Ivan Pavlov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Nobel-premiito Ivan Pavlov

Ivan P. PAVLOV (la 26-an de septembro 1849, Rjazanj- 27-a de februaro, 1936 Peterburgo)



La gepatroj de Pavlov originis el eklezia medio kaj tiel ili antaŭvidis por sia plej aĝa filo similan karieron. Sed Ivan jam en la infanaĝo montris intereson al naturscienco. Li kolektadis papiliojn, observis la vivon de insektoj kaj legadis librojn. 14-jara li trastudis la interesan kaj malfacilan libron de la fondinto de fiziologio en Rusio, I. M. Seĉenov, refleksoj de la cerbo, kiu fariĝis lia gvidlibro dum la tuta vivo. Post eklezia lernejo, en 1870 li eniris juran fakultaton, sed post nuraj 17 tagoj li translokiĝis - al la naturscienca filio de la fiziko-matematika fakultato en la peterburga universitato. Li elektis fiziologion de animaloj kaj kemion kiel siajn fakojn.

En la universitato li ne nur studis, sed ankaŭ ekeksperimentis sub la gvido de profesoroj. Post la studfino en 1875, li komencis kuracistan kurson. Dume li laboris kiel asistanto en katedro pri fiziologio en veterinara instituto. Tie li daŭrigis siajn esplorojn pri nerva regulado de koro kaj pankreaso. Post la studfino en 1879, Pavlov komencis labori kiel estro de kliniko-fiziologia laboratorio. En 1883 li doktoriĝis per la disertacio Pri centrifugaj nervoj de la koro. Ivan Pavlov klare argumentis, ke la kora agado reguliĝas per kvar centrifugaj nervoj: malakcelanta, akcelanta, malfortiganta kaj fortiganta. La fortigantan nervon malkovris Pavlov.

Pavlov studis en Germanio dum du jaroj post la doktoriĝo kaj en 1890 li fariĝis profesoro pri farmakologio kaj en 1896 pri fiziologio en Peterburgo. Li ankaŭ estris fiziologian laboratorion prizorgatan de princo. De 1925 ĝis la fino de sia vivo Ivan Pavlov estis gvidanto de instituto pri fiziologio ĉe la Akademio de Sciencoj de Sovetio.

Unu de hundoj de Pavlov, Muzeo de Pavlov, 2005

Ĝis 1904 la esploroj de Pavlov koncernis la rolon de la nerva sistemo en la regulado de la funkcioj ĉe digestaj organoj. Inter multaj atingoj, menciindas du gravaj: la eksperimento kun fikcia nutrado kaj kreado de izolita (pavlova) stomaketo. La eksperimento konsistis el tio, ke oni tranĉis la ezofagon de la hundo, tiel ke la nutraĵo ne povis atingi la stomakon kaj tiel ĝi elfalis. Tamen dum la manĝado, la stomako sekreciis sukon, kio montris gravan rolon de nerva regulado ĉe la stomakaj glandoj. En la dua eksperimento ĉe la hundo estis eltondita la stomaketo, kiu estis ligita kun la resta stomako nur per nervoj kaj sangosistemo: la nutraĵo tute ne trapasis la stomaketon. Tamen la sukoj en ambaŭ stomakoj estis identaj, kio montris la gravan signifon de la nervo-reflekta kaj endokrina regulado en la stomaksekrecio. Pro siaj laboroj kaj sia verko "Pri laboro de la ĉefaj digestaj glandoj", Pavlov ricevis Nobel-premion en 1904.

Post 1904 Pavlov dediĉis sin al studado de la supera nerva agado de animaloj. Li kreis sian faman doktrinon pri la kondiĉaj refleksoj. La skemon de reflekso, kiel esprimo de la ligoj de viva estaĵo kun ĝia ekstera medio, ni trovas unue en verkoj de la granda franca filozofo kaj matematikisto René Descartes (pron. dekart, li vivis 1596-1650). Tamen nur la esploroj de Pavlov donis la plenan pruvon kaj vastigis la studadon pri la supera nerva sistemo. La kondiĉaj refleksoj, diference de la senkondiĉaj (kunnaskitaj) refleksoj, permesas adaptiĝi al modifintaj kondiĉoj en la ekstera medio. La metodoj de la kondiĉaj refleksoj, ellaboritaj de Pavlov, donas eblecon ekkoni leĝajn konformecojn de la supera nerva agado kaj deĉifri procezojn, kiuj okazas en la cerbo dum la dormo kaj hipnotado. Pavlov kreis doktrinon pri du signalaj sistemoj: la unua estas la kondiĉaj refleksoj ĉe animaloj (inkluzive de homo), la dua estas ligita kun parolado- ĝi estas tipa nur por homoj. La esploroj de Pavlov donas eblecon pli bone kompreni la kaŭzojn de neŭrozoj, psikaj malsanoj ktp.

Ĝis la fino de sia vivo Pavlov daŭrigis sian laboron. Malfacilas nomi scienciston pli faman ol li. Li membris honore en pli ol 130 akademiaj kaj sciencaj asocioj. Al lia nekutima laborkapablo helpis la konstanta manlaboro, sporto, sinteno amikema kaj helpema al la homoj. Li ŝatis literaturon, muzikon, pentroarton kaj estis vera internaciisto - li profunde malamis rasismon kaj militojn. Sankte li kredis je la scienco, kiu kreas kondiĉojn por la prospero de la homaro. Je lia flanko staris tutvive lia edzino Serafima Karĉevskaja.

Nuntempe en Rjazanj (proksimume 200 km de Moskvo) sur la strato Ivan Pavlov numero 25 troviĝas muzeo. En la muzeo estas pli ol 600 eksponaĵoj el diversaj kampoj. Inter ili estas pajlo-ŝtopitaj figuroj de la hundetoj uzitaj dum eksperimentoj kaj medaloj.

Eldiro de Pavlov: Memoru, ke la scienco postulas de homo la tutan vivon. Kaj se vi havus du vivojn, ili nesufiĉus. Grandan streĉon kaj gigantan pasion postulas la scienco de la homo. Estu pasiaj en via laboro kaj en via serĉado.


Vidu ankaŭ: temperamento, melankoliulo, sangvinulo, flegmulo

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]