Nicolas Poussin
El Vikipedio
Nicolas POUSSIN (15-a de junio 1594 - 19-a de novembro 1665) estis franca pentristo, la fondinto kaj pleja praktikanto de franca klasika pentrado en la 17-a jarcento. En liaj pentraĵoj, klareco, logiko kaj ordo estas ĉefvaloroj. Ĝis la 20-a jarcento li estis la pleja inspiranto de klasikemaj artistoj kiel Jacques-Louis David kaj Paul Cézanne.

