Denvero (Koloradio)

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Denvero estas la plej granda urbo kaj ĉefurbo de la usona ŝtato Koloradio. La urbo situas tuj okcidente de la montetaroj de la Rok-Montaro.

Denvero estas kromnomata la "Mejlalta Urbo" pro sia oficiala alto. Unu el la ŝtupoj de la ĉefurba konstruaĵo estas markita esti 5.280 futojn super marnivelo aŭ unu mejlon. La urbo ankaŭ estis konata kiel "La Reĝino-Urbo de la Ebenaĵo" pro la graveco de la urbo en la agrikulturo de la ĉirkaŭaj ebenaĵoj.

Denvero estis fondita kiel urbeto en la Teritorio Kansaso en 1858, kaj enkorpiĝis je la 7-a de novembro 1861, multajn monatojn post la formigado de la Teritorio Kolorado.

Denvero estas ĝemelita kun la franca urbo Brest.

Multaj ŝipoj estis nomitaj USS Denver pro honori la urbon. (USS estas usona mallongigo signifanta United States Ship = usona ŝipo.)


Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj