Albert Szent-Györgyi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Albert Szent-Györgyi
Albert Szent-Györgyi
Naskiĝo 16-a de septembro 1893
en Budapeŝto, Hungario
Morto 22-a de oktobro 1986
en Woods Hole, Masaĉuseco, Usono
Portalo pri Homoj
v  d  r
Information icon.svg

Nagyrápolti SZENT-GYÖRGYI Albert (naskiĝis la 16-an de septembro 1893 en Budapeŝto, Aŭstrio-Hungario (nun Hungario), mortis la 22-an de oktobro 1986 en Woods Hole, Masaĉuseco, Usono) – hungara biokemiisto, laŭreato de Nobel-premio pri medicino en 1937.

Li doktoriĝis en Universitato de Kembriĝo (1927), kie studis kiel stipendiulo de Fondaĵo Rockefeller. Li laboris en Instituto de Tropika Higieno en Hamburgo, poste en Instituto de Fiziologio en nederlanda Groningen. Li estis profesoro de Universitato en Szeged (1931-1945), poste ne Budapeŝto (ĝis 1947). Oni elektis lin al pluraj akademioj kaj sciencaj societoj. En 1947 foriris al Usono, kie iĝis profesoro en Universitato Princeton. En 1954 iĝis laŭreato de premio nome de Albert Lasker.

Li apartigis de fruktoj de la papriko kaj identigis vitaminon C (1933); malkovris vitaminon P (1936). Pruvis, ke adenozina trifosfato (ATP) estas necesa fonto de energio ebliganta muskolan kuntiron. Pro malkovroj pri biologia forbrulado, kaj precipe pro malkovro kaj priskribo de kemia strukturo de vitamino C (askorbata acido), ricevis en 1937 Nobel-premion pri medicino.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Albert Szent-Györgyi naskiĝis en Hungario, en Budapeŝto en la jaro 1893. Li mortis en Usono en la jaro 1986, en sia 93-a jaro. Li komencis frekventi la Medicinistan Universitaton en Budapeŝto. Dume eksplodis la unua mondmilito, kaj li devis soldatiĝi, kaj agadi kiel medicinisto en la rusa fronto. Tie, per la risko de sia propra vivo, li sukcesis savi la vivon de pluraj soldatoj. Tial li estis honorigita per arĝenta medalo. Sed pro la teruraĵoj kaj sencelo de la milito, kaŝe li forlasis la batalojn, kaj daŭrigis la medicinistajn studojn en Pozsony (nun Bratislava en Slovakio). Tie li ricevis kuracistan diplomon, kaj eklaboris. Pro la postmilita pactraktato de Trianon li devis forlasi Bratislavon, kaj faris postdiplomajn studojn en Prago, Berlino, Hamburgo, Londono kaj Kembriĝo. Li komencis okupiĝi pri kemio kaj fiziologio, precipe pri oksidiĝo kaj reduktiĝo en vivaj organismoj. En Kembriĝo li fariĝis doktoro pri kemiaj sciencoj.

En 1930 li revenis en Hungarion, kaj en urbo Szeged, en la universitato li fariĝis katedrestra profesoro pri biokemio. Li sciis, ke la vitamino C, estis nur etkvante gajnebla el vivantaj organismoj, tial oni ne povis analizi ĝin. Sed li supozis, ke ĝi estas grava materio por la vivo. Tute hazarde li spertis, ke la vitamino estas produktebla el kapsiko. Okazis, ke la edzino pakis al li antaŭtagmezan manĝaĵon, kaj aldonis kapsikon. Li forgesis manĝi ĝin, kaj pro hazarda ideo li ekzamenis tiun. Kun miro li konstatis, ke ĝi enhavas multe da vitamino C. Tuj li dungis virinojn, kaj en la laboratorio ili produktis kelkajn kilogramojn da vitamino C. Jam eblis pli profunde ekzameni ĝin. En 1936 li malkovris ankaŭ la vitaminon P.

Pro la supraj laboroj, eltrovaĵoj, li ricevis Nobel-premion en 1937 pri medicinaj kaj fiziologiaj sciencoj. El inter la relative grand-nombraj hungar-devenaj Nobel-premiitoj, ĝis nun li estas la unusola, kiu ricevis tiun altan sciencan honorigon pro laboro, kiu estis farita en Hungario.

Li esperis, ke per la vitamino C estos kuracebla la skorbuto, kaj ĝenerale ĝi estas konvena por kreskigo de la forto-stato, kaj por preventi certajn epidemiajn malsanojn. (Estas interese, ke en tiuj regionoj de la Tero, kie regas eterna frosto, kaj ne ekzistas vegetaĵoj, la vitamino C estiĝas en la bestaj organismoj, pro la multjarmila adaptado. La vitaminon C science li nomis askorba acido. (C6 H8 O6)

Krome li faris ankoraŭ grandsignifajn laborojn en la tereno de la biokemio pri la muskolo-movo. La gestudentoj amis lin, ofte ili eskursis kun la profesoro, kaj sin banis, naĝis en la proksima rivero Tibisko. La tutlande konata, populara profesoro fariĝis rektoro de la universitato.

Baldaŭ venis la dua mondmilito. En tiu milito lia vivo estis vera aventur-romano. La hungara registaro sendis lin en Turkion por trakti kun la delegitoj de la Okcidenta Alianco, pri aparta armistico de Hungario. Sed germana spiono informiĝis pri tio, kaj Hitler persone ordonis aresti lin. Feliĉe per la helpo de la sveda ambasado li sukcesis fuĝi en regionon, kie jam estis la Ruĝa Armeo. Tiutempe li iĝis en bona rilato kun Sovetio, certe tial poste li estis la prezidanto de la Soveta-Hungara Amikeca Societo.

Li komencis reorganizi la Sciencan Akademion, sed sen sukceso, pro la kontraŭstaro de certaj akademianoj. Tial li organizis apartan Natursciencan Akademion. Tamen la registaro kunigis la du akademiojn, kaj volis nomumi lin ties prezidanto. Li ne akceptis la postenon, sed proponis ke estu tiu la fama muzikscienculo, muzikinstruisto, komponisto Zoltán Kodály.

La politika situacio en la ĉi-tie elformiĝinta nova mondo ne plaĉis al li, tial li formigris en Usonon. Tie oni estigis por li Instituton de Esplorado pri Muskol-movo, en la kadro de la Marbiologia Instituto en Woods Hale. Li povis daŭrigi la esploradojn pri la biokemio de muskol-movoj. En tiu ĉi tereno li atingis gravajn rezultojn.

Poste li komencis okupiĝi pri la kancero. Por tio li havis gravan personan kialon, ja liaj edzino kaj filino mortis pro tiu terura malsano. En la esploro li serĉis novajn vojojn. Provis apliki siajn biofizikajn sciojn. (Jam en Szeged li kunlaboris kun la fiziko-profesoro Szalai.) Dum la estiĝo de vivaj organismoj ĉiun energio-nivelon de la protein-molekulo plenigis elektronoj, tial la proteino fariĝis izola. Sed la oksigeno kapablas oksidigi ĝin, ĝi forprenis elektronojn disde la proteino, la proteino fariĝis duonkonduktiva. Ĉesis la ekvilibra stato, el la neŭtralaj molekuloj estiĝis liberaj radikaloj, kiuj kapablas konstrui komplikajn strukturojn. La transpreno de elektronoj estas unu el la plej fundamentaj procezoj en la biologio. La vitamino C efikas ĉe la fundoj de la vivo; transportas la senvivan proteinon al vivanta stato. La kancero estas perturbo de la komplika regul-porocezo en la protein-molekuloj. Por pli efika esplorado pri kaŭzoj de la kancero estus bezonataj granda laboratorio, kun multaj kunlaborantoj. Sed por realigi tion li jam estis tro maljuna. Tamen kion li faris? Li konstruis „senmuran laboratorion”. Tio estis organizo de pluraj institutoj por komuna, unudirekta laboro.

Szent-Györgyi estis granda ne nur kiel sciencisto, sed ankaŭ kiel homo. Li protestis kontraŭ la militoj, kaj okupiĝis pri sortoproblemoj de la homaro.

Li protestis kontraŭ la milito de Usono en Vjetnamo. Lia libro la „Freneza simio” (The Crazy Ape) apartenas al la plej bonaj kontraŭmilitaj libroj. Sed tiu ĉi libro okupiĝas ankaŭ pri aliaj problemoj de la homaro. La homaro nuntempe jam havas tiajn kaj tiom da armiloj, per kiu povus ekstermi la tutan homan specion. La plej grava demando estas, ĉu la homaro povos transvivi la agadojn de tiuj homoj, kies konduto estas pli proksima al tiu de freneza simio, ol normala homo.

La homo nuntempe atingis tian sciencan kaj teknikan scion, ke povus realigi por ĉiu senzorgan, feliĉan vivon. Sed samtempe fariĝis kapabla dum momento neniigi sin mem kiel tuton. La disdivido de materialaj rimedoj estas tute ne justa. Eĉ en la plej riĉaj landoj multaj malsatas, malvarmas, mortas pro facile kuraceblaj malsanoj. Se oni tutmonde rigardas la la aferon, preskaŭ duono de la homaro vivas en mizero, en malfavoraj cirkonstancoj. La riĉaj landoj gigantajn sumojn elspezas pro armado, per kiuj mondskale estus solveblaj la ekonomiaj problemoj. Kiel la homaro povis tamen ĝis nun ekzisti? Iliaj materiaj kaj spiritaj kapabloj estis malaltaj. Per bastonoj, ŝtonhakiloj, sagoj eblis neniigi nur malmulton, sed la malsanoj grandparte pereigis ĉefe la novnaskitojn, tiamaniere restis por unu homo granda spaco.

La pluvivo de ĉiu vivulo dependas de tio, kiugrade ĝi povas adaptiĝi al la cirkonstancoj ĉirkaŭ ĝi. La vivuloj, ankaŭ la homoj, vivis en la origina naturo. Ili devis ĉiutage zorgi, ke iamaniere akiru la nutraĵon, la ŝirmon kontraŭ la malfavora vetero, kaj trovu parulon, por la reproduktiĝo. La sukceso en tiuj terenoj donis la unusolan feliĉon.

Kruela malfacila vivo estis tio. Konstanta luktado por la vivo. La vivuloj dum jarmilionoj evoluigis manierojn, korpopartojn por akiri la celojn. Iuj evoluigis kornojn, dentegojn, ungegojn, akrajn okulojn, rapidkurantajn piedojn. Unusole la homo kapablis evoluigi la cerbon tiugrade, ke malgraŭ la relative fizika malforteco, povu vivteni sin, kaj konstante bonigi la vivcirkonstancojn, por faciligi la vivon. Sed ĉio ĉi servis nur la ĉiutagan vivtenon, sen antaŭvido. Tamen elformiĝis iaspeca kunlaboro, kaj tiamaniere ili povis evoluigi ĉiam pli perfektajn ilojn.

La bazo de la pensado tamen restis la malnova, la praa egoisma, kiu sen devigo nur validigis la proprajn, senperajn interesojn. Dume elformiĝis ankaŭ sociaj instancoj, religioj, kiuj volis direkti la agadon por atingo de komunaj celoj, sed la rezulto restis magra.

Unusola ebleco por ŝanĝi tion estas la konsekvenca edukado de la infanoj. Ke ili komprenu, ke la vivo povas esti pli bela pli facila por ĉiu, per paca kunlaboro. Pri tio dependas la estonto de la vivo de la homaro.

La domo de la profesoro estas proksime al la maro. El la fenestro de sia laborĉambro li vidis la oceanon. Ĝis la morto li laboris, kaj nun ripozas entombigita en sia ĝardeno.

Laboraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Muscular Contraction (1947)
  • Submolecular Biology (1978)
  • On Oxidation, Fermentation, Vitamins, Health, and Disease (1940)
  • Bioenergetics (1957)
  • Introduction to a Submolecular Biology (1960)
  • The Crazy Ape (1970)
  • Electronic Biology and Cancer: A New Theory of Cancer (1976)
  • The living state (1972)
  • Bioelectronics: a study in cellular regulations, defense and cancer
  • Lost in the Twentieth Century (1963)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]