senmovaĵojn (mutajn naturojn). Impresistoj favoris uzi ĝenerale purajn kolorojn sen enmikso de nigro aŭ blanko. Ili ankaŭ priprensis la sciencajn trovaĵojn pri funkciado de vido. Ĉi tiu pripenso forte aperis en la lasta fazo de impresismo, kromnomata Punktismo. En ĝi la pentristo apudmetis punktetojn de bazaj koloroj, taskigante la okulon de rigardanto per la kunmiksado de la koloroj kaj rekonstruado de bilda tuteco. Aliaj rilataj tendecoj estas Post-impresionismo, Les-Nabis-a Pentrado, Faŭvismo, la Naiva arto kaj Primitivismo.

Fino de la 19-a jarcento kaj komenco de la 20-a jarcento[redakti | redakti fonton]

Tiu grava periodo de la historio de la homaro karakteriziĝas per diversaj faktoroj kiuj tuŝis la evoluon de la pentrartoj, inter kiuj jenaj:

  • Internaciismo kaj enorma disvastigo de la komunikado, kio rezultis en svarmo de influoj inter la diversaj kulturaj etosoj.
  • Tiukadre definitiva apero en Okcidento de artaj trajtoj devenaj el Orienta Azio, Afriko, Oceanio, indianoj el Ameriko ktp.
  • Koincido (parta aŭ totala) de diversaj nomigoj kaj tendencoj, kiuj sinsekvas unu la alian, konfliktas, disiĝas ktp. Tiom multaj iĝas la stiloj kaj skoloj ke malfacile eblas ĝeneraligi trajtojn.
  • Transiro de la pentrarto al rilataj artoj, kiaj afiŝoj, juvelarto, tipografio, grafikaj artoj, ktp., kaj inverse.
  • Forta pezo de ideologioj en la enhavo de la pentraĵoj, kio anstataŭas la iaman kontraston inter religia kaj nereligia pentrarto, nun pro influo de socialisma realismo, kontraŭrealismo, futurismo, industriismo, faŝismo ktp.
  • Centrigo de la pentrarta movado en grandurboj kiaj ĉefe Parizo (kun ofta translokigo de tre diversdevenaj pentristoj tien), sed ankaŭ al Berlino, Vieno, kaj pli ĝenerale en Rusio kaj Usono.

Inter la diversaj skoloj kaj nomigoj menciindas Secesio kaj Art Nouveau por la epoko de transiro de unu jacento al la venonta. Tiuj baziĝas sur estetikismo kaj influo de pesimismaj filozofioj, el kio oni aliras al brileco kaj kolorismo. Tio rezultos en ampleksa disvastigo de minoraj artoj, konata kiel Artdekora pentrarto, ekzemple por mebloj, luksaĵoj, fenestroj ktp.

La krio de Edvard Munch (1893), kiu inspiris la 20a-jarcentajn ekspresionistojn.

Ĉefe germandevena ekspresionismo estas arta orientiĝo, kiu en esprimo de ekstera mondo preferas la internan vivon, precipe sentojn, ol la objektivan naturan figuron. Por atingi la eksteran esprimon de la internaj sentoj, la ekspresionisma arto-esprimo ofte deformas la eksteraĵon de la temo, por elstarigi trajtojn, kiuj estas influataj de la internaj, aŭ tiajn trajtojn analogie konformajn al la interna vivo. Ekspresionismo elstaris en Germanio kaj eŭropaj norda kaj centra: Kokoschka, Nolde, Grosz, Beckmann, Heckel, Klee. En Germanio ĝi fariĝis kritika arto kontraŭ la burĝaj valoroj. La socia problemo de la unuaj jaroj de la 20-a jarcento okulfrapas ĉe tiuj artistoj, laŭ kiuj la arto ne estas nura belaĵo, sed oportuno postuli plibonigon en la homaj valoroj. Tamen tian artan vidpukton ne akceptis la nazia estraro, sub kies inspiro fariĝis la ekspozicio de la "degenerita arto" por tujposta bruligado.

Socialisma realismo estas stilo de realisma arto kiu estis evoluigita ĉefe en Sovetunio kaj iĝis domina stilo en diversaj socialismaj landoj. Ekzistis domina sento de optimismo, ĉar la tasko de socialisma realismo estis montri la idealan sovetian socion. Ne nur estu la nuneco glorigita, sed ankaŭ la estonteco laŭsupoze estu prezentita en plaĉa maniero. Revolucia romantismo plialtigis la ĝeneraligitan laboriston, ĉu fabrika aŭ agrikultura, per prezentado de lia vivo, laboro, kaj distro kiel admirindaj. Oftaj bildoj utiligitaj en socialisma realismo estis floroj, sunlumo, la korpo, juneco, flugo, industrio, kaj nova teknologio.

Abstraktismo, Optika arto kaj Kubismo estis diversaj skoloj kiuj koincidis en la perforta manipulado de la maniero montri la pentraĵon malprofite al la klareco de la enhavo.

Superrealisma pentrarto[redakti | redakti fonton]

La moderna Superrealismo kombinis la dogman aŭtomatismon kun la esplorado por montri la etoson de sonĝoj kaj eĉ koŝmaroj. Ju pli malverŝajne estu la priskribita situacio, pejzaĝo, kombinaĵo ktp., des pli interesa estas la artaĵo. Tio kondukis al tre ekstremaj rezultoj en verkoj de pentristoj kiaj Salvador Dalí, Paul Delvaux, René Magritte, Joan Miró, Yves Tanguy kaj multaj aliaj. sed tio ankŭ malfermis enorman kampon por la eksperimentado en pentrarto.

Hiperrealismo[redakti | redakti fonton]

La hiperrealismo estas ĝenro de pentrarto kaj skulptarto kiu estas simila al la fotografio. La hiperrealismo estas konsiderata avanco de la fotarta realismo pro la uzataj rimedoj. La ĉefa celo estas reprezenti la realon tiom detale kaj realisme ke la verko aspektu kvazaŭ la reprezentita aĵo mem. La rigardanto devas supozi, ke temas pri foto anstataŭ pentraĵo aŭ realaĵo anstataŭ skulptaĵo.

Famaj pentristoj[redakti | redakti fonton]

vidu ankaŭ: listo de pentristoj

Aŭstriaj[redakti | redakti fonton]

Belgaj[redakti | redakti fonton]

P.P.Rubens, Rubens kaj Izabela Brant, sur kuŝejo de Lonicero, ĉ. 1609

Brazilaj[redakti | redakti fonton]

Ĉinaj[redakti | redakti fonton]

Ĉeĥaj[redakti | redakti fonton]

Danaj[redakti | redakti fonton]

Francaj[redakti | redakti fonton]

Rajdantoj ĉestrande de Paul Gauguin, (1902)
La morto de Marat de Jacques-Louis David.
La Muziko ĉe la Tuileries de Édouard Manet
1862 (76 x 118 cm) Nacia Galerio, Londono

Germanaj[redakti | redakti fonton]

Hispanaj[redakti | redakti fonton]

Hungaraj[redakti | redakti fonton]

Israelaj[redakti | redakti fonton]

Italaj[redakti | redakti fonton]

A.Mantegna, La Agonio en la Ĝardeno, 1455
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de italaj pentristoj.

Japanaj[redakti | redakti fonton]

Nederlandaj[redakti | redakti fonton]

Okcidentmodernartaj (ĉiuj landoj)[redakti | redakti fonton]

Polaj[redakti | redakti fonton]

Portugalaj[redakti | redakti fonton]

Rusaj[redakti | redakti fonton]

Serbaj[redakti | redakti fonton]

Svisaj[redakti | redakti fonton]

Usonaj[redakti | redakti fonton]

Famaj pentraĵoj[redakti | redakti fonton]

Las Meninas, Diego Velázquez, 1656–1657

Proverbo[redakti | redakti fonton]

Ekzistas proverbo pri pentrado en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[18]:

  • Citaĵo
     Ne pentru diablon sur la muro. 

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 161.
  2. Azorín, samloke.
  3. Paint[1] - Definition. Merriam-webster.com (2012-08-31). Alirita 2014-03-13.
  4. Home page Arkivigite je 2021-04-25 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita en 2019-05-18 ĉe Wayback Machine de Corpus vasorum antiquorum, alirita la 16an de Majo 2016
  5. Piper, p. 253
  6. Piper, p. 260
  7. Janson, p. 191
  8. Artikolo Perspektive en: Der große Brockhaus in zwölf Bänden, 18-a eldono, volumo 8, Wiesbaden 1979
  9. Alfonso Emilio Pérez Sánchez, Historia del Arte, ĉapitro Pintura del "Quattrocento" en Italia, 1986, Madrid, Anaya, p. 374 ISBN = 84-207-1408-9
  10. Norbert Wolf, Pintura paisajista, Taschen, Kolonjo, 2008. ISBN = 978-3-8228-5464-8, p. 9.
  11. En ĝeneralaj historioj, 1702 estas foje prenita kiel fino de la Ora Epoko, dato kiu funkcias sufiĉe bone por la pentrarto. Slive, kiu evitas la terminon (vidu p. 296), dividas sian libron en du partoj: 1600–1675 (294 paĝoj) kaj 1675–1800 (32 paĝoj).
  12. Konfuzige, unu partikulara pentro-ĝenro estas nomita ĝenrismo, nome pentrado de ajna tipo de ĉiutagaj scenoj kun neidentigitaj personoj. Sed, por ekzemplo, ankaŭ aĵpentrarto estas pentroĝenro.
  13. Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto: ukij/o
  14. "BBC - Religions - Islam: Mughal Empire (1500s, 1600s)". www.bbc.co.uk. Alirita la 1an de oktobro 2019.
  15. Museo D'Orsay. Citas li kiel fonto Champfleury: Pri Realismo, Letero al la Srino. Sand, septembro de 1855; kaj aliaj postaj tekstoj (1878).
  16. Champfleury apartenis al amikaro de Courbet kiu ekde antaŭ la revolucio de 1848 kunsidis en la Brasserie Andler (la "Templo de la Realismo" nomita poste, ĉar estis tie kie aperis la idea utiligi tiun terminon), tre proksime de la studio de Courbet. Inter ili estis Charles Baudelaire, Pierre Proudhon kaj Max Buchon, kuzo kaj amiko de la infanaĝo de Courbet. En la salono de 1848, revolucia jaro, Courbet ekspoziciis dek verkojn. Laŭ konsilo de Champfleury, Courbet abandonis romantisman temaron por reprezenti la ĉiutaĝan vivon de Ornans (kiel ĉe la monumenta Enterigo en Ornans, kiun li pentris ekde 1849 kaj ekspoziciiĝis en la Salono de 1850-1851, kie ĝi ricevis tre akrajn kritikojn).
  17. Chilvers, 2007, p. 888.
  18. Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2009-04-17.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

En angla[redakti | redakti fonton]

  • Aymar, Gordon C (1967). The Art of Portrait Painting. Filadelfia: Chilton Book Co.
  • Daniel, H., (1971) "Encyclopedia of Themes and Subjects in Painting; Mythological, Biblical, Historical, Literary, Allegorical, and Topical". New York, Harry N. Abrams Inc.
  • Janson, H. W., kaj Anthony F Janson. History of Art. 6a eld. New York: Harry N. Abrams, 2001.
  • Piper, David. The Illustrated Library of Art, Portland House, New York, 1986, ISBN 0-517-62336-6

En germana[redakti | redakti fonton]

  • Wendy Beckett: Die Geschichte der Malerei. 8 Jahrhunderte in 455 Meisterwerken. Verlag K. Müller, Köln 2004, ISBN 3-89893-387-3.
  • Ernst Gombrich: Die Geschichte der Kunst. Phaidon, Berlin, ISBN 978-0-7148-9137-8.
  • Hugo Blümner: Technologie und Terminologie der Gewerbe und Künste bei Griechen und Römern. Olms, Hildesheim 1995, ISBN 3-487-02384-9 (4 Bde., Repr. d. Ausg. Leipzig 1884), siehe Bd. 3, S. 159–187.
  • Vinzenz Brinkmann (Hrsg.): Bunte Götter. Die Farbigkeit antiker Skulptur. Staatliche Antikensammlungen und Glyptothek, München 2003, ISBN 3-933200-08-3. (Ausstellungskatalog)
  • Vinzenz Brinkmann: Die Polychromie der archaischen und frühklassischen Skulptur. Biering & Brinkmann, München 2003, ISBN 3-930609-19-3.
  • Valentina Manzelli: La policromia nella statuaria greca arcaica. L’Erma, Rom 1994, ISBN 88-7062-854-X.
  • Harald Mielsch: Römische Wandmalerei. Theiss, Stuttgart 2001, ISBN 3-8062-1632-0.
  • Ingeborg Scheibler: Griechische Malerei der Antike. Beck, München 1994, ISBN 3-406-38492-7.
  • Monika Trümper: Griechische Malerei. In: Tonio Hölscher: Klassische Archäologie. Grundwissen. Theiss, Stuttgart 2002, ISBN 3-8062-1653-3, S. 277–292.
  • Annegret Laabs, Uwe Gellner, (Hrsg.): Heute: Malerei. JOVIS Verlag, Berlin 2012, ISBN 978-3-86859-247-4.
  • Werner Hirschfeld: Die Geschichte der römischen Fassadenmalerei im 16. und 17. Jahrhundert. Europäischer Hochschulverlag, Bremen 2011, ISBN 978-3-86741-642-9.

En hispana aŭ kataluna[redakti | redakti fonton]

  • Calvo Serraller, Francisco (2005). Los géneros de la pintura. Taurus, Madrid. ISBN 84-306-0517-7.
  • Chilvers, Ian (2007). Diccionario de arte. Madrid: Alianza Editorial. ISBN 978-84-206-6170-4.
  • Diversaj (2004). La Gran enciclopèdia en català: Volum X. Barcelona: Edicions 62. ISBN 84-297-5438-5.
  • Diversaj (2004). La Gran enciclopèdia en català: Volum XVI. Barcelona: Edicions 62. ISBN 84-297-5444-X.
  • Diversaj (1984). Historia Universal del Arte. Madrid: Sarpe. ISBN 84-7291-596-4.
  • Fuga, Antonella (2004). Técnicas y materiales del arte. Barcelona: Electa-Mondadori. ISBN 84-8156-377-3.
  • Givone, Sergio (2001). Historia de la estética. Barcelona: Lumen. ISBN 84-309-1897-3.
  • Gombrich, Ernst (2002). Història de l'art. Barcelona: Columna. ISBN 84-8300-768-1.
  • Maltese, Conrado (2001). Las técnicas artísticas. Madrid: Cátedra. ISBN 84-376-0228-9.
  • Pedrola i Font, Antoni (1988). Materials, procediments i tècniques pictòriques. Barcelona: Universitat de Barcelona. ISBN 84-7528-588-0.
  • Suárez, Alícia; Vidal, Mercè (1989). Historia Universal del Arte: Volum IX. Barcelona: Planeta. ISBN 84-320-8909-5.
  • Sureda, Joan (1988). Historia Universal del Arte: Las primeras civilizaciones Volum I. Barcelona: Editorial Planeta. ISBN 84-320-6681-8.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]