Pierre (Suda Dakoto)
Pierre (prononcata loke pir) estas la ĉefurbo de Suda Dakoto, ŝtato de Usono. Ĝi ankaŭ estas la ĉefurbo de Kantono Hughes.
Enhavo |
Bazaj informoj [redakti]
- Koordinatoj: 44°22′N 100°20′U / 44.367°N, 100.333°UKoordinatoj: 44°22′N 100°20′U / 44.367°N, 100.333°U
- Areo: 34 km²
- Loĝantaro: 13.860 (en 2011)
- Supermara alteco: 442 m
- Horzono: UTC-6h (en somero UTC-5h)
- Poŝtkodoj: 57501
- Telefonkodo: 605
Geografio [redakti]
Pierre situas sur montetaro laŭ Misuro (rivero) (ĉe kunfluejo de malgranda rivero) preskaŭ perfekte en la centro de Suda Dakoto, en la okcidenta parto de la kantono. Pierre situas proksime al Lago Oahe.
Historio [redakti]
Pierre fondiĝis en 1880 ĉe la Misuro kontraŭ Fort Pierre. Ĝi estis nomita laŭ Pierre Chouteau, amerika felkomercisto de franca origino. Pierre urbiĝis en 1883 kaj ĝi iĝis la ĉefurbo en 1889, kiam Norda kaj Suda Dakotoj estis akceptitaj en la Usona Unio.
Ĝi estas relative malgranda por ŝtata ĉefurbo kaj havas altan proporcian parton de denaskaj amerikanoj (indianoj); laŭ la oficiala censo de 2000 estis 8,56 %.
Klimato [redakti]
En Pierre la temperaturo averaĝe varias inter 2-11 °C. La varmo kulminas en julio averaĝe 32 °C, rekorde 47 °C. La malvarmo kulminas en januaro averaĝe -12 °C, rekorde -36 °C. La precipitaĵo estas sume en la tuta jaro 508 mm. En ĉiuj monatoj estas precipitaĵoj. La precipitaĵoj kulminas en junio kaj malkulminas januare.
Trafiko [redakti]
Pierre havas flughavenon. El la urbo kuras 3 ĉefvojoj kaj kelkaj flankovojoj.
Fontoj [redakti]
- Képes Világatlasz ISBN 963 8475 38 2
- Al tiu ĉi artikolo la informoj venis helpe de WikiTrans el anglalingva Vikipedio