Charles Édouard Guillaume

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Charles Édouard Guillaume
Charles Édouard Guillaume
franca fizikisto
Naskiĝo 15-an de februaro 1861
en Fleurier, Svislando
Morto 13-an de junio 1938
en Sèvres, Francio
Portalo pri Homoj
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r

Charles Édouard GUILLAUME (15-an de februaro 1861, Fleurier, Svislando13-an de junio 1938, Sèvres, Francio) estis franca fizikisto, kiu ricevis la Nobel-premion pri fiziko en 1920 pro la malkovro de invarto (specifa fer-nikela alojo).

Guillaume en 1883 iĝis kunlaboranto de la Internacia Mezurafera Ofico en Sèvres, poste en 1915 ties direktoro. Li ekzamenis dum esploroj la hidrargan termometron kaj la litron kiel volumenan unuon. Li konstatis pri tiu lasta, ke ĝi egalas ne al 1.000.000 cm3 sed al 1.000.028 cm3.

Li fokisis ekde 1890 je la alojoj kaj malkovris, ellaboris la invarton kaj elinvarton. La termodilatiĝa valoro de la invarto (volumena ŝanĝiĝo je ŝanĝiĝo de la temperaturo), la malgranda elasteca valoro de la elinvarto estis uzata en diversaj sciencaj mezuriloj.

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj