Jacques-Louis David

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Jacques-Louis David
Jacques-Louis David
franca pentristo
memportreto (1794)
Naskiĝo 30-a de aŭgusto 1748
en Parizo, Francio
Morto 29-a de decembro 1825
en Bruselo, Belgio
Portalo pri Homoj
v  d  r
Information icon.svg

Jacques-Louis David (30-a de aŭgusto 1748 - 29-a de decembro 1825) estis franca pentristo de sufiĉa influo en la stilo novklasika. Li serĉis la inspiron en la skulptaj kaj mitologiaj modeloj de la Antikva Grekio, surbaze de ties aŭstereco kaj severeco, kio taŭgis kun la morala etoso de la lastaj jaroj de la Antikva Reĝimo.

Pli poste David iĝis aktiva partopreninto en la Franca Revolucio kaj amiko de Robespiero; vere li regis la artojn sub la reĝimo de la Franca Respubliko. Enkarcerigita post la falo de Robespiero el la povo, pli poste aliĝis al nova politika reĝimo, tiu de Napoléon Bonaparte. En tiu epoko li disvolvigis sian 'Imperian Stilon', elstara pro la uzado de varmaj koloroj laŭ la venezia stilo. Inter multnombraj disĉiploj menciindas Antoine-Jean Gros, Anne-Louis Girodet de Roucy-Triosson kaj la plej konata el ĉiuj: Jean Auguste Dominique Ingres. Pro tio li iĝis la plej influa pentristo de la franca arto de la 19-a jarcento, ĉefe ĉe la akademiaj pentraĵoj.

Fruaj jaroj[redakti | redakti fonton]

Jacques-Louis David naskiĝis ene de riĉa familio en Parizo, la 30an de aŭgusto 1748. Je lia naŭa jaro, lia patro estis mortigita en duelo kaj lia patrino lasis lin je la zorgo de onkloj François Buron kaj Jacques-François Desmaisons kiuj estis riĉaj arkitektoj. Ili certigis bonan edukadon por li, sed Jacques-Louis David neniam estis elstara studento: dum la klasoj kovris siajn librojn per desegnoj. Tuj montris deziron esti pentristo, sed la familio volis, ke li estu arkitekto. Fine li venkis kaj iris al la ateliero de François Boucher, plej grava pentristo de la epoko kaj malproksima parenco de David. Boucher estis dekomence Rokoka pentristo, sed tiam li estis pli novklasika. Boucher decidis sendi David ĉe sia amiko Joseph-Marie Vien, mezkvalita pentristo, sed tre novklasika antaŭ la hegemonia Rokoko. Tie David ĉeestis ĉe la Akademio de pentrarto kaj skulptarto, situa kie nune estas la Louvre.

David klopodis atingi la Premion de Romo kvar fojojn. Ĉe unu el ili laŭ la legendo, li malsukcesis ĉar li ne estis konsultinta kun Vien, unu el la tribunalanoj. Ĉe alia ĉar Vien pensis, ke aliaj kandidatoj jamdum jaroj klopodis venki kaj David povis atendi ankoraŭ plu. Kiel protesto, David komencis malsatstrikon. Fine en 1774, David atingis tiun premion. Plej kutima estus ĉeesti alian akademion antaŭ iri al la Akademio en Romo, sed la influo de Vien permesis lin iri rekte al Romo en 1775, kiam Vien estis elektita direktoro de la Akademio de Francio en Romo. Jam en Italio, David ĝuuis maĵtroverkojn kaj la ruinojn de la antikva Romo. David plenigis multajn kajerojn per materialo uzota dum la resto de sia vivo. Dum lia ĉeesto en Romo, li studis la grandajn "maestrojn", el kiuj lia preferata estis Rafaelo. En 1779, David povis viziti la ruinojn de Pompejo kiuj impresis lin. De tiam li decidis "revoluciigi" la mondon de la pentrarto per apliko de "eterna" idearo de la klasikismo.

Unuaj verkoj[redakti | redakti fonton]

La samakademianoj de David malfacile rilatiĝis kun li, sed agnoskis lian talenton. Onii permesis lin resti ĉe la Franca Akademio en Romo dum unu plia jaro, sed post kvin jaroj en Romo, li revenis al Parizo. Tie li trafis helpantojn kiuj influis por lia favoro kaj membrigis lin ĉe la Reĝa Akademio. Li sendis al la akademio du pentraĵojn, kiuj estis inkluditaj en la Salono de Parizo de 1781, granda honoro. Li estis laŭdata de samtempaj pentristoj, sed la administrado de la Reĝa Akademio malfavoris tiun naskintan stelon. Post la Salono, la Reĝo permesis lin loĝi ĉe la Louvre, privilegio tre dezirata de grandaj artistoj. Kiam la entreprenisto de la reĝaj konstruaĵoj, M. Pecol, negocis kun David, li petisl in edziĝi al sia filino, Marguerite Charlotte. Tiu geedziĝo havigis al David monon kaj poste kvar gefilojn. David havis proprajn disĉiplojn, inter 40 kaj 50, kaj la registaro mendis «Horacio defendita de sia patro», sed Jacques tuj decidis: «Nur en Romo mi povas pentri romanojn». Lia bopatro havigis lin la monon bezonotan por la veturado kaj David iris al Romok un sia edzino kaj tri el siaj disĉiploj, unu el kiuj, Jean-Germain Drouais, estis la tiujara venkinto de la Premio de Romo.

Ĵuro de la Horacioj (1784)

En Romo, David pentris sian faman Ĵuro de la Horacioj. La temoj ripetiĝos en postaj verkoj kiel la Ĵuro de la Pilkejo kaj la Distribuo de la agloj. Dum en la Ĵuro de la Horacioj kaj Ĵuro de la Pilkejo oni fokuzigas la gravon de la maskla memofero pro la lando kaj pro patriotismo, la Distribuo de la agloj aperos la memofero pro la imperiestro (Napoleono) kaj la gravo de la glorio atingita en la batalkampo.

En 1787, David ne sukcesis iĝi la Direktoro de la Franca Akademia en Romo, deziratega posteno. La grafo kiu devis fari tiun elekton diris, ke David estas tro juna, sed li diris, ke li apogoslin post 6 aŭ 12 jaroj. Tiu situacio estus unu el lamultaj pro kio li atakegos kontraŭ la Akademio en venontaj jaroj.

La morto de Sokrato (1787)
La liktoroj alportas al Bruto la korpojn de liaj filoj, 1789

Por la salono de 1787, David ekspoziciis sian faman Morto de Sokrato. Li mortiĝas ĉirkaŭita de filozofoj kaj samfamilianoj. La kritikistoj komparis tiun verkon kun la Siksta Kapelo de Mikelanĝelo kaj kun la Ĉambroj de Rafaelo. Denis Diderot diris, ke ĝi ŝajnis kvazaŭ li estis kopiinta ĝin el antikva basa reliefo. La temo de la pentraĵo estis tre moda por la politika etoso de la epoko.

La sekva pentraĵo estis La liktoroj alportas al Bruto la korpojn de liaj filoj. La verko iĝis alloga por la epoko. Antaŭ la malfermo de la Salono, jam estis komencinta la Franca Revolucio. Oni estis stariginta la Nacian Konvencion kaj jam estis atakita la Bastille. La reĝa kortego ne volis insurekcian propagandon kaj tiele oni devis kontroli ĉiujn ekspoziciotajn verkojn. Oni malpermesis kelkajn portretojn de famuloj, kiel tiu de kemiisto de neakceptata partio. Kiam la ĵurnaloj anoncis, ke la registaro malpermesis ankaŭ La liktoroj alportas al Bruto la korpon de liaj filoj, la popolo koleriĝis kaj finfine oni akceptis la pentraĵon, protektita de studentoj de arto. La pentraĵo reprezentas Lucio Junio Bruto, la romia estro, bedaŭra pro liaj perditaj filoj, mortigitaj de li mem por defendi la respublikon kontraŭ la monarkio kiun volis restarigi la filoj. La tuta pentraĵo estis respublika simbolo, kaj pro tio ĝi estis gravega kaj sukcesa en tiuj tempoj en Francio.

La Revolucio[redakti | redakti fonton]

Dekomence, David apogis la Revolucion, estante amiko de Robespiero kaj membro de la klubo jakobina. Dum aliaj abandonis la landon serĉe de pli bona situacio, David restis por helpi detrui la malnovan ordon; li estis reĝocido kiu voĉdonis en la Nacia KOnvencio favore de la ekzekuto de Ludoviko la 16-a. Ne certa kial li faris tion, ĉar por li estus pli da ŝancoj sub reĝo ol sub la nova ordo; kelkaj supozas, ke la amo de David por ĉio klasika pelis lin ŝati tiun periodon, inkludante respublikan registaron.

Aliaj opinias, ke la ŝlosilo de la revolucia kariero de la artisto estis en sia personeco. Sendube, la artisteco de David, lia ŝanĝemo, arda entuziasmo kaj fiera sendependo helpis lin kontraŭstari la ĝistiaman ordon sed tio ne klarigas plene la emon por la respublika reĝimo.

Tuj, David kritikegis la Reĝan Akademion de Pentrarto kaj Skulptarto. Tiu atako estis probable kaŭzita pro la hipokriteco de la organizo kaj ties persona malemo kontraŭ lia verko, kiel oni vidis en antaŭaj momentoj de la vivo de David. La Reĝa Akademio krome estis plena je reĝistoj, kaj la klopodo de David reformi ĝin estis malakceptata de la membroj. Tamen la Nacia Konvencio ordonis ŝanĝojn por adaptigi ĝin al la nova konstitucio.

la ĵuro de la Pilkejo (1791)

David ekverkis tiam ĉe io kio poste persekutos lin: propagando por la nova respubliko. La pentraĵo de David de Bruto montriĝis dum la ludo de la teatraĵo Bruto de Voltaire. La publiko respondis brue kaj aprobe. La 20an de junio de 1790 okazis la jariĝo de la unua akto de ribelo kontraŭ la reĝo, la Ĵuro de la Pilkejo. Tie estis David. Por rememori la eventon en pentraĵo, la jakobenoj, revoluciuloj kiuj kutime kunsidis en jakobeno monaĥejo, decidis elekti tiun pentriston. David akceptis kaj ekverkis en grandega tolo. La pentraĵo neniam finiĝis pro la inmenso grando (10,67 metroj por 10,97 m) kaj pro tio, ke la personoj portretotaj antaŭ li malaperis dum la Teroro, sed ekzistas kelkaj finitaj desegnoj kaj partoj de la origina tolo montrantaj senfaraj korpoj kun entute pentritaj kapoj.

Kiam Voltero mortiĝis en 1778, la eklezio ne faris eklezian entombigon por li kaj lia korpo estis entombigita ĉe monaĥejo. Post unu jaro, la malnovaj amikoj de Voltero ekkampanjiis por atingi, ke lia korpo estu entonmigita en la Panteono, ĉar la posedaĵoj de la eklezio estis konfiskita de la franca registaro. En 1791 nomumis David por estri la organizan komitaton de la ceremonio kaj paradon tra la stratoj de Parizo ĝis la Panteono. Spite la pluvo kaj la opozicio de la konservativuloj, la evento okaziĝis. Ĝis 100,000 personoj vidis kiel oni alportis la «Patron de la Revolucio» al ripozejo. Estis la unua de multaj okazaĵoj kiujn David organizis por la respublikon. Kiel ekzmeple pro la martiroj kiuj mortiĝis kontraŭ la reĝistoj. Tiuj funebraĵoj similigis la religiajn okazaĵojn de la grekaj kaj romiaj paganoj kaj multaj vidis ilin kiel saturnalaĵojn.

En 1791, la Reĝo klopodis abandoni la landon, sed kiam li estis je malpli ol 50 km de la svisa landlimo li estis arestita. Ludoviko la 16-a sekrete petis reenpovigon al la imperiestro Jozefo la 2-a, frato de Marie-Antoinette. Tio estis akceptita kaj Aŭstrio minacis Francion kaze, ke la reĝa pao vundiĝus. Kiel reago, la popolo arestis la Reĝon. Kiam la nova Nacia Konvencio unuafoje kunsidis, David sidiĝis kun siaj amikoj Jean-Paul Marat kaj Robespiero. En la konvencio, David tuj estis kromnomita «kruelega teroristo». Robespiero postulis la morton de la reĝo. La Nacia Konvencio juĝis la reĝon Ludovikon la 16-an kaj David voĉdonis favore de la morto de la Reĝo. La edzino de David, kiu estis reĝisto, divorcis pro tio.

Kiam Ludoviko la 16-a estis ekzekutita la 21-an de januaro de 1793, jam estis mortinta alia homo — Louis Michel Le Peletier de Saint-Fargeau. Le Peletier estis mortigita la antaŭan tagon de reĝalisma korpogardisto, kiel revenĝo pro estis voĉdoninta favore de la mortigo de la reĝo. David respondecis pri la organizado de la funebraĵo, kaj pentris Le Peletier mortigita. En tiu pentraĵo videblas la glavo de la mortiginto pendita el ununnura ĉevalharo super la korpo de Le Peletier, koncepto inspirita ĉe la fama glavo de Damoklo, kiu bildigis la malsekurecon de la povon. La glavo trapasas paperon sur kiu estas skribita «Mi voĉdonas por la morto de la tirano» kaj la dato estis 20a de januaro de 1793. La pentraĵo estis poste detruita de la reĝalisma filino de Le Peletier, kaj oni konas nur danke al desegno, gravuraĵo, kaj tiutempaj priskriboj. Tamen tiu verko estia gravega en la kariero de David, ĉar estis la unua pentraĵo finita dum la Franca Revolucio, farita en malpli da tri monatoj kaj verko per kiu li komencis la periodon de regenerigo kiu sekvis per La morto de Marat, majstroverko de David.

Marat, revolucia ĵurmalisto kaj parlamentano, kaj amiko de David, estis mortigita la 13-a de julio de 1793 de la girondinino Charlotte Corday. David denove organizis spektaklan funebraĵon, kaj Marat estis enterigita en la Panteono. Ĉar li mortiĝis en banujo, David volis, ke lia korpo estis merĝita en la banujo dum la funebra parado, sed la korpo jam ekputriĝis kaj pro tio anstataŭe ĝi estis laŭvice malsekigita per akvo dum la homaro estis vidinta ĝin, plena je enormaj vundoj. La morto de Marat eble estas la plej konata verko de David. La pentristo devis labori rapide, sed la rezulto estis simpla kaj ĉiopova bildo.

Post la ekzekuto de la reĝo, eksplodis la milito inter la nova respubliko kaj pli malpli ĉiu potenco de Eŭropo, kaj la militoj en kiuj Francio devis lukti malsukcesis. La Komitato de Publika Sano estis estrita de Robespiero. La komitato estis tre rigora; Marie-Antoinette estis kondamnita je gilotino, evento reprezentata en fama desegno de David. Dum la Teroro, David organizis sian lastan ceremonion: la festivalo de la Suprema Estaĵo. Robespier estis rimarkinta pri la eksterordinara propagandilo kiuj estis tiuj revoluciaj ceremonioj, kaj decidis krei novan religion, miksante moralan idearon kun respubliko, surbaze de ideoj de Rousseau, kun Robespiero kiel nova suprema pastro. La 20 de prerialo (laŭ la nova Franca respublika kalendaro, Robespiero diskursis, descendis ŝtupojn, kaj per torĉo kiun donis al li David, bruligis kartonan imagon simboligantan ateismon, malkaŝante imagon de saĝeco sub ĝi. La festo akcelis la falon de la «Senkoruptulo». Poste, kelkaj vidis kiel la metodoj de David estis elakceptitaj de Lenin, MussoliniHitler. Tiu eventoj de amasa propagando unuiĝas la amasojn.

Tuje la milito ekpliboniĝis; franca armeo trairis Belgion, kaj jam ne ekzistis la urĝo krei la Komitaton de Publika Sano. Tiam konspiruloj arestis Robespieron en la Nacia Asembleo kaj gilotinis lin, finigante la reĝimon de la teroro en kiu estis ekzekutitaj miloj da personoj. Dum lia aresto, David kriis al sia amiko «se vi trinkos la venenon, mi trinkos ĝin kun vi». Post tio, oni supozas, ke li "malsaniĝis" kaj ne kunsidis la posttagmezan sesion, pro "stomaka doloro", kio savis lin el esti gilotinata kun Robespiero.

Direktorio[redakti | redakti fonton]

La morto de Robespiero finigis la periodon de la teroro kaj oni eniris en la lasta fazo de la Franca Revolucio: la Direktorio, kies aŭtoritatoj ordonis la areston kaj enkarcerigon de David.

Enkarcere, David pentris sian Memportreton, kie li aperas pli juna ol li estis vere. Li portretis same sian provoson. Post vizito de sia edzino, David konceptis la ideon rakonti la historion de la sabeninoj. Oni diras, ke La forrabo de la sabeninoj (finita en 1799), reale reprezentas postan momenton: la paco pro intermeto de la sabeninoj inter la batalintoj, oni pentris honore sian edzinon, ĉar estas la temo de la verko amo supervenkanta la konflikton. La pentraĵo estis vidata ankaŭ kiel peto al la homoj unuiĝi denove post la sanga fazo de la Revolucio.

La forrabo de la sabeninoj,1799, oleo sur tolo, 385 x 522 cm, Luvro, Parizo

Tiu pentraĵo kaŭzis ankaŭ la atenton de Napoleono. La historio de la pentraĵo estas jena: «La romianoj estis forrabintaj la filinojn de siaj najbaroj, la sabenoj. Kiel revenĝo, la sabenoj atakis Romon, kvankam ne tuje -ĉar Hersilio, filino de Tatius, la estro de los sabenoj, estis edziniĝinta kun Romulo, la romia estro, kaj estis naskinta du filojn kun li dume. En la pentraĵo oni vidas Hersilion inter ŝia patro kaj ŝia edzo kaj samtempe petas ambaŭflankajn batalantojn ne separu la edzinojn el la edzoj aŭ la patrinojn el la filoj. Aliaj sabeninoj unuiĝas en tiuj deziroj». Dum tiu epoko, la martiroj de la revolucio estis forigitaj el la Panteono kaj enterigitaj en komuna grundo, kaj oni detruis revoluciajn skulptaĵojn. Kiam David estis finfine liberigita, la lando estis ŝanĝita. Lia edzino sukcesis malenkarcerigi lin kaj li verkis leterojn al sia antaŭa edzino dirante, ke li neniam ĉesis ami ŝin. Li reedziĝis al ŝi en 1796. Fine, komplete restarigita en sia posteno, li reprenis denove lernantojn kaj retiriĝis el la politiko.

Napoleono[redakti | redakti fonton]

En unu de la grandaj hazardaj koincidaĵoj de la historio, la intima asocio de David kun la Komitato de Publika Sano dum la Teroro rezultis je la fakto, ke li subskribis la morton de iu Alexandre de Beauharnais, malgrava nobelulo. La vidvino de Beauharnais, Josephine de Beauharnais, estos poste konata tutmonde kiel Jozefino Bonaparto, Imperiestrino de la francoj. Estis ŝia kronigo farita de ŝia edzo, Napoleono la 1-a, kion David reprezentis tiom memorinde en la Kronigo de Napoleono kaj Jozefino, decembre de 1804.

Bonaparte ĉe la trapasejo Granda Sankta Bernardo

David estis admirinta Napoleonon ekde ilia unua renkonto, impresita de la klasikaj trajtoj de la tiama Generalo Bonaparte. Petinte, ke la trookupita kaj senpacienca generalo pozu por li, David estis kapabla atingi skizon de Napoleono en la jaro 1797. David dokumentis la vizaĝon de la konkeristo de Italio, sed la tuta bildo de la Generalo Bonaparte eltenanta la pactraktato kun Aŭstrio restis senfinite. Napoleono ege estimis lin, kaj petis lin, akompanu sin al Egiptio en 1798, sed David malakceptis la proponon, pro tio, ke li estas tro maljuna por aventuroj kaj kiel anstataŭanto li sendis sian lernanton, Antoine-Jean Gros.

Post la sucesa puĉo de 18a de Brumero de Napoleono en la jaro 1799, kiel Unua Konsulo mendis al David rememorigi sian kuraĝan trapason de Alpoj. La trapasejo de Sankta Bernardo permesis al la francoj surprizi la aŭstrian armeon kaj atingi venkon en la batalo de Marengo la 14an de junio de 1800. Kvankam Napoleno trapasis la Alpojn per mulino, li petis, ke oni pentru lin «serenan sur sovaĝa ĉevalo». David plenumis la peton per la Bonaparte ĉe la trapasejo Granda Sankta Bernardo. Post la proklamo de la Imperio en 1804, David iĝis la oficiala kortuma pentristo de la reĝimo.

Unu el la verkoj kiujn oni mendis al David estis La kronigo de Napoleono en Notre Dame. Al David oni permesis vidi la eventon. Li petis planojn de Notre Dame kaj la partoprenintoj en la kronigo venis al lia pentrejo por individue pozi, kvankam neniam la Imperiestro (la ununura fojo kiam David atingis pozadon de li estis en 1797). David sukcesis je privataj pozadoj de la Imperiestrino Jozefino kaj la fratino de Napoleono, Carolina Murat, danke al meceno Joakino Murat, bofrato de la Imperiestro. Por la fono, David uzis la ĥoranojn de Notre Dame. Ankaŭ la Papo pozis por la pentraĵo, kaj fakte benis Davidon. Napoleono venis vidi la pentriston, rigardis fikse la pentraĵon dum unu horo kaj diris «David, mi omaĝas vin». David devis refari kelkajn partojn de la pentraĵo pro kapricoj de Napoleono, kaj pro tiu pentraĵo, David ricevis nur 24.000 frankojn.

Ekzilo[redakti | redakti fonton]

Post kiam la Burbonoj revenis al la povo, David troviĝis en la listo de proskribituloj pro estis estintaj revoluciuloj kaj bonapartanoj, ĉar li estis voĉdoninta pro la ekzekuto de Ludoviko la 16-a kaj probable li iom intervenis ĉe la morto de Ludoviko la 17-a. La nova burbona reĝo, Ludoviko la 18-a, tamen, amnestis lin kaj eĉ proponis al postenon kiel kortuma pentristo. David rifuzis kaj preferis ekzikii en Bruselo, Belgio. Tie, li pentris Amo kaj Psiko (1817) kaj vivis ĝis siaj lastaj tagoj trankvile kun sia edzino, kun kiu li regeedziĝis. Dum tiu tempo, li pentris ĉefe grandajn pentraĵojn pri mitologio kaj portretoj de bruselanoj kaj napoleonanaj enmigrintoj, kiel La generalo Gérard (1816).

Lia lasta granda verko, Marso malarmigita de Venuso kaj la Gracioj estis komencita en 1822 kaj finita unu jaron antaŭ lia morto. La pentraĵo montriĝis unue en Bruselo kaj poste en Parizo, kie la ekslernantoj de David amase venis vidi la pentraĵon. La ekspociantoj enspezis 13.000 frankojn, kio indikas, ke estis pli da 10.000 vizitantoj, tre alta nombro en tiu epoko.

Kiam David eliris el la teatro, estis frapita de ĉaro kaj mortiĝis poste pro kordeformigo, la 29an de decembro de 1825. Post lia morto, kelkaj el liaj pentraĵoj vendiĝis en aŭkcio en Parizo, laŭ malaltaj prezoj. La fama pentraĵo de Marat montriĝis nur en speciala aparta salono, por ne kolerigi la publikon. Oni ne permesis, ke la korpo de David revenu al Francio, spite la familipetojn, pro la interveno kiun David havis en la ekzekuto de Luizo la 16-a kaj pro tio li estis enterigita en Bruselo, sed lia koro estis alportita al la tombejo Père Lachaise, en Parizo.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

La ĉefaj verkoj de David estas jenaj:

Bildaro[redakti | redakti fonton]