Pavel Ĉerenkov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Pavel Ĉerenkov

Pavel Aleksejeviĉ ĈERENKOV (28-an de julio 1904, Novaja Ĉigla, apud Voroneĵ, Rusio6-an de januaro 1990, Moskvo) estis rusa fizikisto, kiu ricevis Nobel-premion pri fiziko en 1958 pro malkovro de lumradiado de grandrapidaj korpuskloj – kun Ilja Frank kaj Igor Tamm.

Li naskiĝis en kamparana familio, li jam junaĝe montris interesiĝon pri sciencaj temoj. Li finstudis en la matematika-fizika fako de la Voroneĵa Ŝtata Universitato en 1928, poste laboris du jarojn kiel instruisto. Li estis ekde 1930 aspiranto en la Fizika-Matematika Instituto de la Akademio de Sciencoj de Sovetunio, en Leningrado. Li akiris sciencan licencion en 1935, post tio li iĝis kunlaboranto de la moskva Fizika Instituto Lebedev. Li estis nomumita al profesoro de la Teknika-Fizika Altlernejo de Moskvo, en 1953.

Li okupiĝis pri esploro de la fizika naturo de la lumo ekde 1932, du jarojn poste rimarkis li la lumradiadon de korpuskloj, kiuj trairas medion kun pli granda rapido ol la lumo en tiu medio. Tiu radiado estis nomata poste Ĉerenkov-radiado, kies teorian klarigon donis Frank kaj Tamm. Oni uzis la t.n. Ĉerenkov-kalkulilon en esplorado de la korpuskloj kaj unuafoje per tio rimarkis la antiprotonon.

Li estis distingita ankaŭ per Ŝtat-Premio (1946, 1952, 1977), Ordeno de Lenin (dufoje), Stalin-premio (1946, 1951), kaj Ordeno de Heroo de Socialisma Laboro (1984).