Papriko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ruĝaj kapsikoj sekiĝontaj subaere, antaŭ polvigo.
Papriko.
Hispana papriko gustas karaktere pro fumaĵado.

Papriko estas sekigita pulvorigita frukto de kapsiko, uzata kiel spico kutime ruĝa, bruna aŭ flava. Foje ĝi estas tre akra.

Por fari tian spicon el kapsiko, oni kutime sekigas kaj pulvorigas la frukton (aŭ nur la semojn). Ekzistas akraj kaj malakraj variantoj. Oni ofte uzas paprikon en supoj kaj saŭcoj, kaj aldonitan al viando kaj legomoj.

Papriko kaj kapsiko estas aparte fame multe uzataj en la hungara kuirarto.

Lingva noto[redakti | redakti fonton]

Pro nacilingva influo, multaj homoj (kaj eĉ vortaroj) uzas "papriko" por kaj la seka spico farita el iuj kapsikoj, kaj la plantoj kaj fruktoj. La Akademio de Esperanto oficiale difinas ilin tiel en 9OA:

kapsik/o. 1 Kreskaĵo, kiu produktas kapsikon 2. (Capsicum.) 2 Verda, ruĝa aŭ flava longforma frukto de kapsiko 1, kun multaj semoj pendantaj interne, uzata kiel legomo kaj kiel spico: akra kapsiko; neakra kapsiko; el kapsiko oni faras paprikon. kapsik/et/o. Malgranda ordinare tre akra kapsiko 2.

paprik/o. Spico (ruĝa, bruna aŭ flava) preparata el sekigita kaj pulvorigita frukto de iuj specoj de kapsiko: hungara papriko; dolĉa papriko; akra papriko.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.