Niels Bohr

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Niels Henrik David Bohr

Niels Henrik David
Niels Henrik David Bohr

Persona informo
Nomo Niels Henrik David Bohr
Dato de naskiĝo 7-a de oktobro 1885
Loko de naskiĝo Kopenhago
Dato de morto 18-a de novembro 1962
Loko de morto Kopenhago
Okupo
Aĝo je morto 77
v  d  r
Information icon.svg

Niels Henrik David Bohr (naskiĝis la 7-an de oktobro 1885 en Kopenhago, mortis la 18-an de novembro 1962 en Kopenhago) estis dana fizikisto kaj nobelpremiito

Li ekde 1903 studis fizikon en sia hejmurbo. En la jaro 1911 li doktoriĝis en la universitato de Kopenhago, poste li laboris en la laboratorio Cavendish en Kembriĝo, kaj ekde 1913 en Manchester, kiel asistanto de Ernest Rutherford. En 1916 li fariĝis profesoro en Kopenhago, alirante en 1920 al la direkto de la ĵus kreita Mezlernejo de Teoria Fiziko.

Lia plej granda merito estas la, laŭ li, nomata atommodelo, kiun li evoluigis surbaze de la kvantumteorio de Max Planck. En la jaro 1922 li gajnis la Premion Nobel de Fiziko pro siaj meritoj en la esploro de la strukturo de la atomo kaj la radiado eliranta el ĝi“.

En la jaro 1943 li fuĝis de la germanaj nazioj, kiuj okupis Danion, unue al Svedio, poste tra Britio al Usono, kie li kontribuis al la evoluigo de la atombombo. En 1945 li revenis al Danio kaj fariĝis fervora kontraŭulo de la uzo de nukleaj armiloj.

Niels Bohr mortis en 1962. El liaj ses filoj unu (Aage Niels Bohr) mem fariĝis tre sukcesa fizikisto: en la jaro 1975 li gajnis la Premion Nobel de Fiziko.

Sciencaj esploroj[redakti | redakti fonton]

Sin bazante sur la teorio de Ernest Rutherford, li eldonis sian atoman modelon en 1913, enkondukante la teorion de numereblaj orbitoj, kiuj estas karakterizitaj en la kvantummeĥanika teorio per, ĉirkaŭ la atomkerno, nombro de elektronoj en ĉiu orbito, kiu pliigas de la interno al la ekstero.

En lia modelo krome, la elektronoj povas fali (pasi de orbito al alia) de ekstera orbito al alia interna, elsendante fotonon de diskreta energio, fakto sur kiu apogiĝas la kvantuma meĥaniko.

Kvina scienca Kongreso Solvay de 1927. Ni povas vidi Niels Bohr-n, la unuan ĉe la dekstro de la centra vico. Inter la partoprenantoj, staras Auguste Piccard, Albert Einstein, Marie Curie, Erwin Schrödinger, Wolfgang Pauli, Werner Heisenberg, Paul Dirac, Louis de Broglie kaj Max Planck.

En 1922, li ricevis la Nobel-premion pri fiziko pro siaj laboroj super la atoma strukturo kaj la radiado. Fizikistoj, apogante sur ĉi tiu komenco, konkludis ke la lumo karakteriziĝis per duopeco ondo-korpusklo, montrante proprecojn reciproke ekskludantiĝajn laŭ la kazo.

Per ĉi tiu komenco, Bohr trovis krome filozofajn aplikojn, kiujn li utiligis kiel pravigojn. Tamen, la fiziko de Niels Bohr kaj Max Planck estis malagnoskita de Albert Einstein, kiu preferis la klarigon de la klasika formulado.

En 1933, Bohr proponis la hipotezon de la likva guto, teorio kiu permesis klarigi la nukleajn dissplitiĝojn kaj kungluiĝojn, kaj, konkrete, la grandan kapablon de fisio de la uranio-izotopo 235.

Debato kun Ejnŝtejno[redakti | redakti fonton]

Niels Bohr kaj Albert Einstein diskutantaj pri la kvantuma teorio en la domo de Paul Ehrenfest en Leiden (decembron 1925).

Bohr debatadis kun Ejnŝtejno koncerne al la valido aŭ nevalido de la leĝoj de la relativeco, en la subatoma mondo de la kvantuma fiziko. Ejnŝtejno diris ke la materia universo estas loko en kiu nenio povas superi la rapidon de la lumo, dum la realaĵoj ekzistas en sola formo determinita laŭ la tempo kaj la spaco. Bohr liaflanke vokis al la "ondfunkcio" de la subatomaj eroj, kaj al la stato de la "superpozicio", kiu povas submeti ĉi tiujn al kondiĉoj tre malsamaj al kiuj okazas por grandegaj sistemoj. Ekzemple du elektronoj povas esti en du simetriaj statoj kaj ekstreme malproksimigitaj samtempe, kaj tion, kio okazas kun unu en determinita punkto de la universo, spertas la alia, al la alia ekstremo de la universo. Ĉi tio produktiĝis per unu el du alternativoj:

a) la subatomaj eroj komunikas kun aliaj sendante respektivan informon pri liaj statoj en du malproksimajn punktojn de la universo, tial la koncerna informo devis vojaĝi al pli granda rapido ol la lumo;

aŭ la alia alternativo:

b) la subatomaj eroj povas ekzisti en du aŭ pli statoj samtempe; ĉi tiuj aperas sub la formo de probabloj de precizaj statoj, sed ne manifestiĝas en unu el ĉi tiuj ĝis la momento kiu estas determinita de stimulo: la observo, per la ago de la observanto, kiu trovas pri la ero specifajn koordinatojn de spaco kaj tempo.

Resume, la sinteno de Bohr kaj de la kvantuma fiziko estas ke, en la subatoma mondo, la du alternativoj ne eblas samfoje.

Estas dum la akra debato pri ĉi tiu teorio, ke Ejnŝtejno priprononcis tiel faman frazon: "Dio ne ludas al la ĵetkuboj !". Ĉi tiu koncerna frazo estas fidinde registrita, sed ne okazas pri la supozita kontraŭargumento fare de Bohr al Ejnŝtejno dum la sama debato, laŭ kiu li estus dirinta: "Einstein, ĉesu diri al Dio, kion Li devas fari !".

Deviga ekzilo[redakti | redakti fonton]

Unu el la plej famaj studentoj de Niels Bohr estis Werner Heisenberg, kiu iĝis ĉefo de la germana projekto de la atoma bombo. Kaŭze de la komenco de la nazia okupacio en Danion, Niels Bohr estis baptita en Kristana preĝejo, kaj restis tie malgraŭ ke li estis juda. En 1941 Bohr ricevis la viziton de Heisenberg en Kopenhago, tamen li ne alvenis kompreni lian sintenon. Heisenberg kaj la plimulto da germanaj fizikistoj estis al favoro de ne ebligi la produktadon de la atoma bombo por militaj uzoj, sed tamen ili deziris enketi pri la ebloj de la nuklea teĥnologio.

La verko Copenhagen, skribita de Michael Frayn kaj repezentita dum tempo en Broadway, temis pri kio okazis dum la renkonto kiun subtenis Bohr kaj Heisenberg, en 1941. En 2002 aperis la kinan version de la libro, direktitan de Haward Davies.

En septembro 1943, por eviti esti arestita de germana policisto, Bohr vidis sin devigita marŝi al Svedio, de kie li vojaĝis la sekvantan monaton al Londono, por fine direkti sin al Usono en decembro.Tie li partoprenis en la konstruo de la unuaj atomaj bomboj. Li laboris en la Nacia Laboratorio de Álamos, Nova Meksiko, super la projekto Manhattan, erare kredante ke la germana bombo estis tuja. Li revenis al Danio en 1945.

Post la milito, li iĝis pacifista defendanto por nuligi nukleajn armilojn. Li prononcis filizofiajn kaj teologiajn konferencojn Gifford, en la kursoj 1948-1950, pri la temo Casuality and Complementarity. En 1952, Bohr estis unu el la fondintaj patroj de la Eŭropa Konsilistaro por la Nuklea Esploro (CERN) en Ĝenevo, Svisio. En 1955, li organizis la unuan prelegon Atomoj por la Paco, en Ĝenevo, konsekvence li estis la unua kiu ricevis, en 1957, la premion Atomoj por la Paco.

Omaĝoj[redakti | redakti fonton]

  • Borio, la kemia elemento, nomiĝas tiel en lia honoro.
  • Hafnio, alia kemia elemento, kies proprecoj estis priskribitaj de Bohr, kaj kiu li mem nomis tiel, ĉar Hafnia estas la latina nomo de Kopenhago.
  • La kratero Bohr estas kratero de la Luno, malkovrita en 1963 de Ewen Whitaker, ĉe la ekstrema okcidenta rando de la satelito, do ĝi ne estas ĉiam videbla de la Tero, kaŭze de la efikoj de la libracio.
  • Por la centjara datreveno de lia naskiĝo, poŝtmarko estis eldonita la 3-an de oktobro 1985, prezentante Bohr-n kaj lian edzinon Margrethe-n.
  • En 1997, la Nacia Banko de Danio kreis bankbileton de 500 kronoj prezentante Bohr-n, kiu estis fumanta pipon.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Parto de artikolo legita de enciklopedio Encydia [1]
  • Biografio de Niels Henrik David Bohr [2] (hispane)