Papa Akademio de la Sciencoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Courtyard of the Casina Pio IV.jpg

La Papa Akademio de la Sciencoj (latine: Pontificia Academia Scientiarum) havas sian kutiman sidejon en Vatikano, ĉe Casino Borromeo - Pio la 4-a [1], kaj funkcias kiel scienca sektoro kiun la Katolika Eklezio kaj papoj pridemandas antaŭ decidi aŭ esprimi opinion pri problemoj interplektantaj moralon/kredon kaj sciencojn tuŝantajn religion. Ĝia graveco evidentiĝas el ĝiaj historio, membraro kaj statuto. Tiu institucio estas unu el la ses papaj akademioj, kiuj estas:

  • Papa Akademio de la Martira Kulto (Pontificia Academia Cultorum Martyrum)
  • Papa Akademio de la Sciencoj (Pontificia Academia Scientiarum)
  • Papa Akademio de la Sociaj Sciencoj (Pontificia Academia Scientiarum Socialium)
  • Papa Teologia Akademio (Pontificia Accademia Teologica)
  • Papa Akademio por la Vivo (Pontificia Academia Pro Vita)
  • Papa Internacia Maria Akademio (Pontificia Academia Mariana Internationalis)
  • Papa Arkeologia Akademio (The Academy of Archeology)
  • Papa Akademio de Sankta Tomaso de Akvino (Pontificia Academia Sancti Thomae Aquinatis)
  • Papa Akademio de la Senmakula Koncipiĝo (Pontifical Academy of the Immaculate Conception)
  • Pontificia Insigne Accademia di Belle Arti e Letteratura dei Virtuosi al Pantheon (Pontifical Academy of Fine Arts and Letters of the Virtuosi al Pantheon)

Historioj[redakti | redakti fonton]

La Akademio naskiĝis en Romo, en 1603, sub la papado de Klemento la 8-a iniciate de Princo Federico Cesi, kiu celis favori al la kresko de la sciencoj per esplora metodo bazita sur la observo, eksperimento kaj indukta progresiĝo: metodo tia poste nomita ankaŭ galilea ĉar inter ĝia membraro eminentis ĝuste G. Galilejo. La esplorantoj devis observi kun la okuloj atentaj kaj akrevidaj kiel tiuj de linko: do Akademio de la Linkoj (itale: Lincei).

Tamen, ĝi dissolviĝis tuj post la morto de la fondinto; nur post du jarcentoj ĝi rekonstituiĝis intreprene de papo Pio la 9-a, en 1847, kun la nomo Nova Akademio de la Linkoj, kiu per tia tirolo aŭ similaj, post la anekso de Romo al la Itala Regno, ekfunciis kiel organo de la nova ŝtato. Papo Pio la 11-a, 1936, ŝanĝinte ĝian originan nomon kreis novan institucion kun la titolo de Papa Akademio de la Sciencoj (Accademia scientiatum), kaj de tiam ĝia prestiĝo elstariĝos ĉiam pli.

Statuto[redakti | redakti fonton]

La lasta statuto de la Akademio estis promulgita en 1976. En ĝi estas indikataj la celoj, la funkcio, la regado kaj la kooptado de la membraro. Pri la celoj, elstaras la volo montri, ke la Katolika Eklezio ŝatas sciencajn esplorojn ĉar, laŭ ĝia kredkonvinko, scienco kaj kredo havas la samam Kreinton, do eblas montri eĉ teorie kaj konstatnivele ilian akordon; kaj ankaŭ celas kuraĝigi sciencajn esplorjn inter la kristanoj, kiuj jam tion faris de ĉiam. Oni membriĝas al la Papa Akademio de Sciencoj per kooptado proponita de la aktualaj membroj: sed la definitiva alelekto estas kondiĉita de la konsento de la papo. Karakterizoj por la akcepto de koptoto estas vera sciencula engaĝo en la sciencoj, kaj tensio al respekto pri la moralaj principoj; ne necesas la konfeso pri la katolika aŭ kristana religioj. Nun la membraro devenas el ses sciencaj kvadroj:

  • fundamenta scienco;
  • scienco kaj teknologio pri globalaj problemoj;
  • sciencoj favoraj al progresigo de la tria mondo;
  • etiko kaj politiko de la scienco;
  • bioetiko;
  • epistemologio.

Ĉiu kvadra disciplino dividiĝas en subvadroj: fizikaj kaj similaj sciencobjektoj, astronomio, kemio, sciencoj de la medio, matematiko, aplikataj sciencoj, filozofio kaj historio de la sciencoj.

La akademio estas regata de Prezidento elektita de la papo, asistata de Sciencula Konsilio kaj de Kanceliero. Dekomence ĝin konstituis 80 akademianoj, kies 70 dumvive asociitaj, sed Johano Paŭlo la 2-a altigis (1986) la nombron de la dumvivaj membroj ĝis al 80 al kiuj aldonis iujn honorajn scienculojn kooptitajn pro iliaj sciencaj meritoj kaj altaj oficoj. Statute estas akademianoj la Kanceliero, la direktoro de la Vatikana Astronomia Observejo, la prefekto de la Apostola vatikana Biblioteko kaj la prefekto de Vatikana Sekreta Arkivo.

Agado[redakti | redakti fonton]

Akorde kun siaj statutaj celoj, la Papa Akademio de la Sciencoj organizas ĝeneralajn seancojn de la akademianoj; organizas kunvenojn celantajn al progreso de la sciencoj kaj al la solvo pri teknikaj-sciencaj problemoj; kaj stimulas enketojn, esplorojn kaj pliprofundiĝojn pri sociaj, moralaj kaj spiritaj problemoj. Oftas la problemoj pridemanditaj de la papoj.

Membraro[redakti | redakti fonton]

Jenas listo de la membroj de la Akademio de la Sciencoj en septembro 2009.

Aktualaj ordinaraj membroj[redakti | redakti fonton]

Honoraj membroj[redakti | redakti fonton]

  • Georges M.M. Cottier
  • Jean-Michel Maldamé
  • Carlo Maria Martini

Aktualaj dumtaskaj membroj[redakti | redakti fonton]

  • José G. Funes – Direktoro de la Vatikana Astronomia Observejo
  • Sergio B. Pagano – Prefekto de la Vatikanaj Sekretaj Arkivoj
  • Cesare Pasini – Prefekto de Vatikana Apostola Bibioteko
  • Marcelo Sánchez Sorondo – Kanceliero de la Akademio

Nobelpremiitoj[redakti | redakti fonton]

Multaj akademiaj scienculoj eniris akademion post Nobel-premiiĝo, aliaj al tiu prestiĝo supreniris post sia aliĝo al la Papa Akademio de la Sciencoj. Jen la listo de tiaj gravuloj:

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Marcelo Sánchez Sorondo. The Pontifical Academy of Sciences: a historical profile.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]