Little Rock (Arkansaso)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Little Rock en Arkansaso

Little Rock [pron. LET-el rok] (angle por "malgranda roko") estas urbo en Konteo Polaski en Arkansaso. Ĝi estas la ĉefurbo kaj de la Usona ŝtato Arkansaso kaj de la Konteo Polaski. Historie, Little Rock estis grava en la Usona Civilrajta Movado, kiam Centra Lernejo Little Rock estis rase kunigata en septembro 1957.

Ĝiaj koordinatoj estas 34°44′N 92°20′U  /  34.733°N, 92.333°U / 34.733; -92.333 (Little Rock (Arkansaso))Koordinatoj: 34°44′N 92°20′U  /  34.733°N, 92.333°U / 34.733; -92.333 (Little Rock (Arkansaso)).

Historio[redakti | redakti fonton]

Laŭdire en 1722 franca Bernard de la Harpe albordiĝis ĉe malgranda rokaro ĉe rivero Arkansaso kaj nomis la lokon La Petite Roche (= la malgranda roko). Li tie fondis stacion por komerci kun ĉasistoj kaj proksimaj Quapaw-indianoj.

En 1836 Arkansaso estas akceptita kiel usona subŝtato, kaj Little Rock iĝas ties ĉefurbo.

Dum la Usona Enlanda Milito Arkansaso (en 1861) aliĝas al la Konfederaciitaj Ŝtatoj de Ameriko. En 1863 uniaj usonaj trupoj okupas Little Rock.

Rasa disigo[redakti | redakti fonton]

Je la 2-a de septembro 1957, la vesperon antaŭ la komenco de la lerneja jaro, kvin jarojn post la supera-kortuma malpermeso de rasa disigo, guberniestro Orval FAUBUS ordonis al taĉmento de la Nacia Gvardio, posteni antaŭ lernejo Rock Central High School, por rifuzi al naŭ negraj lernantoj la aliron. Ankaŭ la sekvan tagon gvardianoj kaj furiozaj civilujoj malebligis la aliron de la naŭo, poste nomota Little Rock Nine (Naŭo de Little Rock). Nur je la 24-a de septembro prezidento Dwight D. Eisenhower sendis mil federacie lojalajn gvardianojn, kiuj garantiis al la infanoj la aliron al la lernejo.

40 jarojn poste la Naŭo de Little Rock estis distingita de prezidento William J. Clinton (iam mem guberniestro en Little Rock) pro sia kuraĝo en la defendo kaj efektivigo de siaj rajtoj.


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]