Lise Meitner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La fizikistino Lise MEITNER naskiĝis je la 7-a de novembro 1878 en Vieno kaj mortis je la 27-a de oktobro 1968 en Cambridge, Anglio.

Ŝi studis kaj doktoriĝis en sia hejmurbo kaj transloĝiĝis je 1907 al Berlino, kie ŝi konatiĝis kun la kemiisto Otto Hahn. Ambaŭ sciencistoj dum 30 jaroj kune esploris la fenomenon de la radioaktiveco kaj malkovris en 1918 la elementon 91, protaktinio (Pa).

En 1938 Meitner, kiu, malgraŭ sia protestanta kredo, estis klasigita kiel judino laŭ la naziaj rasaj legoj, fuĝis de la nazioj al Svedio, kie ŝi daŭrigis siajn esplorojn. En februaro 1939 ŝi publikigis la fizikan klarigon por la nuklea fendado, kies principojn ŝi kune kun Hahn estis esplorinta.

En la jaro 1945 Hahn estis honorata per la Nobel-premio pri fiziko sed Meitner ne. Tiu ĉi eraro parte korektiĝis, kiam Hahn kaj Meitner kune gajnis la Premion Fermi en 1966. La elemento 109 honore al la sciencistino estis nomata mejtnerio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]