Rusia Akademio de Sciencoj
Rusia Akademio de Sciencoj (RAN) (ruse Российская академия наук (РАН), transskribo Rossijskaja akademija nauk, de ĉi tie la mallongigo RAN) estas supera scienca organizo de Rusio, gvida centro de fundamentaj esploroj en naturaj kaj sociaj sciencoj de la lando.
En Rusio krom RAN estas ankoraŭ 5 fakaj ŝtataj akademioj: Rusia Akademio de medicinaj sciencoj, Rusia Akademio de klerigado (ĝis 1991 - Akademio de pedagogiaj scinecoj de USSR), Rusia Akademio de terkulturaj sciencoj, Rusia akademio de arkitekturo kaj konstruaj sciencoj, Rusia Arta Akademio; Laŭ la Rusia Federacia Leĝo N 6 pri «Pri la scienco kaj ŝtata scienc-teknika politiko», tiu ĉi akademioj estas nekomercaj ŝtataj orgnizoj. Krom ili ekzistas ankaŭ neŝtataj komercaj akademioj.
Nuntempe la Akademio estas formita laŭ la branĉa kaj teritoria principo kaj ĝi enhavas 9 fakojn de RAN (laŭ sciencoj) kaj 3 regionajn filiojn, kaj ankaŭ 14 regionajn sciencajn centrojn. Krom tio RAN havas plurajn institutojn.
Enhavo |
Fakoj de RAN [redakti]
- Fako de matematikaj sciencoj
- Sekcio de matematiko
- Sekcio de aplikataj matematiko kaj informadiko
- Fako de fizikaj sciencoj
- Sekcio de ĝenerala fiziko kaj astronomio
- Sekcio de nuklea fiziko
- Fako de energetiko, maŝinkonstruado, meĥaniko kaj kontrolprocesoj
- Sekcio de meĥaniko
- Sekcio de maŝinkonstruado
- Sekcio de energetiko
- Fako de informadikaj teknologioj kaj komputikaj sistemoj
- Fako de ĥemio kaj scienco pri materialoj
- Sekcio de ĥemio
- Sekcio de sciencoj pri materialoj
- Fako de biologiaj sciencoj
- Sekcio de fiziologio
- Sekcio de fizika kaj ĥemia biologio
- Sekcio de biologio
- Fako de sciencoj pri la Tero
- Fako de sociaj sciencoj
- Sekcio de filozofio, sociologio psikologio kaj rajto
- Sekcio de ekonomiko de UN
- Sekcio de internaciaj rilatoj
- Fako de historiaj kaj sciencoj
Regionaj filio de RAN [redakti]
Regionaj sciencaj centroj de RAN [redakti]
- Vladikaŭkaza scienca centro de RAN kaj de la Registaro de la Respubliko Norda Osetio - Alanio
- Dagestana scienca centro de RAN
- Kabardina Balkara scienca centro de RAN
- Kazana scienca centro de RAN
- Karela scienca centro de RAN
- Kola scienca centro de RAN
- Scienca centro de RAN en Ĉernogolovka
- Puŝĉina scienca centro de RAN
- Samara scienca centro de RAN
- Sankt-Peterburga scienca centro de RAN
- Saratova scienca centro de RAN
- Troicka scienca centro de RAN
- Ufa scienca centro de RAN
- Suda scienca centro de RAN
Estraro de RAN [redakti]
Jurij Osipov — prezidanto de RAN
Vic-prezidantoj:
- Ĵores Alferov
- Aleksandr Andreev
- Nikolaj Dobrecov
- Valerij Kozlov
- Nikolaj Laverov
- Gennadoj Mesjac
- Aleksandr Nekipelov
- Nikolaj Plate
Historio [redakti]
- 1724 — Sankt-Peterburga Akademio de Sciencoj estas fondita en Sankt-Peterburg laŭ la ukazo de imperiestro Petro la Granda la 28-an de januaro 1724. La Akademio estis formita laŭ la modelo de la okcidentaj akademioj. Tamen malsame de ili, RAN estis pli dependa de la ŝtato.
- 1747 — Imperia Akademio de sciencoj kaj artoj.
- 1803 — Imperiestra Akademio de sciencoj.
- 1836 — Imperiestra Sankt-Peterburga Akademio de sciencoj.
- 1917 — Rusia Akademio de sciencoj.
- 1924 — Akademio de sciencoj de USSR.
- 1936 — Akademio translokiĝas al Moskvo.
- Formado de la filioj tra Rusio, akademio en la respublikoj (ekde 1991 ili estas aŭtonomaj akademioj).
- 1991 — Rusia Akademio de sciencoj estis restarigita far la ukazo de la Prezidento de Rusio kiel plej supera scienca organizo.
Nobelpremiitoj [redakti]
En la listo forestas eksterlandaj membroj de la Akademio
- Aleksej Abrikosov, fiziko, 2003
- Ĵores Alferov, fiziko, 2000
- Nikolaj Basov, fiziko, 1964
- Vitalij Ginzburg, fiziko, 2003
- Leonid Kantaroviĉ, ekonomiko, 1975
- Petr Kapica, fiziko, 1978
- Lev Landau, fiziko, 1962
- Ivan Pavlov, medicino, 1904, unua rusia nobelpremiito
- Aleksandr Proĥorov, fiziko, 1964
- Andrej Saĥarov, paco, 1975
- Nikolaj Semjonov, ĥemio, 1956
- Igor Tamm, fiziko, 1958
- Ilja Frank, fiziko, 1958
- Pavel Ĉerenkov, fiziko, 1958
