Marie Curie

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Maria Skłodowska-Curie

Maria
Maria Skłodowska-Curie

Persona informo
Nomo Maria Skłodowska-Curie
Dato de naskiĝo 7-a de novembro 1867
Loko de naskiĝo Varsovio
Dato de morto 4-a de julio 1934
Loko de morto Sancellemoz
Okupo
Aĝo je morto 66
v  d  r
Information icon.svg

Maria Skłodowska-Curie [marja skŭodofska kiri] aŭ mallongnome Marie Curie (Esperante konata kiel Maria Kurio) (naskiĝis la 7-an de novembro 1867 en Varsovio, mortis la 4-an de julio 1934 en Sancellemoz) estis pola fizikistino kaj kemiistino

En la jaro 1891 ŝi venis al Parizo por studi natursciencon en la Universitato Sorbono, kie ŝi 1906 kiel unua virino fariĝis profesoro.

Kune kun sia edzo Pierre Curie ŝi esploris "radiantajn" materialojn kaj uzis kiel unua persono en la historio la nocion radioaktiva. En la jaro 1903 ŝi kune kun sia edzo kaj la franca fizikisto Antoine Henri Becquerel ricevis la Nobel-Premion pri Fiziko. En la jaro 1911 ŝi ricevis la Nobel-Premion pri Kemio: pro la malkovro de la kemiaj elementoj radiumo kaj polonio. Ŝi estas la sola virino, kiu ricevis du Nobel-Premiojn, la sola homo, kiu ricevis du malsam-fakajn sciencajn Nobel-Premiojn kaj unu el nur du homoj, kiuj ricevis du malsam-fakajn Nobel-Premiojn (la alia estas Linus Pauling, kiu ricevis kemian kaj pacan premiojn).

La 4-an de julio 1934 ŝi mortis pro kancero, akirita pro la multjara laboro kun radioaktiveco.

Malgraŭ siaj sukcesoj ŝi devis batali kontraŭ la malamikeco de reakciuloj pro esti virino kaj fremda. Tiel ŝi ne estis akceptita en la Akademion pri Scienco kaj estis atakita per eksterordinara malvolemo de la grupo "Franca Agado", eĉ oni klopodis serĉi judan avon al ŝi por akrigi la polemikon. Ŝi estis apogata de liberaluloj, feministoj kaj kontraŭklerikaluloj. Ŝi estis la unua virino profesoro en la fama pariza universitato Sorbono.

Marie Curie kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]

En la kvina kanto de la verko de Abel Montagut nome Poemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo Noa) pere de la drogo anoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto Valmikio kiu montras al li la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, en Azio, el Ĉina Murego al insulo Srilanko. Poste aperas la japana pentristo Hokusajo kiu siavice montras aliajn mirindaĵon el Azio. Kaj poste venas la vico de Fidiaso, kiu montras mirindaĵojn el suda kaj centra Eŭropo. Jen kiel oni prezentas li la venontan ĉiĉeronon nome Maria Sklodovska, kiu montros al Utnoa la mirindaĵojn de centra kaj orienta Eŭropo:

Preter multfjorda maro kaj loga kanto Sirena,
jam super Varsovio alia korpo nebulas
kaj tiam la skulptisto al la nomado parolas:
-Jen bildo de virino kaj ŝia nomo Maria
Sklodovska, malkovronto de l'radiumo kaj ankaŭ
de l'polonio, edzohelpe, post streĉa laboro,
kio pri l'persistemo de l'grandaj homoj atestas,
sondontaj la naturon por utiligo komuna.
De nun ŝi akompanos en spegulkosma vojaĝo.
Adiaŭ, ho Utnoa, vi ne forgesu venontojn.[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Abel Montagut, Poemo de Utnoa. Pro Esperanto. Vieno, 1993. ISBN 3-85182-007-X. 225 p., p. 119.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]