Indianao

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Indianao
Kompleta nomo Stato de Indianao
Flago de Indianao Blazono de Indianao
Flago Blazono
Mapo de Usono kun Indianao markita
Ĉefurbo Indianapolis
Plej granda urbo Indianapolis
Ŝtatestro Mitch Daniels
Oficiala lingvo Angla
Areo 94.321 km² (38-a)
 - firma 92.897 km²
 - akva 1.424 km² (1,5%)
Loĝantaro (2000)
 - Loĝantoj 6.080.485 (14-a)
 - Loĝdenso 65,46 /km² (16-a)
Aliĝo al Usono
 - Dato 11-a de decembro, 1816
 - Vico 19
Tempozono EST: UTC-5/-4 (plejmulte da ŝtato)
CST: UTC-6/-5 (ege nordokcidenta kaj sudokcidenta)
Latitudo 37°47'N al 41°46'N
Longitudo 84°49'U al 88°4'U
Larĝeco 225 km
Longeco 435 km
Alteco
 - maksimuma 383 m
 - meznombra 210 m
 - minimuma 98 m
Mallongigoj
 - Poŝtkodo IN
 - ISO-kodo US-IN
Retejo www.in.gov

Indianao (kiu signifas "La lando de la Indianoj") estas ŝtato de Usono. Ĝia ĉefurbo estas Indianapolis. Ĝia poŝta mallongigo kaj ISO-3166-kodo estas IN. Loĝanto de Indianao estas nomata "Hoosier" (prononcita "HU-ĵer"), kaj tiel Indianao estas estas kromnomata "The Hoosier State" (aŭ "La Hoosier-Ŝtato").

Enhavo

[redakti] Historio

Indianao estis antikve ekloĝata ĉirkaŭ 100 p.K. La indiĝenoj loĝis tie dum pli ol 1500 jaroj, ĝis eŭropaj koloniistoj venis dum la 17-a jarcento. Tiam la triboj Miami kaj Shawnee loĝis tie. Francio pretendis la teritorion en la 17-a jarcento, tiam ĝi estis donita al Britio post la fino de la Franca-kaj-Indiana Milito. La lando estis donita al Usono kiel parto de la Nordokcidenta Teritorio, kaj poste la Indianaa Teritorio. Ĝi aligis Usonon en 1818 kiel la 19-a ŝtato. En 1907 Indianao estis la unua ŝtato edikti truditan steriligon de nedezirinduloj en kadro de teorioj de eŭgeniko, 33 aliaj ŝtatoj sekvis poste.

[redakti] Geografio

Indianao limas norde al Miĉigano kaj Miĉigana Lago, oriente al Ohio, sude al Kentukio (trans Ohio-Rivero) kaj okcidente al Ilinojo. La landlimo al Ilinojo estas en sia norda duono rektlinia kaj en la suda sekvas riveron Wabash, ĝis ties enfluo en Ohio-Riveron.

La Wabash tranĉas la ŝtaton en du partojn. La rivero komencas flui, fakte, en Ohio kaj ĝi fluas en sudajn lokojn de Nordindianao, tra meza Indianao, kaj tiam fluas tra suda Indianao, kie ĝi estas la ŝtatlimo. Ĝi fariĝas la ŝtatlimo tuj sude de Terre Haute, ĝis la rivero enfluas en Ohio-Riveron.

Norda Indianao estas iom monteta precipe ĉirkaŭ la Miĉigana Lago. Sude de tiuj montetoj kaj la lago la lando fariĝas tre ebena (ĉe eniro al kantonoj Jasper kaj Newton). Norda Indianao konsistas ĉefe de kulturkampo. En la nordokcidento ekzistas ankaŭ industrioj ĉirkaŭ Miĉigana Lago. La Rivero Kankakee (Vidu sube...) fluas el ĉi tie en Ilinojon.

Meza Indianao ne estas monteta kaj relative ebena. Ĝi konsistas ĉefe de kulturkampo. La ĉefurbo estas ĉi tie. La Rivero Blanka kaj la Rivero Wabash fluas ĉi tie. La Blanka Rivero fluas tra la ĉefurbo.

Suda Indianao estas tre monteta. Tiuj montetoj aperas ĉirkaŭ 35 km sude de la ĉefurbo. La Nacia Arbaro Hoosier situas ĉi tie. Ĝi estas 200.000-akrea (80.900 hektara) natura rezervejo. Multe da kalkŝtona kavoj ankaŭ situas ĉi tie. La tereno estas pli diversa ol norda kaj meza Indianao kun pli da montetoj.

La maksimuma alto estas tiu de Hoosier-Monteto. La alto de la monteto estas 383 m. Suprize, la monteto ne situas en la suda parto. Fakte, ĝi estas en la orienta-meza parto, nur kvar kantonojn okcidente de la ĉefurbo, sed pri tio eblas disputi, ĉar ĝi estas sufiĉe proksima al ambaŭ lokoj: Sudindianao kaj Mezindianao.

La ĉefaj riveroj en Indianao estas:

[redakti] Gravaj urboj

loĝantoj > 1.000.000

loĝantoj > 100.000

loĝantoj > 10.000

Gravaj suburboj de Indianapolis

de Ĉikago

de Louisville

de Fort Wayne

de South Bend-Elkhart

[redakti] Urbetoj kaj Urboj

La kvin plej grandaj urboj estas: la ĉefurbo Indianapolis, Fort Wayne, Evansville, South Bend, kaj Gary.

La urboj kaj urbetoj estas tre diversa. Multe da malgrandaj kaj mezgrandaj urbetoj kaj urboj situas tra la ŝtato. Pli grandaj urboj kaj urbetoj ekzistas ĉirkaŭ Miĉigana Lago, ankaŭ du grandaj urboj situas ĉe la Ohio-Rivero: Evansville kaj Louisville.

[redakti] Famaj Indianaanoj:

[redakti] Eksteraj ligiloj

Ekstera ligilo  http://www.in.gov Oficiala registara retejo
Ekstera ligilo  http://www.state.in.us Alia adreso de tiu retejo



Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj