Ilja Prigogine

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ilya Prigogine
Persona informo
Nomo Ilya Prigogine
Dato de naskiĝo 25-a de januaro 1917
Loko de naskiĝo Moskvo
Dato de morto 28-a de majo 2003
Loko de morto Bruselo
Okupo
Aĝo je morto 86
v  d  r
Information icon.svg

Ilya Prigogine [ilja prigoĵin] (ruse Илья Романович Пригожин) (naskiĝis la 25-an de januaro 1917 en Moskvo, mortis la 28-an de majo 2003 en Bruselo) estis rusdevena belga kemiisto kaj fizikisto

Biografio[redakti | redakti fonton]

Post la rusa revolucio la familio Prigojine malfavoris la sovetian sistemon kaj en 1921 iris de Rusio al Germanio kaj en 1929 al Belgio, kie ĝi alprenis la francan nomskribon Prigojine. Ilya Prigojine en 1949 alprenis la belgan civitanecon.

Studinte kemion en la Universitato Libera de Bruselo li en 1950 tie profesoriĝis. En 1959 li iĝis direktoro de la instituto Solvay en Bruselo kaj instruanto de Universitato de Teksaso ĉe Aŭstino (Usono). De 1961 al 1966 li instruis en Ĉikago. En 1967 li iĝis direktoro de la Centro pri Statistika Mekaniko kaj Termodinamiko en Aŭstino.

Esploroj[redakti | redakti fonton]

Prigojine esploris termodinamikon kaj interalie kreis la koncepton de disipaj strukturoj. En 1977 li ricevis la nobelpremion pri kemio. En 1989 Belgio nobeligis lin, nomumante lin vicgrafo. Ĝis sia morto li estis prezidanto de la Internacia Akademio de Sciencoj.