Aŭstino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Larĝa panoramo de Aŭstino
Situo de Aŭstino en Teksaso.
Urbocentro
Capitolaustin.jpg

Aŭstino (angle Austin [AS-tn]) estas la ĉefurbo de la ŝtato de Teksaso, interne de Usono. Ĝi situas centre de la ŝtato. Ĝi situas ĉe koordinatoj 30°16′N 97°45′U  /  30.267°N, 97.75°U / 30.267; -97.75 (Aŭstino)Koordinatoj: 30°16′N 97°45′U  /  30.267°N, 97.75°U / 30.267; -97.75 (Aŭstino).

Laŭ la censo de 2000, enhavas 656.562 loĝantojn, kio igas ĝin la kvare plej granda urbo en la ŝtato post Houston, Dallas, kaj San Antonio kaj la 17-e plej granda urbo en Usono. La metropola areo enhavas pli ol miliono da loĝantoj. La urbo estas nomita por Stephen F. Austin, la "Patro de Teksaso". Aŭstino estas ankaŭ la konte-a ĉefurbo de Konteo Travis.

Aŭstino fondiĝis dum 1835 kaj unue nomiĝis Waterloo. Dum 1838, Mirabeau B. LAMAR, dua Prezidento de la Respubliko de Teksaso, nomis la urbo honore al Stephen F. AUSTIN.

Aŭstino estas ankaŭ la hejmo de la Universitato de Teksaso ĉe Aŭstino, ankaŭ nomita kiel "UT". Ĝi estas la "flagŝipa tereno" de la Sistemo de La Universitato de Teksaso. Aliaj kolegioj kaj universitatoj en Aŭstino estas Austin Community College (Aŭstina Komunuma Kolegio), Concordia University, Huston-Tillotson College, kaj la St. Edwards University (Universitato de St. Edward).

Aŭstino havas miksaĵon de edukantoj, studentoj, politikistoj, propagandistoj, artistoj, ktp. Ĝi ankaŭ estas la mem-nomita "monda ĉefurbo de viva muziko", kun vibra scenejo de viva muziko centrita ĉirkaŭ multaj noktokluboj sur 6-a Strato kaj la jara filma/muzika festivalo nomita "South by Southwest" (Sude Sudokcidenta). "Austin City Limits", longdaŭra programo pri koncerta muziko sur usona televido, survideobendiĝas sur la tereno de la Universitato de Teksaso.

La plej grandaj dungantoj en Aŭstino inkludas la registaron de Teksaso, Dell Computer, Motorola, kaj IBM. Aliaj altteknikaj kompanioj kun estrejoj en Aŭstino inkludas Freescale Semiconductor (antaŭe parto de Motorola), Vignette, Cirrus Logic, kaj National Instruments, la posta rangas inter la 100 Plej Bonaj Dungantoj de revuo Fortune. La multiĝo de teknologiaj kompanioj kondukis al la regiona neformala nomo "Silicon Hills" ("Silicia Montetaro") kaj spronis rapidan disvolvadon suden kaj norden.

La Universitato de Teksaso havas elstaran Fakon de Radiofonio, Televizio, kaj Filmado, kaj parte pro tio ĉi Aŭstino ĝis nun estas la scenejo de multaj kinaj filmoj, ekzemple Secondhand Lions, Waking Life, Spy Kids, Dazed and Confused, Office Space, kaj Slacker. Aŭstino estas la hejmo de kelkaj famaj reĝisoroj tiel kiel Robert Rodriguez. Aŭstino gastigas jaran Austin Film Festival (Aŭstina Filma Festivalo) kaj la Sude Sudorientan Festivalon, kiuj logas multajn filmojn de multaj specoj de ĉirkaŭ la mondo.

Aŭstino situas ĉe la Rivero Colorado, kun tri lagoj interne de la urbo: Lady Bird Lake (Lady Bird Lago), Lake Austin (Lago Aŭstino), kaj Lake Travis (Lago Travis). La urbo ankaŭ situas sur Balcones Fault (Balcones-Faŭlto), kiu iras proksimume laŭ IH35 (interŝtata ŝoseo 35), la plej grava nord-suda arterio. La orienta parto de la urbo estas plata, dum la okcidenta suburbo konsistas el pejzaĝaj ondaj montetoj ĉe la rando de la Texas Hill Country (Teksasa Monteta Ruro). Ĉar la montetoj okcidente estas primare rokaj kun maldika kovraĵo de supraĵa grundo, la urbo emas al oftaj subit-inundoj de la troa forkuraĵo kaŭzita de fulmotondra ŝtormo. Por helpi regi tiun ĉi forkuraĵon kaj generi hidroelektran povon, la Lower Colorado River Authority (Aŭtoritato de la Suba Kolorado-Rivero) funkciigas serion de digoj, kiuj formas la Texas Highland Lakes (Teksasaj Montetaraj Lagoj). La lagoj ankaŭ provizas lokojn por boatado, naĝado, kaj aliaj specoj de distrado interne de kelkaj parkoj lokitaj sur bordoj de la lagoj.

Loka interesaĵo estas la vespertoj, kiuj loĝas sub la ponto sur Congress Avenue (Kongresa Avenuo) super Urbeta Lago sur la Rivero Kolorado apud la centro de la urbo. Multaj kuniĝas vespere sur kaj apud la ponto por vidi la vespertojn. Ankaŭ estas tiuj vizitantoj, kiuj luas ĉambrojn rigardantajn al la lago aŭ iras al restoracioj ĉe la lago por vidi la vespertojn.

Inter la profesia sporta teamo en Aŭstino estas la Austin Ice Bats (Aŭstinaj Glaciaj Vespertoj) de la Central Hockey League (Centra Hokea Ligo).

Austin-Bergstrom International Airport (Aŭstin-Bergstroma Internacia Aerhaveno) servas Aŭstinon.

Aŭstino gastigis la Landan Kongreson de ELNA en junio 2005, per la laboro de la Esperanto-Klubo de Aŭstino kaj aliaj homoj. Tiu klubo kunvenas ĉiudimanĉe.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Aŭstino situas en subtropika klimato. La temperaturo averaĝe varias inter 15-26 °C. La varmo kulminas en septembro rekorde 44 °C, la malvarmo kulminas en januaro rekorde -19 °C. Jare pluvas po 871 mm, en ĉiuj monatoj pluvas. La pluvo kulminas en majo kaj malkulminas en julio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]