William Lawrence Bragg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
William Lawrence Bragg

Siro (William) Lawrence BRAGG (31-an de marto 1890, Adelaide, Aŭstralio1-an de julio 1971, Ipswich, Suffolk, Britio) estis aŭstraldevena brita fizikisto kaj rentgena kristalografiisto, malkovrinto de la rentgena difraktado (Bragg-leĝo, 1912), kiu estas baza en difino de la kristala strukturo. Li ricevis Nobel-premion pri fiziko kun sia patro, Siro William Henry Bragg (1915). Li iĝis same Siro en 1941.

Li estis la plej aĝa filo de Siro William (Henry) Bragg. Lia patrina avo estis Sir Charles Todd, poŝtafera ministro kaj gvidanta astronomo de Suda Aŭstralio. Bragg lernis en la St. Peter's College de Adelaide, poste studis en la Adelaide-a Universitato.

Li veturis en 1909 al Anglio por studi en la kembriĝa Trinity College. Poste li ekokupiĝis pri fiziko kaj kemio. Lia patro en 1912 (dum la somera ripozo) babilis kun li pri nova libro de la germana fizikisto Max von Laue. Laue asertis, ke la rentgenaj radioj dekliniĝas, se ili trairas kristalojn. Bragg volis rifuzi kelkajn asertojn de Laŭe, tiel komencis eksperimenton en Kembriĝo, sed fine li pruvis tion kaj kreis la t.n. Bragg-leĝon, kiu klarigas dekliniĝon en kono de la rentgena ondolongo kaj distanco de la kristalatomoj. Dumtempe lia patro planis la rentgenan spektrometron, per kiu oni povas precize mezuri longon de la rentgena radio. Per tiu ilo kaj eksperimentoj, oni montris atoman strukturon de multaj kemiaĵoj (salo, diamanto).

Bagg ricevis en 1914 stipendion kaj iĝis instruisto en la naturscienca katedro de Trinity College. Oni samjare distingis lin kaj lian patron kun Ora Medalo Bernard de la Scienca Akademio de Usono.

Dum la unua mondmilito, Bragg agadis kiel teknika konsilisto en tereno de la akustika loktrovo (difino de distanco laŭ sono de la malamika artilerio, kanonoj) en mapista sekcio de la ĉefkomandejo de la brita armeo, en Francio. Li estis tie, kiam li kaj lia patro ricevis divide la Nobel-premion pri fiziko en 1915, pruvante utilecon de la rentgenaj radioj en la malkovro de la kristalaj strukturoj.

Post la unua mondmilito, Bragg sekvis Ernest Rutherford en posteno de fizika profesoro de la manchester-a Universitato Victoria. Li elforlis tie esploran lernejon por ekzameno de metaloj, alojoj kaj silikatoj.

Li geedziĝis en 1921 kun Alice Hopkinson, filino de kuracisto. Ili havis du filojn kaj du filinojn. Kli samjare iĝis membro de la Royal Society.

Li estis en 1937–1938 direktoro de la National Physical Laboratory, sed li ne havis paciencon por tiutipa laboro, tiel kun ĝojo forlasis tion en por estis denove posteulo de Rutherford kiel Cavendish-profesoro de la eksperimenta fiziko en Kembriĝo. Li fondis tie la duan esploran lernejon por ekzameno de metaloj, alojoj, silikatoj kaj proteinoj.

Bragg iĝis en januaro de 1954 direktoro de la londona Royal Institution (kiel lia patro antaŭ 1940). Li sukcese popularigis la natursciencojn, organizis prelegojn, mem aperis en ztelevido ks. .

Bragg retiriĝios de la aktiva scienca laboro en 1965.