Denis Diderot

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Portreto de Denis Diderot (1767)

Denis Diderot [deNI dideRO], (1713-1784), estis verkisto kaj filozofo franca.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Denis Diderot naskiĝis en Langres (Ĉampanjo-Ardenoj) je la 5-a de oktobro 1713. Post studadoj en la "Kompanio de Jesuo", li vivas malrektan kaj malriĉan vivon dum kelkaj jaroj. Tiam li trankviliĝas kaj vivas pli ordinaran vivon. Frue, li turnas sin for de katolikismo, kaj eĉ fariĝas kontraŭulo de tiu religio, verkante kompletan kritikon. Post mallonga diista periodo, li fariĝas ateisto, kaj ekhavas materialistan vidon de la mondo. Tial Diderot disvolvas tezojn proksimajn de Fatalismo: ekzemple, ke voleco estas meĥanika, kaj nia sento de libereco nur iluzio. Liaj ideoj aperas en 1749, en la "Letero pri la blinduloj por tiuj kiuj vidas" (france "Lettre sur les aveugles à l'usage de ceux qui voient"). Pro tiu verko, li estas enkarcerigita en la fortikaĵo de Vincennes, apud Parizo, dum tri monatoj.

Li fariĝas unu el la plej gravaj filozofoj de la Jarcento de la Lumoj, tiu kiu realigos la enciklopedian idealon de la Klerismo. Li inventas la kritikon pri artoj ("Salonoj", france "Salons", inter 1759 kaj 1781), kaj li proksimigas sciencon kaj metafizikon (Letero pri la blinduloj). Lia famo plejparte rilatas al la Enciklopedio, kies redaktadon li gvidis kun Jean d'Alembert.

Li mortis en Parizo je la 31-a de julio 1784. Lia korpo ripozas en la preĝejo Saint-Roch.

Senvalorigo de la verko de Diderot dum la 19-a jarcento[redakti | redakti fonton]

La graveco de la verko de Diderot ne ĉiam ĝuste valoris, ekzemple en la 19-a jarcento. Tio rilatas unue al grava miskompreno de lia verko, kiu ŝajnas fuŝa al iuj. Fakte, tio estis intenco de Diderot mem: li ne volis verki kiel la klasikaj verkistoj. Lia verko estas aŭdaca kaj havas sian propran koherecon.

Due, multe da liaj tekstoj ne estis eldonitaj dum lia vivo ; kelkaj el ili estis eĉ nur eldonitaj en la 20-a jarcento. Nur ekde tiu jarcento oni povas havi kompletan ideon pri Diderot. Liaj kunvivantoj konis lin ĉefe pro lia laboro en la Enciklopedio, ĉar li inventis novan teatran stilon ("dramo") kaj verkis romanon (La maldiskretaj juveloj, france Les bijoux indiscrets), kaj pro kelkaj filozofiaj skribaĵoj. Kelkaj el liaj plej gravaj verkoj, ekzemple Jacques le Fataliste kaj Le neveu de Rameau, estos konitaj de la publiko nur multe da jaroj post lia morto, ĉar ili ne estis eldonitaj dum lia vivo. Eble li decidis tion li mem.

Nuntempe, nia scio pri la verko de Diderot estas pli kompleta danke al la malkovro de multe da liaj manuskriptoj en Sankt-Peterburgo, kie Diderot serĉis kunlabori kun Katarino la 2-a de Rusio (la reĝino aĉetis liajn manuskriptojn).

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Essai sur le mérite et la vertu, verko de Shaftesbury, tradukita kaj komentita de Diderot (1745)
  • Pensées philosophiques, eseo (1746)
  • La promenade du sceptique (1747)
  • Les bijoux indiscrets, romano (1748)
  • Lettre sur les aveugles à l'usage de ceux qui voient (1749)
  • La Enciklopedio, kolektiva verko estrante de Diderot (1750-1765)
  • Lettre sur les sourds et muets (1751)
  • Pensées sur l'interprétation de la nature, eseo (1751)
  • Le fils naturel (1757)
  • La religieuse, romano (1760)
  • Le neveu de Rameau, autobiografio (1761 ?)
  • Entretien entre D'Alembert et Diderot (1769)
  • Le rêve de D'Alembert, eseo (1769)
  • Suite de l'entretien entre D'Alembert et Diderot (1769)
  • Paradoxe sur le comédien (1769 ?)
  • Apologie de l'abbé Galiani (1770)
  • Principes philosophiques sur la matière et le mouvement, eseo (1770)
  • Entretien d'un père avec ses enfants (1771)
  • Jacques le Fataliste et son maître, romano (1771-1778)
  • Supplément au voyage de Bougainville (1772)
  • Histoire philosophique et politique des deux Indes, kunlaborita kun Raynal (1772-1781)
  • Voyage de Hollande (1773)
  • Eléments de physiologie (1773-1174)
  • Réfutation d'Helvétius (1774)
  • Observations sur le Nakaz (1774)
  • Essai sur les règnes de Claude et de Néron (1778)
  • Lettre apologétique de l'abbé Raynal à Monsieur Grimm (1781)
  • Aux insurgents d'Amérique (1782)