Spico

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri la gusto- kaj odoroplifortigiloj de manĝaĵoj. Se vi serĉas informojn pri la moda drogo "spico", vidu la paĝon Spico (drogo).
Spicoj en merkatejo de Agadir, Maroko

Spicoj plifortigas la guston kaj la odoron de la bazaj manĝaĵoj, ofte ili stimulas la digeston kaj influas la homan sanon.

Krom en la kuirarto multaj spicoplantoj estas uzataj en la naturkuracado kaj en la parfumindustrio. La anoj de kelkaj naturreligioj uzas ilin ankaŭ por magiaj ritoj.

Plia butiko kun spicoj en Maroko

Antaŭ ol la invento de modernaj konservometodoj, spicoj utilis por kaŝi odoron de ekputro aŭ por plibonigi manĝaĵojn sengustigitajn pro konservo. Tial, ilia komerco estis tre grava en mezepoka Malnova Mondo. Eŭropanoj importis pli da spicoj ekde krucmilitoj. Araboj makleris inter Eŭropo kaj la aziaj spicejoj. La deziro rompi la araban monopolon instigis portugalojn kaj poste nederlandanojn esplori kaj kolonii Orientan Azion, speciale Molukojn, la "insuloj de spicoj". Kristoforo Kolumbo celis venki la portugalojn atingante Azion tra Atlantiko, tamen li atingis Amerikon, kvankam li ĉiam pensis ĝin Azio.

Proverbo[redakti | redakti fonton]

Unua alveno de Kristoforo Kolumbo en Ameriko

Ekzistas proverboj pri spico en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[1]:

  • Citaĵo
     Al farun' malbonspeca ne helpos la spico. 
  • Citaĵo
     Ne spiciĝas manĝo de mastrina beleco. 

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Lernu